Arkivo por la etikedo 'oktobro'

Aperis la jubilea Ondo №300 (oktobro 2019)

La 4an de oktobro, vendrede, aperis la oktobra numero de La Ondo de Esperanto. Ĝi estas jubilea – la tricenta ekde la (re)lanĉo de ĉi tiu gazeto en 1991. Sed la jubileo havas iom amaran kromguston, ĉar ĝi estos la lasta jubileo de La Ondo, kiu aperos nur ĝis la fino de la 2019a jaro. […]

Jubileoj kaj memordatoj en oktobro 2019

5. Antaŭ 135 jaroj naskiĝis Georges Warnier (1884-1903-1953), franca komercisto kaj esperantisto; fondinto de Librejo de Esperanto (1906) kaj Domo de Esperanto (kun E. Archdeacon, 1928), prezidanto de la landa asocio UEF (1948-50), sekretario de la 10a UK (Parizo, 1914), prezidanto de LKK de la 24a kaj 35a UK (Parizo, 1932 kaj 1950); aŭtoro de […]

La oktobra Ondo

Komence de oktobro aperis la deka ĉi-jara numero de La Ondo de Esperanto. Same kiel la antaŭa numero, ĝi enhavas en la sekcio “Eventoj” pli ol dudek artikolojn pri la Kongresa Sezono en Esperantujo; temas, interalie, pri Internacia Junulara Kongreso de TEJO kaj la infana kongreseto en Hispanio, Itala kongreso en San-Marino, festivalo Arkones en […]

Jubileoj kaj memordatoj en oktobro 2018

3. Antaŭ 80 jaroj estis ekzekutita Vladimir Valentinoviĉ Varankin (Варанкин, 1902-1918-1938), rusa sovetunia pedagogo, membro de la Lingva Komitato (1930-34), aŭtoro de la populara romano Metropoliteno (1933, angle 1979, ruse 2008). [Legu pli en NDK, p. 291-293.] 4. Antaŭ 80 jaroj estis ekzekutita Nikolaj Vladimiroviĉ Nekrasov (Некрасов, 1900-1915-1938), rusa sovetunia ĵurnalisto, membro de la Lingva […]

Jubileoj kaj memordatoj en oktobro 2017

1. Antaŭ 130 jaroj naskiĝis Hector Hodler (1887-1920), ĵurnalisto kaj esperantisto, kunfondinto kaj kunredaktoro (kun Edmond Privat) de Juna Esperantisto (1903), posedanto kaj redaktoro de la revuo Esperanto (1907-20); kunfondinto (1908), vicprezidanto (1908-11), direktoro (1911-19) kaj prezidanto (1919-20) de UEA; la ĉefideologo de UEA. Testamentis al UEA grandan monsumon, la revuon Esperanto kaj sian bibliotekon.

La oktobra Ondo

“Ni kunkreu kapablan, engaĝitan, multflankan kaj efikan Asocion” estas la titolo kaj la kerna ideo de la intervjuo kun Mark Fettes, ĉi-somere elektita por la dua trijara prezidanta mandato en UEA. Li respondas al demandoj de Aleksander Korĵenkov pri senalternativaj elektoj en UEA, pri plenumitaj kaj neplenumitaj celoj kaj projektoj dum la antaŭa prezidanteco, pri […]

Oktobro 2016: Jubileoj, memordatoj kaj festoj

1. Antaŭ 125 jaroj (1891) en Kalifornio ekfunkciis la Stanforda Universitato. 2. Antaŭ 25 jaroj mortis Demetrios Papadopoulos (1914-91), ekumena patriarko Demetrio I de Konstantinopolo (1972-91). 4. Antaŭ 175 jaroj naskiĝis Prudente José de Moraes Barros (1841-1902), la tria prezidento de Brazilo (1894-98).

La oktobra Ondo aperis

La 25an de septembro tiuj abonantoj de La Ondo de Esperanto, kiuj partoprenis la 31an festivalon ARKONES en Poznano, ricevis el la manoj de Halina Gorecka la oktobran kajeron de La Ondo, kaj intertempe pluraj abonantoj en Eŭropo jam ricevis kaj (ek)legis ĉi tiun revuon. La oktobran kajeron de La Ondo malfermas en la tria […]

Oktobro 2015: Jubileoj, memordatoj, festoj

1. Antaŭ 75 jaroj (1940) Finnlando kaj Germanio subskribis aliancan kontrakton. 3. Tago de la Germania unuiĝo: antaŭ 25 jaroj (1990) GDR iĝis parto de FRG. 5. Monda instruista tago. Antaŭ 375 jaroj naskiĝis Françoise Athénaïs de Rochechouart de Mortemart (1640-1707), konata kiel markizino de Montespan, oficiala favoratino de Ludoviko XIV, de kiu ŝi naskis […]

Oktobro 2014: Jubileoj, memordatoj, festoj

1. Antaŭ 50 jaroj (1964) en Japanio ekfunkciis la unua en la mondo altrapida trajnlinio Tokaido Shinkansen (Tokio-Osako). 2. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Jurij (aŭtente: Judka) Levitan (1914-83), la ĉefa radioparolisto en Sovetunio, kiun Hitlero nomis sia malamiko №1.

Oktobro 2013: Jubileoj, memordatoj kaj festoj

1. Internacia Maljunula Tago. Fondotago de Ĉina Popola Respubliko. Antaŭ 75 jaroj (1938) la germana armeo invadis en Sudetion, kaj la pollanda armeo invadis en Teŝinan Silezion. 2. Antaŭ 750 jaroj (1263) ĉe Largs okazis batalo inter la armeoj de Norvegio kaj Skotlando. 3. Tago de la germana unueco. Antaŭ 75 jaroj estis ekzekutita la […]