La Balta Ondo » Nördlingen

La 30a IF: ne adiaŭa sed jubilea
Nördlingen: HDP (maldekstre) kaj ses diverslandaj ekssovetianoj (Foto: Rémy Bouchet)

Ĉu HDP (Hans-Dieter Platz) volis starigi specialan varbokampanjon por IF, kiam li anoncis, ke la 30a Internacia Festivalo estos la lasta? Nu, tio malvarbis kelkajn homojn, kiuj ne volis veni por celebri funebron, sed aliflanke, tio (re)venigis homojn, kiuj ja ne volis maltrafi la lastan okazon por IF-umi. Inter la 27a de decembro kaj la 4a de januaro la junulara kaj familia gastejo de la ĉarma bavara urbo Nördlingen gastigis jam por la tria fojo la festivalanojn.

Fine aliĝis 120 homoj el 22 landoj, al kiuj aldoniĝis kelkaj vizitantoj por la silvestra festo. Sed surprizo tuj ĉe la alveno. Iuj diris al mi, kvazaŭ konfidence: eble ne estos la lasta! Sed la “sekreto” klare staris en la enkonduko de la festivala libreto.

En iuj esperantistaj aranĝoj, oni ne tro scias kion pozitivan raporti, kaj per ĝentilaj vortoj oni simple skribas, ke estis bona etoso (silentante pri la negativaj aspektoj). Tiel oni ne bezonas raporti pri IF. Estis ja bona etoso, des pli kiam ni eksciis, ke ne estos la lasta. Sed ne nur!

Plej multaj prelegoj estis aparte elstaraj, dank’al tio, ke prelegis homoj rekonataj en sia fako, kaj ne nur en nia Esperanto-mondeto.

Thomas Bormann loĝas en Istanbulo kaj estas korespondanto en Turkio por la publikaj germanaj radioj, do plej trafe li prelegis pri “Ĵurnalismo en Turkio – cenzuro sen cenzuristoj”. Bernard-Régis Larue, specialisto pri meteoritoj prelegis pri “Krateroj, Asteroidoj, Meteoritoj” kaj dum prelego montris ne nur bildojn, sed verajn ŝtonetojn. Amri Wandel, profesoro pri astrofiziko en la Universitato de Jerusalemo prelegis pri “Aŭroro, la nordia lumo” (la sama prelego okazis en IKU en Rejkjaviko). Jozef Reinvart, vic-ambasadoro de Slovakio en Grekio, montris kiel “Slovakio [estas] modela lando de EU en interreta multlingva instruado”. La menciitaj prelegoj okazis enkadre de Internacia Vintra Universitato, kaj eta ekzameno post du el la prelegoj ebligis ricevi diplomon de Akademio Internacia de la Sciencoj. Entute 26 homoj sukcesis.

Estis ankaŭ bonega prelego de Harald Schicke, naturkuracisto, pri la faktoroj de aĝiĝo. Ian Fantom analizis en “Novparolo – retrospektive” kiom la novparolo de Orwell en 1984 kompareblas al la nuntempa lingvaĵo de politika propagando. Kiel kutime oni raportis pri diversaj vojaĝoj: pri mirindaĵoj de Islando, pri nekonata Albanio, pri grimpado sur Akonkagvo en la spuroj de Tibor Sekelj… kaj pri multaj aliaj temoj. En la mondon venis nova vento, rakontis la vicprezidanto de UEA Stefan MacGill, kiu prezentis planojn pri AMO kaj SPAMO en almenaŭ tri kontinentoj.

La kadra temo estis “Retrospektive”, sed kiel kutime plej multaj prelegoj okazis ekster ĝi. Retrospektive estis tre amuze vidi bildojn de la IFoj ekde la unua, en la komenco de la 1980aj jaroj. La nuna ambasadoro de Germanio en Moskvo (kiu partoprenis nun la 24a fojon) jam ĉeestis… Ne ĉiam facilis rekoni la homojn, kiuj tiam estis ja junaj kaj belaj, aŭ la infanojn de partoprenantoj, kiuj nun jam estas gepatroj…

Kompreneble, ni ĝuis la kutimajn ingrediencojn de la koktelo IF: iom da gimnastiko, tajĝiĉuano kaj jogo, saŭno, Iano ĉe piano, fabelaj mondoj de Anna Striganova, silvestra bufedo kun sia ordo, polonezo, silvestra balo, kisoj, bondeziroj, promenadoj …

La regiono estas aparte interesa, prahistorie kaj historie. Nördlingen situas en kratero kreita pro falo de asteroido antaŭ 15 milionoj da jaroj. Iom pli lastatempe, ĝi estas aparte bela urbeto kie en mezepoko oni konstruis urban muron kaj trabfakajn domojn. Ĝi ne estas unika en la regiono. En la ĉirkaŭaĵo abundas tiaj urbetoj kun ĉarmaj mezepokaj bone konservitaj restaĵoj. Aparte plezure estis malkovri inter tiuj belaĵoj dum ekskursoj Rothenburg ob der Tauber kaj Oettingen.

Rusa fadeno ligis pli malpli la vesperan programon, sub ĉiĉeronado de Mikaelo Bronstein. Sed malgraŭ klopodoj pri novaj programeroj la antaŭknajpaj vesperaĵoj estis pli palaj ol kutime. Nu, ni ne komprenis la rusan humuron… Tamen unuafoja partoprenanto Nataŝa bele debutis per koncerto Aŭrora mia land’. Kaj rusaj bardoj estas interesaj.

Rusoj ne loĝas nur en Rusujo, eĉ ne nur en Rusio. Kaj homoj, kiuj iam loĝis en Sovetunio, iel emas re-renkontiĝi en IF. Nu, iuj konatiĝis en IF siatempe kun la nuna partnero, migris al alia lando, kaj retrovas la geamikojn en la varma etoso de IF, tute aparte en la Knajpo, la plej baza kaj ĝuinda renkontiĝejo dum IF.

Mi ne farus objektivan raporton, se mi ne dirus kelkajn vortojn pri ĝi. Ĝi estas la koro de IF. Ne nur biero kaj vino, sed ankaŭ teoj, kafo, kokteloj. Kaj babiladoj ĝis nekredebla horo. Fermiĝas nur post kiam la lasta kliento iras dormi, foje tre malfrue, aŭ tre frue, laŭ la vidpunkto. La vorto mem ne plu estas neologismo, ni uzas ĝin nun de ? jaroj. Kaj la koncepto? Lingvohistoriistoj esploru, kaj donu la respondon. T(d)rinku, do t(d)rinku vi, samideano!

Claude Nourmont

30-foja partopreninto

Ĉi tiu artikolo aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2014).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №2.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/01/232if/

La 27a Internacia Festivalo: Jarŝanĝe en Nördlingen
Altnivela renkontiĝo okazis dum la jarŝanĝaj tagoj en urbeto Nördlingen, ĉe rando de Bavario. Cento da partoprenantoj venis al la 27a Internacia Festivalo, kiun ekde la unua IF brile organizas Hans-Dieter Platz. La kleriga programo estis aparte elstara ĉi-foje, kun dek prelegoj enkadre de la 4a Internacia Vintra Universitato, agnoskita kiel AIS-sesio (eblis akiri diplomon), kaj ankaŭ ekster tiu kadro okazis same interesokaptaj prelegoj. Densa programo, kie partoprenantoj foje frustriĝis, pro deviga elekto inter egale allogaj  programeroj.

La kadra temo estis “lingvoj” sed al tiom vasta temo oni povas alkroĉi preskaŭ ĉion. Amri Wandel, rektoro de la IVU, prelegis pri la Universa Lingvo, nome la lingvo de astronomio. Kun elstara pedagogia talento Josef Ŝemer enkondukis en la hebrean lingvon. Same entuziasmigaj estis la prelegoj de Daniel Moirand; li verve prezentis la familion de Aleksandro Dumas, kies verkon La Grafo de Monte-Kristo li tradukis (antaŭ nelonge eldonita), kaj la vivon de Antoine Galland, kiu enkondukis en la okcidentan mondon la fabelaron de La Mil kaj Unu Noktoj? (kiun la preleginto ĵus tradukis). Se temas pri novaj libroj, Mikaelo Bronŝtejn prezentis sian plej freŝbakitan Urbo Goblinsk, kaj Anna Striganova kun Dmitrij Ŝevĉenko prezentis du siajn bildfabelojn. Eblis aŭdi ankaŭ pri lingva diverseco kaj lingva politiko en Ruslando, pri diversaj lingvoj, kiel la armena, la multaj dagestanaj, la dana, la jida, la latva, la luksemburga,  la nederlanda, kaj eĉ la franca gesta lingvo.

Nördlingen situas en geologie aparta loko: ĝi estas en regiono Ries, en ia granda baseno kreita de meteora trafo antaŭ ĉ. 15 milionoj da jaroj. Tial Bernard-Régis Larue parolis pri meteoritaj fenomenoj, kaj liajn atentokaptajn prelegojn kompletigis vizito al la muzeo pri la regiona kratero. Ankaŭ ekster la lingva temo, Masumi Huĝimoto klarigis kiel pripensi laŭ mandalisma formo en 9 fakoj, kaj Wolgang Loose gvidis eŭropan vojaĝon tra operoj el 20 landoj kaj 16 komponistoj. Sed tio estas nur specimenoj de la bunta prelegaro. Ne mankis raportoj pri vojaĝoj, profesinivela filmo pri la 26a IF, kaj diversaj sanigaj ekzercoj kaj prelegoj rilataj al nia sano. Por la 3a fojo okazis KER-ekzameno.

Okazis pluraj ekskursoj tra la ĉarma urbeto, kiu havas la ununuran komplete konservitan mezepokan muron en Germanio. Tuttaga ekskurso donis etan gustumon pri la interesa urbo Munkeno, kun sia fama “Hofbrauhaus”, kie la ekskursantoj abunde tagmanĝis. Kiel kutime la distran programon reĝisoris Mikaelo Bronŝtejn; elstaris la prezento de Triksini, la magiisto kun la blua ŝtono, kiu sukcesas pluridigi eĉ tiujn, kiuj jam multfoje spektis liajn trukojn.

Triksini magias

La gastejo estis komforta kaj la manĝaĵoj abundaj. Sed verŝajne plej memorinda por ĉiuj daŭre estas la tradicia knajpo (etosplena gastejo, laŭ la germana vorto “Kneipe”), kie eblis trinki, drinki, kanti, babili ĝis senlima horo?

Aranĝo rekomendinda al ĉiuj, kiuj emas kleriĝi en agrabla etoso, kaj pasigi neforgeseblajn jarŝanĝajn tagojn!

Bonvenon al la 28a IF en Xanten!

Claude Nourmont

Ĉi tiu artikolo aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto. Ĉe represo bonvolu indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №2 (196)

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2011/01/la-27a-internacia-festivalo-jarsange-en-nordlingen/