La Balta Ondo » Nitra

Eksterordinara reklamo tra la urbo kaj la lando
Ĉu la Universalaj Kongresoj estas ĉefe aranĝoj por esperantistoj (por renkontiĝi, babili, kunsidi, diskuti, amuziĝi) aŭ ili servu kiel perfekta, taŭga reklamilo de nia movado, propagandilo pri Esperanto por ekstera publiko? Verŝajne ideala solvo estas kombini tiujn ĉi du flankojn de la kongresoj. Kun taŭga strategio eblas kontentigi ambaŭ dezirojn. Pri tio nun strebas la slovaka teamo, organizante la 101an UKon en Nitro. Ĉu ĝi sukcesos, eblos taksi facile tuj post la kongreso.

Jen, tamen jam nun eblas raporti pri la antaŭkongresa reklamo pri Esperanto kaj pri planoj dumkongresaj.

La urbo Nitra mem investis (kaj daŭre investas) ne malgrandan strebadon kaj financon al la reklamado de la kongreso. Ni ne forgesu, ke temas pri relative malgranda urbo (kun ĉ. 80 mil loĝantoj), malfacile komparebla kun gigantoj kiel Pekino aŭ Roterdamo. (Nitro estas la tria plej malgranda urbo, en kiu la UK okazas.) Tamen fakte pro sia malgrandeco (aŭ eble ĝuste danke al ĝi) la urbo plene vivos kun kaj pri nia kongreso somere. Kaj la unuajn spurojn pri nia kongreso eblas trovi en la urbo eĉ nun, ekde majo:

Du busoj de la urba trafiko ekde la komenco de majo veturas kun la tutsurfaca Esperanto-reklamo sur sia malantaŭa flanko.

La urba (busa) trajneto veturanta tra la urbo kaj ĉefe uzata de turistoj, jam nun veturigas homojn tra la urbo, havante sur si reklamafiŝojn pri la kongreso.

Dek grandaj afiŝegoj (bilboard) tra la urbo jam reklamas en Nitro Esperanton!

Dek nokte lumigitaj afiŝoj en la ĉefa piedira centro informas pri UK kaj Esperanto.

Du grandaj rondaj afiŝegoj informas pri Esperanto (unu antaŭ la busa stacidomo, la dua rekte ĉe la eniro al la urbocentra piedirzono).

Niaj sekvaj planoj kune kun la urbo pri la reklamado ĝiskongresa:

La ĉefa porturista paĝaro de la urbo, de NISYS (Nitra-a informa sistemo, www.nisys.sk) aperos antaŭ la fino de majo en Esperanto.

En la ĉefa placo de la urbo – sur la ĉefeniro de la teatro Andrej Bagar – pendos dum julio granda afiŝego pri Esperanto kaj UK.

Sur la ponto, antaŭ la elvetura strio al la urbo Nitra, ĉe la ĉefa ŝoseo de la direkto de Bratislava estos granda afiŝo pri la kongreso.

En la granda vendejaro “Centro” okazos dum la tuta julio ekspozicio pri Esperanto.

Sed ankaŭ aliaj planoj ekzistas, por eĉ pli malfermiĝi kiel Esperanto-komunumo ĉi-jare:

Komuna, malfermita al la loka publiko nacia vespero en la ĉefplaco? Jes ja, en Nitro tio eblos!

Ĉu malferma tago vendrede por lokuloj kaj sekve komuna manifestacio, iranta ĝis la urbocentro? Jes, en Nitro tio realiĝos!

Ĉu provi realigi tutslovakian, sed eĉ tutmondan rekordon, dum kiu ludos esperantistoj gravan rolon? Jes ja, en Nitro tio estas en la plano!

Ĉu granda, malfermita internacia muzik-festivalo fine de la kongreso? Jes ja, en Nitro ankaŭ tio okazos!

Ĉi-somere do ni, Esperanto-movado, havas unikan ŝancon enpenetri la “eksteran publikon”, loĝantojn de la konkreta urbo kaj lando kaj videbligi nin en granda skalo. Nepre ni eluzu tiun raran ŝancon, danke al kiu nia movado povas malfermiĝi, videbliĝi kaj en la konkreta kongreslando vere disflori.

Alia specialaĵo de la varba laboro de LKK estas la videbligo de Esperanto (kaj UK) ene de la gazetaro kaj sekva arkivigo de tiuj materialoj. Jam aperis pli ol 40 mencioj pri la kongreso kaj Esperanto en la slovakaj amaskomunikiloj; ankaŭ aperis kelkaj elsendataj de Slovakio en aliaj lingvoj – angle, hispane, hungare. Konsiderante, ke Esperanto estas apenaŭ konata fenomeno al ĝenerala publiko kaj do tute ne “pinta” afero por amaskomunikiloj, eblas paroli pri granda sukceso.

La Loka Kongresa Komitato diligente kolektas ĉiujn menciojn (kiujn trovas) kaj publikigas la liston en la hejmpaĝo de UK:

Se vi mem scias pri aliaj/pliaj mencioj, bonvolu informi retpoŝte la LKK-n:

lkk@esperanto.sk

Peter Baláž

Prezidanto de LKK

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia kajero de La Ondo de Esperanto (2016).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №6.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/05/slovakio-10

La junulara programo de la 101a UK: riĉa kaj ĉeestinda!
La 101a Universala Kongreso verŝajne estos la plej juneca el ĉiuj ĝisnunaj UKoj danke al la engaĝo de multaj gejunuloj en la Loka Kongresa Komitato, kiuj pretigas interesan (kaj malmultekostan!) junularan programon.

La junulara programo estos parto de 101a Universala kongreso de Esperanto en Nitra, kiu okazos de la 23a ĝis 30a de julio 2016. La junulara programo estos preparita por ĉiuj aĝaj kategorioj, vi devas nur senti vin juna spirite. Se vi naskiĝis post la 31a de decembro 1995, vi eĉ ne pagas aliĝkotizon!

La ĉeftemo de la junulara programo estas “La gejunuloj al la plenkreskuloj – la plenkreskuloj al la gejunuloj”. Ni kun ĝojo ludos, kantos, sportumos, bambumos, ekskursos, sed ankaŭ helpos kompreni teknikaĵojn, lingvaĵojn aŭ efikan labormanieron kaj multajn aliajn aferojn dum niaj prelegetoj, kursetoj kaj trejnadoj. Aŭ ni simple babilos vespere en la drinkejo kun ĉiuj, kies aĝo pro la senĉesa kurado de tempo superas la aĝon de oficiala juneco.

La pagendajn programerojn eblas mendi en la reta mendilo de UEA. Nepre mendu ilin, se vi volas partopreni, la lokoj estas limigitaj!

Jen la plej gravaj aferoj, pri kiuj vi sciu nepre jam nun:

Trinkomanĝa nokto (23.7.2016)

Ni kore invitas vin partopreni la trinkomanĝan nokton tuj la unuan vesperon! Ĉiuj, kiuj ne ŝatas enlitiĝi tro frue kaj preferas babili kun samideanoj jam dum la unua vespero de la kongreso, kunportu viajn naciajn manĝaĵojn kaj/aŭ drinkaĵojn kaj prezentu ilin, kundividu kun aliaj dum tiu ĉi programero! Ni jam antaŭĝojas ekkoni viajn specialaĵojn.

Vingustumado (25.7.2016, 19h00-21h00, 7 eŭroj) – D10

Ĉu ne eblas por vi elspezi multe da mono por la bankedo aŭ simple vi ne tiom ŝatas tiuspecan programeron? Ne gravas! Ni pretigis alternativan amuziĝon antaŭ la balo: venu vingustumi kun ni! Vi havos eblon provi diversajn kvalitajn lokajn vinojn kaj nur tie vi ekscios, kion signifas slovake “jednohubka”. Sekve ni plu amuziĝos kune dum la kongresa balo.

Verda pikniko (27.7.2016, 19h00-21h00, 7 eŭroj) – D11

Ni preparas por vi neforgeseblan esperantan piknikon sur la herbejo apud la studenthejmo. Ni pretigos manĝaĵojn, tukojn kaj ankaŭ trankvilajn koncertojn, por ke vi povu pli profunde ĝui la spiriton de la piknikumado. Kontraŭ la kotizo vi ricevos kuponojn por manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, kiujn la organizantoj disdonos al vi surloke.

Junulara ekskurso al Bratislavo (27.7.2016, 8h30-18h00, 10 eŭroj) – E10

Ni ankaŭ pensis pri junuloj, kiuj ŝatus viziti la ĉefurbon de Slovakio kontraŭ favora prezo. Memkompreneble ni supreniros la Bratislavan kastelon, vizitos la centron de la urbo kaj vi ricevos ankaŭ tempon por mem ekkoni la urbon. La ekskurso estos piedira dum la tuta tago en la urbo kaj la nombro de la partoprenantoj estos limigita.

Junulara senpaga piedekskurso al la monto Zobor (27.7.2016, 10h00-14h30)

Ĉu vi estas sportema aŭ simple ŝatas naturon kaj promenojn en ĝi? Tiukaze tiu ĉi ekskurso estas tre taŭga por vi! La monto Zobor superstaras la urbon Nitro kaj ofertas tre belan panoramon al la tuta urbo kaj ties ĉirkaŭaĵo. Survoje oni praktikos geokaŝadon. Ekipu vin per bonaj ŝuoj, akvo kaj sunokulvitroj.

Koncertoj

– Barbora Hazuchová: Fama slovaka kantistino, kiu partoprenis la konkurson “Superstar” en kiu ŝi estis inter ok plej bonaj kantistoj el Ĉeĥio kaj Slovakio.

– Easy Steps: Rok-grupo de Ĉeĥio, kiu ofte kantas kaj ludas ĉiujn famajn kantojn de la mondo, sed ili ankaŭ havas siajn proprajn kantojn.

– Asorti kaj Martin Wiese

Aliaj programeroj:

Danckursoj. Dum la tuta aranĝo vi povos partopreni interesajn danckursojn (popolajn, tradiciajn slovakajn, ĉardaŝon…).

Sportumado. Vi ankaŭ havos eblon partopreni diversajn programerojn gvidatajn de junaj sportistoj. Krom la tradicia piedpilkumado ĉi-jare ne mankos la klakig-teamo kun preskaŭ ĉiutagaj praktikoj.

Trejnadoj kaj prelegoj. Ĉu vi ŝatas labori en laborgrupoj aŭ simple aŭskulti fakajn prelegojn de junuloj? Dum la junulara programo de UK 2016 eblos partopreni ankaŭ tiaĵojn. Pro nia ĉeftemo “La gejunuloj al la plenkreskuloj – la plenkreskuloj al la gejunuloj” ni ankaŭ pretigas por la plenkreskuloj kursetojn pri komputilumado kaj saĝtelefonuzado. Venu, se tio interesas vin!

Legu pli pri la junulara programo (ankaŭ du videoj).

Bonvenon!

SKEJ-teamo

Ĉi tiu artikolo aperis en la aprila-maja kajero de La Ondo de Esperanto (2016).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №4-5.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/04/slovakio-8

Kial veni al Nitro?
“Kial veni al Slovakio por la 101a Universala Kongreso de Esperanto?” La prezidanto de LKK Peter “Petro” Baláž responde al ĉi tiu demando listigas kelkajn argumentojn kaj kialojn:

La Universala Kongreso en Slovakio havos kelkajn specialaĵojn, pro kiuj indos ĝin partopreni:

– Historie unua UK en Slovakio.

– Ekologia kongreso (multaj partoprenantoj de Eŭropo povas atingi ĝin trajne, buse, aŭte, sen bezono de flugoj, ene de la urbo oni eĉ ne bezonos urban trafikon aŭ aŭtojn).

– Ekonomia kongreso (la tranoktado-prezoj ekas jam ĉe 7 EUR/nokto, ankaŭ la manĝokostoj estas modestaj, ekzemple, tagmanĝo en restoracio: 3,50 EUR, biero: 1 EUR).

– Pieddistanca kongreso (kongresejo, hoteloj, studenthejmoj, urbocentro, restoracioj, aĉetcentroj, ĉio ene de pieda distanco de 1 km).

– Videbla kongreso (Nitro estas relative malgranda urbo, danke al kio Esperanto kaj la kongreso estos tre bone videblaj al la loĝantoj de la urbo).

– Gastamo kaj gastronomio (indas veni sperti la slovakan gastamon kaj diversajn erojn de la slovaka gastronomio: bongustegaj kaj kvalitaj vino kaj biero, multaj bonaj kaj favorprezaj manĝoj ktp.).

– Eblo malkovri Slovakion (landon meze de Eŭropo, kun tre riĉa historio, vidindaĵoj, naturbelaĵoj).

– Eblo ekkoni slavan kulturon (Nitro estis lulilo de la unua slava skribo: glagolico. Dum UK eĉ eblos lerni skribi per ĝi! Same okazos pluraj prelegoj pri slavaj temoj.).

– Nova jarcento de kongresoj (impulso por modernigo, novigo de la plej granda Esperanto-festivalo).

– Riĉega junulara programo (Nepre indos ĝin partopreni, la programeroj estos tre variaj kaj allogaj!).

– Riĉa kultura programo (koncertoj, teatraĵoj, filmoj, ekspozicioj, diskotekoj…).

– Riĉa faka programo (akompanaj aranĝoj, scienca kafejo, kleriga lundo, kreivaj metiejoj ktp.).

Ĉi-jara kongresa celo estas agi ekstermovade kaj malfermi nian movadon al la mondo kaj serĉi aliancanojn por kunlaboro kaj nia plua pli efika agado. La 101a UK volas por tiu ĉi celo utiligi la fakton, ke la kongreso okazos en la tempo, kiam Slovakio prezidos la Konsilion de EU (julio – decembro 2016). Dum la 101a UK la 23–30an de julio 2016 okazos kvar malfermitaj fakaj aranĝoj:

Lingvo-politika konferenco de Viŝegradaj landoj V4+ “Perspektivoj de lingva komunikado en EU”.

Internacia entreprenista kaj komerca forumo “Investi en koro de Eŭropo – investi en Slovakio”.

“Inter-religia renkontiĝo” de reprezentantoj de diversaj religioj.

La 20a Internacia Medicina Esperanta Kongreso.

Certe indas mencii ankaŭ pli vastajn kaj ĝeneralajn kialojn veni al UK 2016:

– Renkonti siajn (malnovajn) amikojn

– Ekkoni novajn amikojn de la tuta mondo

– Subteni la plej grandan Esperanto-aranĝon kaj Esperanto-organizon

– Sperti unikan atmosferon de UK, la spiriton de amikeco, lingva egaleco kaj homa interkompreniĝo kaj frateco

Se vi ne trovis en la listo “la vian” kialon, volonte informu nin pri tio: lkk@esperanto.sk

Kaj se vi jam venos al UK pro iu ajn kialo, dankon anticipe kaj: ĝis revido somere en Nitro!

Pliaj detaloj pri la 101a UK troviĝas ĉi tie:

http://www.nitra2016.sk/

https://www.facebook.com/uk2016

http://www.uea.org/kongresoj

Respondis

Peter Baláž

LKK-prezidanto

Ĉi tiu artikolo aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2016).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №2.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/01/nitro

Junaj volontuloj serĉataj
Se vi:

estas vojaĝema, juna (17-30-jaraĝa) esperantisto el eŭropunia aŭ lando najbara al EU*,

volas helpi en organizado de la 101a Universala Kongreso de Esperanto, plej granda Esperanta evento de la jaro, gajni unikan sperton, ekhavi neforgeseblajn remorojn,

ni invitas vin volontuli en Slovakio dum 14-59 tagoj (laŭ via prefero kaj disponeblo)!

Ni monpetos al Eŭropa Unio por subteni la volontuladon kadre de Eŭropa Volontula Servo. La projekto kovros i.a. viajn kostojn de: loĝado, manĝado, asekuro kaj vojaĝo.

Aldone vi ricevos etan poŝmonon.

Se vi interesiĝas, plenigu la aliĝilon ĝis la 17a de januaro 2016, sed ju pli frue, des pli bone. Kaze de demando, skribu al info@ikso.net.

Rimarko: se oni partoprenis jam la longtempan volontuladon (pli ol dumonatan) kadre de EVS, tiam oni ne plu rajtas partopreni denove volontuladon kadre de EVS. Post partopreno en mallongtempa volontulado kadre de EVS (tiu, pri kiu temas ĉi tiu anonco), oni senprobleme rajtas partopreni poste ankaŭ longtempan (2-12 monatan) volontuladon.

*La akceptataj landoj estas:

ĉiuj landoj de la Eŭropa Unio (Aŭstrio, Belgio, Britio, Bulgario, Ĉeĥio, Danio, Estonio, Finnlando, Francio, Germanio, Grekio, Hispanio, Hungario, Irlando, Italio, Kipro, Kroatio, Latvio, Litovio, Luksemburgo, Malto, Nederlando, Pollando, Portugalio, Rumanio, Slovenio, Svedio) krom Slovakio;

neeŭropuniaj programlandoj: Islando, Liĥtenŝtejno, Makedonio, Norvegio, Turkio;

Rusio, Okcidentaj Balkanoj (Albanio, Bosnio kaj Hercegovino, Kosovo, Montenegro, Serbio), orientaj partnerlandoj de EU (Armenio, Azerbajĝano, Belorusio, Kartvelio, Moldavio, Ukrainio), sudmediteraneaj landoj (Alĝerio, Egiptio, Israelo, Jordanio, Libano, Libio, Maroko, Palestino, Sirio, Tunizio).

Fonto: Retejo de UK-101

UEA invitas prelegi en la IKU-sesio en Nitro
Kadre de la 101a Universala Kongreso de Esperanto en Nitro okazos la 69a sesio de la Internacia Kongresa Universitato. UEA invitas universitatajn profesorojn, docentojn kaj personojn kun simila kvalifiko sendi proponojn pri prelegoj al la sekretario de IKU rete (amri@huji.ac.il) aŭ paperpoŝte: prof. Amri Wandel, 767 Makabim, IL-7179901 Modiin, Israelo.

La proponoj alvenu plej laste la 31an de januaro 2016.

Lige kun IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Kandidatoj por IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kiu  konsistos el la prelego kadre de IKU kaj el du kromaj prelegoj. Oni bonvolu indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso.

La prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Aparte bonvenaj estos prelegoj kun rilato al la kongresa temo Socia justeco – lingva justeco, sed bonvenos ankaŭ proponoj pri aliaj temoj. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto – sume ne pli ol unu paĝo. Proponoj kiuj ne estos elektitaj por IKU, povos tamen esti utiligitaj en aliaj kadroj.

Ĉiu preleganto devas esti kongresano de la 101-a UK kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Akceptita prelego estos rekompencita per honorario de 260 eŭroj. Pliaj detaloj kaj antaŭaj prelegoj kaj resumoj troviĝas en la retejo de IKU.

Fonto: Gazetata Komuniko de UEA, 2015, №599.

Litovio: Grava renkontiĝo en la parlamento
La 28an de oktobro 2015 vicprezidanto de la Litovia parlamento kaj samtempe prezidanto de la parlamenta komitato pri Eŭropaj aferoj Gediminas Kirkilas akceptis la prezidanton de Litova Esperanto-Asocio Povilas Jegorovas. Estis interkonsentite, ke Gediminas Kirkilas kun la delegacio, kiun krome eniros unu litova lingvisto kaj unu reprezentanto de neregistaraj organizaĵoj, partoprenos la internacian lingvo-politikan konferencon “Perspektivoj de lingva komunikado en Eŭropa Unio“, okazontan la 28-29an de julio 2016 en la Slovakia urbo Nitra, kie tiutempe okazos ankaŭ la 101a Universala Kongreso de Esperanto, en la periodo kiam Slovakio prezidos Eŭropan Union.

La konferencon organizos fakultato de mezeŭropaj studoj de Universitato de Konstanteno la Filozofo en Nitra partnere kun Instituto de hungara lingvistiko kaj finn-ugraj studoj de Universitato Eötvös Loránd (ELTE) en Budapeŝto, Universitato Adam Mickiewicz en Poznań (Pollando), Universitato de Suda Bohemio en České Budějovice (Ĉeĥio) kunlabore kun Ministerio pri eksterlandaj kaj Eŭropaj aferoj de Slovakio. La konferencon kunorganizos Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) kaj Esperantic Studies Foundation (ESF).

Al la konferenco estas invititaj, interalie, prof. Robert Philipson (Danlando), prof. Davide Astori (Italio), prof. François Grin (Svislando), prof. Ulrich Ammon (Germanio), prof-ino Ina Druviete (Latvio) kaj prof. Edmund Wittbrodt (Pollando). Unu el ĉefparolantoj estos la Litovia membro de la Eŭropa Komisiono Vytenis Andriukaitis. Vytenis Andriukaitis eventuale parolos en Esperanto. Ĉi tiu konferenco estas iaspeca daŭrigo de simila konferenco, okazinta en 2006 en Bratislavo.

En la renkontiĝo temis ankaŭ pri diversaj aspektoj de helpo al la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos en julio 2016 en Birštonas, interalie, pri eventuala alta protektanto de BET-52. Estis traktita la temo de financa helpo de la Litovia ŝtato al BET-52, konkreta sumo baldaŭ estos decidota.

Gediminas Kirkilas delonge subtenas Esperanton. Ekzemple, en 2008 li, kiel ĉefministro de Litovio, estis la alta protektanto de la 1a Tutmonda Kongreso de Esperantistoj-Ĵurnalistoj en Vilno. La registaro de Litovio sub lia gvido asignis al Litova Esperanto-Asocio 150000 lidojn (pli ol 43 mil eŭrojn) por la organizado de la kongreso.

Aleksander Korĵenkov

Ĝi estas artikolo el la decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2015).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №12.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2015/10/litovio-13

SAT kongresis en Slovakio
La 88a Kongreso de SAT okazis la 8-15an de aŭgusto en la slovakia urbo Nitra, 90 km for de la ĉefurbo Bratislava. La kongreson partoprenis pli ol kvindeko da esperantistoj el dek ok landoj. La plej foraj kongresanoj alvenis el Aŭstralio, Argentino, Ĉinio, Japanio, Koreio, Madagaskaro kaj Usono. Inter la partoprenantoj estis pluraj gejunuloj, kiuj aktive intervenis kaj kontribuis al la programo.

Bonvenigis nin la ĉeforganizanto de la kongreso Peter Baláž. La kongresejo troviĝis en la universitata student-hejmo “Anton Bernolák”. En la akceptejo estis instalitaj tri libroservoj, surmure ekspoziciitaj glumarkoj kaj Esperanto-bildkartoj el privata kolekto. Ĉe alia flanko pendis pluraj T-ĉemizoj kaj sur la tabloj kuŝis aliaj esperantaĵoj por vendado. En apuda ĉambro ni admiris ekspozicion de diversspecaj bildoj.

Antaŭ la inaŭguro oni prezentis kelkajn rimarkindajn ĵus eldonitajn librojn de la SAT-eldonejo, de la hispana SATeH, kaj Peter Baláž prezentis sian kolekton. Poste oni legis kelkajn salutmesaĝojn. La organizanto prezentis skize la programon. Dum la kongreso okazis kvar laborkunsidoj, socialaj forumoj pri Grekio, Usono, Latin-Ameriko, Mezoriento kaj Orienta Azio, raportoj pri laborgrupoj kaj jarraportoj. Kunvenis liberecanoj, komunistoj, sennaciistoj, vegetaranoj, verduloj, LEA-komitato. Ni estis informitaj pri Vikipedio, pri pretigado kaj farado de Sennaciulo, pri PIV, pri programo kaj planoj de E@I. Stano Marček prelegis pri fungoj kaj informis pri siaj lernolibroj Esperanto per rekta metodo. Pri la familio kaj la verkoj de la fratoj Josef kaj Karel Čapek parolis Petr Chrdle. Aldoniĝis prelego pri ŝovinismo prezentita de Johan Derks. Kun Peter Baláž oni diskutis pri la temo “Ĉu ni pretas je grandaj ŝanĝoj”. Estis ellaborita kaj akceptita la Gvidrezolucio, en kiu oni krom aliaj gravaj punktoj substrekas la neceson respekti la liberon de penso kaj la privatecon de la homaro.

Dum la unua duontaga ekskurso ni promenis tra la urbo Nitra piede kaj trajnete ĝis la katedralo. Ni vizitis ĝin kaj poste ni gustumis la mezepokajn trinkaĵojn preparitajn surbaze de herboj kaj kafon el glanoj spicitan per cinamo kaj kariofilo. Poste ni vizitis sinagogon, kiu nuntempe utilas kiel koncertejo. Kontraŭ ĝi en bele ekipita teejo ni gustumis kelkajn specialajn teojn kaj kuketojn. Nia japana samideanino Hideko Huĝimoto sukcese prezentis kaj parolis pri la teceremonio laŭ japana maniero.

La dua duontaga ekskurso kondukis nin al la urbo Topoľčianky, kie ni vizitis ĉevalejon. Tie oni bredas plurajn rasojn de ĉevaloj. Inter ili troviĝas ĉevalo, simbole donacita al la brita reĝino Elizabeth II dum ŝia vizito en Slovakio la 24an de oktobro 2008. La reĝino kontribuas al ties zorgado kaj oni povas rimarki, ke la “reĝa” ĉevalo estas pli bone prizorgata ol la aliaj. Poste ni vizitis burgon de la 15a jarcento. Ĝi estas nacia kultura heredaĵo. Laste ni vizitis vinproduktejon sen la promesita gustumado.

La tuttaga ekskurso gvidis nin al la historia urbo en meza Slovakio Banská Štiavnica. Ĝi estas konata pro minado de metaloj, ĉefe de arĝento. Unue ni vizitis la mineralogian ekspozicion kun multegaj, diversformaj kaj raraj belkoloraj ŝtonetoj. Post la tagmanĝo ni vizitis la minejon. Ekipitaj per kaskoj, manteloj kaj lanternoj ni subteriĝis kaj paŝadis tra malhelaj koridoroj de la eksa minejo imagante la pezan laboron de tiamaj ministoj. La urbo estas enskribita en la Unesko-listo de kulturaj heredaĵoj. En ĝi troviĝas la plej granda kripo Bansko-štiavnický Betlehem, kiun kelkaj el ni ankaŭ vizitis.

Vesperaj kulturaj programeroj konsistis el prezento de slovaka popolmuziko, vingustumado kaj dancado, filmoj Civitano 4 kaj Ni ne plu estu sklavoj. La teatraĵon R.U.R. prezentis studentoj el la ĉeĥa urbo Svitavy. Koncertis por ni la muzikgrupo No problem el Ĉeĥio, kaj Attila Schimmer el Aŭstrio regalis nin per kantoj el sia repertuaro kaj akrobataĵoj. Dum la adiaŭa vespero ni aŭskultis kantojn, gitarludadon kaj s-ino Tahira Masako el Japanio sukcese aŭkciis kelkajn esperantaĵojn.

La kongreso bone sukcesis malgraŭ la sufoka tropika vetero. La venontjara SAT-kongreso okazos en Herzberg am Harz – La Esperanto-urbo de la 16a ĝis la 23a de julio 2016.

Liba Gabalda

En la retejo de SAT estas legeblaj la deklaracio kaj gvidrezolucio de la kongreso.

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2015).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №10.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2015/09/sat-2

La 101a UK en Nitra kun ŝtatestra protekto kaj speciala poŝtmarko
Andrej Kiska

La preparlaboroj por la 101a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos somere 2016 en la slovaka urbo Nitra, komenciĝis kaj jam kondukis al du gravaj sukcesoj. La prezidanto de Slovakia Esperanta Federacio, Stano Marček, kun fiero informas, ke la prezidento de Slovakio, Andrej Kiska, akceptis la inviton de SKEF fariĝi la Alta Protektanto de la 101a UK. Kiska estis elektita kiel ŝtatestro ĉi-jare kaj plenumas la kvinjaran oficon ekde la 15a de junio.

Aperos ankaŭ porokaza poŝtmarko. La ĝenerala direktoro de la Slovaka Poŝto, Tomáš Drucker, konfirmis tion en letero al Stano Marček, en kiu li skribis pri la intenco eldoni du poŝtmarkojn en 2016, kiam Slovakio unuafoje funkcios kiel la prezida lando de Eŭropa Unio. Jam pli frue estis decidite, ke la unua marko estos dediĉita al “ŝtat-reprezentaj aferoj”, sed la dua ankoraŭ ne havis specifan temon. “Tial ni bonvenigas vian iniciaton eldoni poŝtmarkon okaze de la Universala Kongreso de Esperanto, kiu same okazos ĉe ni la unuan fojon”, skribis inĝ. Drucker, aldonante, ke “per komunaj fortoj ni sukcesos videbligi nian landon ne nur en Eŭropo, sed ankaŭ en la mondo”.

Gazetaraj Komunikoj de UEA, 2014, №558

SES el la vidpunkto de kunorganizanto
La 12-20an de julio okazis la 8a SES (Somera Esperanto-Studado) en la urbo Nitra (Slovakio), kiu post du jaroj gastigos la 101an Universalan Kongreson de Esperanto. Mi jam partoprenis SESon, sed ĉi-foje, estante volontulo ĉe E@I, mi estis parto de la organiza teamo (kvankam mia kontribuo al organizado estis pli modesta ol tiu de multaj organizantoj: mi okupiĝis pri teknika helpo kaj pri la kinejo), kaj tio ebligis al mi vidi la aferon iom malsame.

SES ne estas kutima Esperanto-renkontiĝo: ĝia ĉefa celo estas instrui Esperanton je ĉiuj niveloj, de tutaj komencantoj ĝis altnivelaj parolantoj (A1 ĝis C1, laŭ la eŭropa sistemo). Pro tio ĉeestis ne nur fluaj parolantoj, sed ankaŭ  multaj homoj, kiuj apenaŭ sciis ion pri Esperanto. Entute ĉeestis 248 homoj el 28 landoj kaj de ĉiuj aĝoj (ekde 2 ĝis 85 jaroj ĉi-foje).

Matene okazis Esperanto-kursoj, gvidataj de dek Esperanto-instruistoj, inter kiuj estis famuloj kiel Stano Marček, Zlatko Tišljar kaj Bertilo Wennergren. Por spertuloj estis unuafoje organizita kurso pri Esperanta literaturo kaj kulturo gvidata de Jorge Camacho kaj Nicola Ruggiero. La kursoj ŝajnas efikaj, ĉar ĉe kelkaj partoprenantoj mi klare rimarkis progreson dum la semajno.

Nitra: Birke Dockhorn instruas

SES estis bona okazo montri al novuloj, ke Esperanto ne estas nur lernado de gramatikaj reguloj kaj teoriaj diskutoj, sed ankaŭ viva lingvo kaj kulturo kaj amuziĝo. Tion bone montris la ĉiuvesperaj koncertoj: ludis jam famaj Esperanto-kantistoj kiel JoMo (kiu tre sukcese dancigis la homojn), Martin kaj la Talpoj kaj Kim, sed kantis ankaŭ Kaŝi el Germanio (kiu unuafoje montris sian talenton en la pasintjara SES) kaj la ĉeĥa bando NOPROBLEM, kiu antaŭnelonge komencis kanti Esperante.

Martin kaj la Talpoj koncertas

En Esperanto eblas okupiĝi ne nur pri Esperanto: por ilustri tion, la organiza teamo strebis prezenti Slovakion, kiun eksterlandanoj ofte apenaŭ konas. Pro tio la duan tagon de SES okazis koncerto de tradicia slovaka muziko, sekvita de vingustumado (ege populara programero). Estis ankaŭ diversaj ekskursoj: en Nitra mem, al Bratislava kaj al la fama kaj bela minurbo Banská Štiavnica.

Dum lingva tago partoprenantoj povis prezenti sian lingvon; kompreneble estis kurseto de la slovaka, sed ankaŭ prezentoj de polaj kantoj, de la franca (kiun mi mem faris), de la korea kaj de pli maloftaj lingvoj, kiel la feroa kaj eĉ Volapuko. Aliaj programeroj estis danckursoj, ukulel-kursoj, aligatorejo, kvizo pri naciaj himnoj, diversaj manlaboroj, kinejo…

Okazis ankaŭ KER-ekzameno, per kiu oni povas ricevi oficialan atestilon agnoskatan de Eŭropo. Partoprenis dek homoj; ĉiuj krom unu sukcesis en la parola parto, kaj pri la skriba parto la rezultoj aperos septembre.

Mi estas tre kontenta pri ĉi tiu semajno, kaj ŝajnas al mi, ke ankaŭ plej multaj partoprenintoj ne bedaŭras sian decidon veni al SES. Mi ŝatis multegajn aferojn: la kursojn, la prelegojn, la koncertojn (ĉefe tiun de JoMo), la diskotekon, kaj kompreneble la homojn — ja la partoprenantoj estas la ĉefaj kreantoj de etoso kaj bonaj spertoj dum SES, kaj memoroj de amikoj estas la plej valoraj. Ankaŭ la loko estis tre bona laŭ mi: Nitra estas bela urbo facile atingebla de Bratislava kaj Vieno, kaj la SESejo estis proksima al la urbocentro kaj havis bonajn ĉambrojn kaj koncertan salonon. Nur la manĝaĵo ne plaĉis al kelkaj homoj, sed mi ne povas memori Esperanto-aranĝon, dum kiu neniu plendis pri manĝaĵo.

Mi volas danki al la organiza teamo, kiu laboregis pri la sukceso de tiu semajno, kaj invitas la legantojn veni al SES en Ruslando (de la 17a ĝis 25a de aŭgusto 2014) aŭ al la venontjara SES, kiu verŝajne okazos en Banská Bystrica, ankaŭ en Slovakio, la 11-19an de julio 2015.

Grupo da partoprenantoj el Slovakio kaj Ĉeĥio

Matthieu Desplantes

E@I-volontulo

Legu ankaŭ:

Katarína Nosková: SES plena je surprizoj (2013)

Katarína Nosková: SES 2012: rekorda kaj perfekta (2012)

Miroslav Hruška: SES: ĉu ankaŭ alikontinente? (2011)

Ĝi estas artikolo el la aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto (2014).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №8–9.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/08/ses-4/

Eŭropa Esperanto-Unio rekomendas Slovakion
Rezolucio de EEU-Kongreso direktita al UEA

La asembleo de EEU unuanime rekomendas al UEA okazigi la UKon de 2016 en Nitra, Slovakio, pro la sekvaj kialoj:

1. UK neniam ĝis nun okazis en SLovakio.

2. Slovakio la unuan fojon prezidos Eŭropan Konsilion de la 1a de julio 2016 dum 6 monatoj.

Por slovakia ŝtato estas grave en la periodo de la prezidanteco havi grandajn internaciajn eventojn kiujn ili povas prezenti kiel partojn de sia programo dum la prezidanteco.

3. Pro tio la politikaj kaj ŝtataj instancoj  estas pli malfermitaj al la internacia komunikado kaj al la bezono de egalrajteco en la komunikado.

4. Pro la centra geografia situo de Slovakio en Eŭropo, ĝi estas facile atingebla per kvar aerhavenoj (Vieno, Brno, Bratislavo kaj Budapeŝto), per trajnaj,  aŭtaj kaj aliaj vojoj kiel por okcidentaj tiel ankaŭ por orientaj  eŭropaj esperantistoj.

5. Nitra havas du universitatojn kun 20.000 studentoj kaj disponas pri granda kvanto da  malmultekostaj loĝeblecoj apud la kongresejo.

6. Sperta teamo, kiu sukcese organizas SESojn (Somerajn E-Studadojn) dum deko da jaroj estas eminenta por formi efikan LKK-on.

7. Sekve ekzistas fortaj objektivaj kialoj por elekti Slovakion por organizi Universalan Kongreson ĝuste en la jaro 2016.

Prezidanto de EEU

Seán Ó Riain

Sekretario de EEU

Zlatko Tišljar