Arkivo por la etikedo 'novembro'

La novembra Ondo aperis

La aŭtuneco de la novembra Ondo, dissendita antaŭ dek tagoj el Kaŭno kaj Olŝtino, sentiĝas jam en la kovropaĝa foto, kiun Antanas Grinceviĉus faris en Birŝtonas iun belan oktobran tagon. Birŝtonas, la urbo de la 52aj Baltaj Esperanto-Tagoj (BET-52), estas priskribata en la plej freŝa Ondo fare de Vitaŭtas Šilas. Lia artikolo, ornamita de belaj [...]

Novembro 2015: Jubileoj, memordatoj, festoj

1. Antaŭ 1650 jaroj (365) alemanaj trupoj transiris Rejnon kaj invadis Gaŭlujon. 2. Antaŭ 200 jaroj naskiĝis Georgo Buleo (George Boole, 1815-64), angla matematikisto kaj filozofo, unu el la fondintoj de matematika logiko. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Shahrukh Khan (1965-), barata aktoro kaj filmproduktanto, nomata “Reĝo de Bollywood”. Antaŭ 50 jaroj la usona kvakero Norman [...]

Novembro 2014: Jubileoj, memordatoj kaj festoj

1. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Philip Noel-Baker (1889-1982), brita diplomato, sportisto, laŭreato de la Nobela pacpremio (1959). 2. Antaŭ 100 jaroj (1914) Ruslando deklaris militon al la Otomana Imperio. Antaŭ 50 jaroj (1964) en Sauda Arabio estis detronigita Saudo la 4a; la reĝecon prenis lia frato Fajslaj. 4. Tago de Nacia Unueco en Ruslando.

Novembro 2013: Jubileoj, memordatoj kaj festoj

1. Monda Vegana Tago. Antaŭ 125 jaroj mortis Nikolaj Prĵevaljskij (1839-1888), rusa vojaĝanto kaj natursciencisto. 2. Antaŭ 75 jaroj (1938) la Viena Arbitracio donis al Hungario parton de la suda Slovakio kaj la sudon de la Karpata Rutenio. 3. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Catherine Schulze (1913-1999), usona esperantistino kaj mecenato de Esperanto (NASK, ESF).



Bad Behavior has blocked 849 access attempts in the last 7 days.