24 Januaro 2012 de AlKo
De la 27a de decembro 2011 ĝis la 1a de januaro 2012 okazis la tria Junulara Esperanto-Semajno (JES) en la bela Pollanda urbo Gdańsk kun ĉirkaŭ 200 partoprenantoj. La bone elektita JESejo troviĝis en la urbocentro, kaj ĉiuj vidindaĵoj estis facile atingeblaj. La amasloĝejo kaj la manĝejo estis en la lernejo, kie okazis la taga [...]
21 Januaro 2012 de AlKo
Dekjariĝis la Novjara Renkontiĝo – fine de 2002 ĝi komenciĝis per kvintaga kunveno de 49 homoj en Fürstenberg norde de Berlino; inter tiuj estis deko da infanoj. Jam tiam infanoj gravis dum NR – intertempe ili havas sian propran regnon. Granda teamo zorgas pri ili, amuzas ilin kaj mem amuziĝas. Kaj la gepatroj kaj iliaj [...]
15 Januaro 2012 de AlKo
La jarfina Internacia Festivalo enhavas altkvalitan programon kaj riĉan originalan Esperanto-kulturon el pluraj landoj de la mondo. Dumtage ni ĝuas diversajn seriozajn prelegojn kaj la vesperaj programoj estas pli distraj. Al la ĉi-jara 28a IF, okazinta ekde la 27a de decembro 2011 ĝis la 3a de januaro 2012 en Xanten, aliĝis 121 geesperantistoj el 17 [...]