Arkivo por la etikedo 'nekrologo'

Donald Broadribb forpasis

Laŭ la ĵusa informo el Roterdamo, la 13an de oktobro 2012 forpasis Donald Broadribb (1933–2012). Donald Broadribb naskiĝis en Usono, kaj ekde 1974 ekloĝis en Aŭstralio. Li studis filozofion, teologion, lingvistikon kaj psikanalizon. Esperantisto ekde 1946, li diskoniĝis kiel redaktoro, tradukanto kaj teologo. Li redaktis plurajn Esperanto-gazetojn, inter kiuj Kristana Bulteno, Nord-Amerika Esperanto-Revuo, Biblia Revuo, [...]

Harry Harrison forpasis

La renoma verkisto Harry Harrison forpasis la 15an de aŭgusto en Crowborough (Anglio). Li naskiĝis la 12an de marto 1925 en Stamford (Konektikuto, Usono). Harrison lernis Esperanton en sia junaĝo kaj estis membro de UEA jam ekde 1945. En 1985 li estis elektita al la Honora Patrona Komitato de UEA. Li estis ankaŭ honora prezidanto [...]

Sergej Kapica forpasis

Hodiaŭ, la 14an de aŭgusto 2012, forpasis Sergej Petroviĉ Kapica (naskiĝis en 1928) – elstara sciencisto kaj populariganto de la sciencoj. Li apartenas al dinastio de rusaj sciencistoj: lia patro estis Pjotr Kapica, Nobel-premiito (1978), avo – Aleksej Krylov, matematikisto kaj ŝipkonstruisto. Pluraj liaj parencoj same estis famaj sciencistoj. Sergej Kapica estas premiito kaj laŭreato [...]

Forpasis Eŭgeno Perevertajlo

La Azia Esperanto-movado suferis severan baton kaj neanstataŭigeblan perdon. La 27-an de februaro 2012 en Taŝkento forpasis elstara uzbekia esperantisto, brila Esperanto-pedagogo, dojeno de la mezazia Esperanto-movado Eŭgeno S. Perevertajlo (1938–2012). Eble ne hazarde liaj inicialoj ESP simbolis ĝuste Esperanton. Konatiĝinte kun la Lingvo Internacia en 1957, la tutan vivon li restis fidela kaj fervora [...]

Eli Urbanová forpasis

La 20an de januaro 2012 en la Armea Hospitalo en Prago forpasis fama esperantlingva poetino Eli Urbanová (1922–2012) Ŝi naskiĝis la 8an de februaro 1922 en la ĉeĥa urbo Čáslav kiel Eliška Vrzáková. Ŝi studis en pedagogia instituto kaj, post abiturientiĝo, en 1941 ŝi instruis muzikon en privata lernejo de Štefo Urban. En 1942 ili [...]

Magomet Isajev forpasis

La 20an de junio 2011 en Moskvo forpasis eminenta Sovetunia kaj Ruslanda lingvisto, profesoro Magomet Izmajloviĉ Isajev (1928-2011) doktoro de filologio, akademiano de la Ruslanda Akademio de Natursciencoj, Li estis grava fakulo pri iranaj lingvoj (precipe pri la oseta lingvo), pri sociolingvistiko kaj pri interlingvistiko. Esperantisto ekde 1956, li verkis sciencan studon “Язык эсперанто” (La [...]



Bad Behavior has blocked 856 access attempts in the last 7 days.