Nia trezoro: William Auld
Nia trezoro Nenies nomo tiom sinonimiĝis kun la Esperanta poezio kiom tiu de William Auld (1924–2006). Senriske de trolaŭdo, eblas diri ke Auld difinis la ĝenron de la postkaloĉaja erao, kaj ke nia poezio restas en lia ombro ĝis hodiaŭ. Debutante sur la verda scenejo en 1952 kiel membro de la t. n. skota skolo, [...]














