La Balta Ondo » Partizánske

WikiTrans: rapide kaj bonkvalite traduki
La programo WikiTrans scias traduki en Esperanton ĉiujn 4 milionojn da anglaj artikoloj el Vikipedio. Malgraŭ la alta kvalito de la maŝintraduko, ili tamen ne povas aŭtomate fariĝi parto de la Esperanta Vikipedio, ĉar la tradukaĵon necesas poluri lingve kaj teknike. Por laŭeble simpligi tiun taskon, teamo de vikipediistoj kunvenis de la 1a ĝis la 5a de majo en Partizánske (Slovakio) por seminario organizita de E@I danke al subvencio de Esperantic Studies Foundation.

El Danlando venis Eckhard Bick, la aŭtoro de WikiTrans, kaj inter la deko da ĉeestantoj troviĝis du administrantoj de la Esperanta Vikipedio, Marek Blahuš kaj Michal Matúšov. Speciale por la seminario oni pretigis aldonaĵon al la vikipedia interfaco, kiu ebligas al la uzanto serĉi tradukitan tekston, provlegi ĝin kaj enmeti la korektitan tradukon en la Esperantan Vikipedion, kreskigante ties artikolbazon (nun 182 mil artikoloj). La organizintoj kredas, ke per tia provlegado novaj artikoloj ekestas pli rapide ol per traduko plene permana.

Oni ne nur entuziasme testadis la novan ilon, sed ankaŭ diskutis lingvistikajn, esperantologiajn kaj politikajn aspektojn de la projekto; ekzemple, la terminologian defion. Kvankam la tradukvortaro de WikiTrans nun ampleksas pli ol 200 mil kapvortojn (eble ĝi estas la plej granda Esperanta tradukvortaro), por multaj anglaj vortoj kaj plurvortaĵoj simple ankoraŭ ne ekzistas enuziĝinta Esperanta traduko, do WikiTrans devas ofte proponi proprajn esprimojn. Eblas pritaksi la vortaron kaj influi ĝian evoluon ĉe http://xl.wikitrans.net

Alia diskutata afero estis tradukindeco. Laŭ iuj kritikoj, la tradukoj de WikiTrans helpas disvastigi anglecajn vidpunktojn pri la mondo. Tio supozeble plej problemas ĉe politikaj, religiaj kaj historiaj anglalingvaj artikoloj, kiuj do devus pliriĉiĝi per informoj de alikulturanoj aŭ el alilingvaj artikoloj. Sekve, laŭ konsento farita en la seminario, indas en Esperanton traduki precipe stabilajn kaj kulture neŭtralajn informojn (ekzemple, biologio kaj aliaj natursciencoj) pli ol kulture ŝanĝiĝemajn temojn (ekzemple, usonaj sportistoj kaj muzikistoj). Kiel temo aparte interesa por esperantistoj proponiĝis geografio: Tipa esperantisto multe vojaĝas kaj ĉiu havas unuamanajn sciojn pri sia propra aŭ vizitata regionoj.

Fine oni faris eksperimenton por esperantigi artikolojn pri ĉiuj filmoj de Charlie Chaplin, por praktike testi la sistemon. Evidentiĝis, ke eblas produkti novan artikolon dum ĉirkaŭ 20 minutoj. Tio ankoraŭ povos pliboniĝi, kiam Eckhard Bick adaptos la sistemon por bone trakti fenomenojn tipajn al la filma lingvaĵo kaj kiam la nova reviziilo fariĝos stabila. Se vi volas helpi testi ĝin, vidi rezultojn de la Chaplin-eksperimento aŭ simple legi respondojn al oftaj demandoj pri WikiTrans, vizitu la retadreson: http://eo.wikipedia.org/wiki/P:WT

Marek Blahuš, Eckhard Bick

Ĉi tiu artikolo aperis en la julia kajero de La Ondo de Esperanto (2013).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №7.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/08/225ei/

Fariĝu staĝanto de E@I!
Ĉu vi studas ĉe universitato en EU, EEA, Svisio aŭ Turkio pri informadiko, kognaj sciencoj, lingvistiko, pedagogio, ĵurnalismo, ekonomio, arto aŭ alia fako?

gajnu monon,

ricevu studpoentojn,

akiru sperton,

vivu eskterlande,

lernu novan lingvon,

kaj helpu al Esperanto!

E@I estas internacia neregistara organizo kiu instigas internacian kunlaboron kaj komunikadon tra la mondo kaj organizas klerigajn projektojn kaj aranĝojn por subteni interkulturan lernadon kaj uzadon de lingvoj kaj interretaj teknologioj. Ĝi estas bazita en Slovakio, sed la laboro okazas en la interreto kaj Esperanto estas la laborlingvo.

Staĝantoj kaj staĝintoj de E@I en SES-2011, Nitra: Miroslav Hruška, Juan Diego Díaz Bautista, Marek Blahuš, Salomé Hug, Matthieu Desplantes (Foto: Peter Baláž)

Nuntempe ni serĉas studentojn-esperantistojn, kiuj ŝatus kadre de sia studo pasigi 3 ĝis 12 monatojn laborante por E@I (ĉu en la oficejo en Slovakio, ĉu el eksterlando). La staĝanto ne ricevos salajron de E@I, sed lia staĝo estos subvenciata de la programo “ERASMUS Studenta Movlibereco por Staĝoj”. Por tio la studento devos sukcese peti, helpata de E@I, tiun stipendion de sia universitato, kiu devas esti aliĝinta al tiu programo. Estas nun 5683 tiaj universitatoj; kontrolu la vian ĉe http://tinyurl.com/euc2012 – en la lasta kolumno devas esti skribite “EXTENDED”.

La preciza procedo kaj limdatoj malsamas inter la universitatoj. Plenigi la formularojn postulas nur malmultan laboron, ŝanco gajni la stipendion estas sufiĉe granda. La stipendio estas inter 300 kaj 1000 € monate kaj dependas de la sendanta kaj ricevanta lando, sed estas pli alta ol simila konata stipendio por ERASMUS-studrestado. La E@I-staĝantoj laboru en Partizánske aŭ, laŭ interkonsento, en alia loko de sia elekto. En Partizánske, Slovakio E@I helpos trovi loĝadon; en landoj kun oficiala lingvo alia ol la angla, la germana, la franca kaj la hispana eblas partopreni ankaŭ la “ERASMUS Intensivan Lingvo-Kurson” (EILC).

Niaj staĝantoj ankaŭ helpas prezenti la agadon de E@I dum renkontiĝoj, seminarioj kaj konferencoj. Do se esti pagata por partopreni Esperanto-renkontiĝojn estis via revo, vi ĵus trovis la manieron kiel realigi tion!

Por pli da informoj retpoŝtu al E@I-respondeculoj:

Peter Baláž – petro-HELIKO-ikso-PUNKTO-net,

aŭ Marek Blahuš – marek-HELIKO-ikso-PUNKTO-net.

Legu pli pri la pasintaj staĝintoj.

E@I

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:

La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2012/03/ei-stage

E@I – (post)someraj novaĵoj
E@I havas oficejon

Ekde la 1a de julio 2011 la societo E@I (Edukado@Interreto) havas sian oficejon! En la urbo Partizánske (kie la organizo estas ankaŭ oficiale registrita) ĝi ricevis lokon por sia unua fizika sidejo. Temas pri ĉambro de 60m², rekte en la urbocentro (la oficejo situas en t. n. “Domo de servoj”, tuj malantaŭ la urbodomo).

Danke al la kunlaboro kaj helpo de la urbodomo (ĉefe la urbestro Jozef Božik) povas nun E@I pli efike labori en sia oficejo pri novaj projektoj kaj aktivaĵoj. La ejo estas al E@I disponigita kontraŭ simbola unu eŭro jare.

Labora etoso en la oficejo de E@I

Dum la lasta junia semajno okazis ekipado de la oficejo – necesis plene farbi/kolorigi la ĉambron, kaj plenigi ĝin per la bezonata meblaro – labortabloj, seĝoj, ŝrankoj ktp. Nun la oficejo enhavas laborlokojn por kvin personoj (kiuj efektive dum la somero ankaŭ okupis la oficejon).

Ĉe la urbestro de Partizánske

Post la Somera Esperanto-Studado, aŭguste okazis oficiala akcepto de E@I-teamo ĉe la urbestro de Partizánske, Jozef Božik. Peter Baláž, Jevgenij Gaus kaj Erin Piateski dankis al li pro la malavara disponigo de la oficejo, kaj la urbestro persone konfirmis sian apogon al Esperanto kaj al la agado de E@I. Li esprimis sian deziron en proksima estonto ankoraŭ pli intense kunlabori kaj videbligi Esperanton en la urbo, kaj la urbon inter la esperantistoj.

Akcepto ĉe la urbestro de Partizánske: (de maldekstre) Peter Baláž, Erin Piateski, Jevgenij Gaus kaj la urbestro Jozef Božik

Samtempe tri staĝantoj en E@I dum somero

Unika kaj tre bonvena iniciato estis realigo de tri individuaj staĝoj de studentoj el malsamaj eŭropuniaj landoj per la programo Erasmus, laŭ la antaŭa ekzemplo de Marek Blahuš. Ĉi-somere tiel en Partizánske ĉe la E@I-oficejo staĝis Juan Diego Díaz Bautista el Hispanio, Matthieu Desplantes el Francio kaj Miroslav Hruška el Ĉeĥio.

La staĝantoj laboris jam en la nova oficejo de E@I, krome reprezentis la organizon dum kelkaj Esperanto-aranĝoj kaj aldone helpis organize dum SES.

Staĝantoj kaj staĝintoj de E@I en SES (Nitra)

En la estonto E@I volas plu proponi tian eblon kaj jam nun serĉas novajn staĝantojn. Simile ekde vintro ĝi planas registriĝon ĉe la Eŭropa Volontula Servo (EVS), por tiel povi akcepti ankaŭ pli longtempajn volontulojn kaj ne nur el eŭropuniaj universitatoj.

Slovake.eu kun pli ol mil uzantoj

La unua retejo de E@I por instrui nacian lingvon estas www.slovake.eu. La projekto Slovak Online, subtenita de la Eŭropa Unio (pere de la agentejo EACEA), naskiĝis surbaze de spertoj atingitaj dum la kreado de lernu.net. La nova multlingva paĝaro, per kiu eblas lerni la slovakan lingvon kaj konatiĝi kun Slovakio kaj ĝiaj historio, kulturo kaj vidindaĵoj uzeblas ankaŭ en Esperanto.

La retejo funkcias nur ekde majo, sed jam registriĝis ĉe ĝi pli ol 1000 personoj. Nuntempe ĝi funkcias en sep lingvoj, sed planataj estas ankoraŭ pliaj – aldoniĝi devus, ekzemple, la rusa aŭ la hungara.

Ankaŭ pere de tiaj ĉi iniciatoj kaj projektoj esperantistoj povas montri (kaj pruvi), ke ili vere subtenas lingvan diversecon kaj pretas defendi kaj protekti ankaŭ malgrandajn, minoritatajn lingvojn.

Projekto por instrui la komercan hispanan

Se vin interesas komercaj kontaktoj kaj la hispana lingvo, bonvolu viziti la novan paĝaron www.espa2.eu. Ĝi estas produkto de projekto ESPA 2.0 kadre de Programo de Tutviva Lernado de EU “Leonardo da Vinci”, en kiu E@I zorgis pri tradukoj al la slovaka kaj ĉeĥa lingvoj.

Temas pri platformo kun konsiloj kaj iloj por konstruado de komercaj kontaktoj inter la Centra kaj Orienta Eŭropo kaj Hispanio, kiu ebligas ankaŭ studadon de la moderna komerca hispana lingvo.

La celpubliko estas malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj el la Centra kaj Orienta Eŭropo, kiuj interesiĝas pri kunlaboro kun firmaoj en Hispanio. La retejo ĝis nun ekzistas en 11 lingvoj (Esperanto ankoraŭ mankas).

E@I instruos la germanan!

Post Slovak Online, la unua granda projekto kiun E@I realigis per EU-mono, venis ĉi-somere, ĝuste dum SES, informo de la agentejo EACEA pri aprobo de plia projekto – ĉi-foje E@I konstruos retejon por instrui la germanan lingvon: Deutsch Online.

La projekto estos eĉ pli ampleksa (kaj kosta) ol tiu pri la slovaka lingvo: Partoprenos ĝin ok partneroj el ses landoj. La tuta buĝeto estas 485 mil 857 eŭroj. El tiu sumo 75%, t. e. 364 mil 391 eŭroj, venos el Bruselo. La projekto komenciĝos en novembro 2011 kaj la kreado de la tuta platformo daŭros du jarojn, ĝis novembro 2013.

En la oficejo de E@I: Matthieu Desplantes, Juan Diego Díaz Bautista, Katarína Nosková, Miroslav Hruška

E@I planas monpeti ankaŭ venontjare por lingvo-lernigaj retejoj, ankaŭ por aliaj lingvoj.

Peter Baláž

Ĉi tiu teksto aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto.

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №10 (204).

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2011/09/ei204/