Arkivo por la etikedo 'Parizo'

Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof forpasis

La 9an de oktobro 2019 en Parizo forpasis Louis-Christophe “Ludoviko Kristoforo” Zaleski-Zamenhof (1925-2019) nepo de Lazarj Markoviĉ “Ludoviko” Zamenhof, filo de Adam kaj Wanda Zamenhof, konstruinĝeniero kaj altlerneja instruisto, aŭtoro de pluraj fakaj verkoj, en 1959 ekloĝinta en Francio. Esperantisto ekde 1934, li partoprenis kelkajn antaŭmilitajn UKojn, sed reaktiviĝis por Esperanto en la jubilea jaro […]

Dimanĉa poezio: Vasilij Devjatnin

En nia novaĵretejo dum la tuta aŭtuno ĉiudimanĉe aperas poemoj el la nova, kvara eldono de la Baza Literatura Krestomatio. La kvara aŭtoro en nia dimanĉa versrubriko estas Vasilij Nikolajeviĉ Devjatnin (Девятнин, 1862-1891-1938), lingvoinstruisto, estro de subdistrikta polico, Esperanta prelegvojaĝanto kaj verkisto. Vasilij Devjatnin iĝis konata en Esperantujo pro sia traduko de Demono de Lermontov […]

Reprezentanto de UEA alparolis la plenan sesion de la 39a Ĝenerala Konferenco de Unesko

La 6an de novembro 2017, reprezentanto de UEA faris triminutan paroladon antaŭ dumilo da diplomatoj, aktivuloj kaj oficistoj el la tuta mondo, en la plena sesio de la 39a Ĝenerala Konferenco de Unesko, okazanta ĉe la sidejo de Unesko en Parizo. Nur dudeko da internaciaj neregistaraj organizaĵoj (NRO-oj) ricevis tian lokon en la tagordo.

Ĝenerala Konferenco de Unesko finiĝis – Zamenhof omaĝota

La 38a Ĝenerala Konferenco de Unesko finiĝis la 18an de novembro post dusemajna laboro en la sidejo de la monda organizaĵo en Parizo. Kiel ruĝa fadeno tra ĝiaj diskutoj iris la 70-jariĝo de Unesko kaj la realigo de la Celaro 2030 por Daŭripova Evoluigo, sed en sia ferma parolado la Ĝenerala Direktoro Irina Bokova ne […]

UEA en NRO-konferenco de Unesko

De la 12a ĝis la 14a de decembro kunvenis en Parizo la Internacia Konferenco de la Neregistaraj Organizaĵoj (NRO) havantaj oficialajn rilatojn kun Unesko. El 371 organizaĵoj 110 aliĝis al la konferenco, sed reale ĉeestis 97. Pluraj delegitoj ne povis veni, ĉar ili ne ricevis vizon ĝustatempe. Nome de UEA, kiu havas oficialajn rilatojn kun […]