20 Junio 2015 de AlKo
La 17an de junio 2015 forpasis en Vilno la litova esperantisto Antanas Mekys (1917-2015) Honora Membro de UEA ekde 2003. Li naskiĝis la 17-an de novembro 1917 en la vilaĝo Vilūnaičiai de la distrikto Pakruojis. En 1940 li finis instruistan lernejon en Šiauliai kaj en 1946 la ekonomikan fakultaton de la Vilna Universitato, ĉe kiu [...]
6 Marto 2015 de AlKo
La 2an de marto 2015 en Le Château d’Olonne (Francio) forpasis Pierre Babin (1919-2015)
11 Februaro 2015 de AlKo
La 7an de februaro, nur kvar tagojn antaŭ sia 92-jariĝo, post mallonga malsano mortis D-ro Stevens T. Norvell (1923-2015)
22 Januaro 2015 de AlKo
La 21an de januaro forpasis en Amsterdamo, post elĉerpa malsano, Hans Bakker (1937-2015).
8 Januaro 2015 de AlKo
Universala Esperanto-Asocio funebras sian eksan prezidanton Kep Enderby, kiu forpasis la 8an de januaro 2015 en la aĝo de 88 jaroj. Li naskiĝis la 25an de junio 1926.
22 Oktobro 2014 de AlKo
La 20an de oktobro 2014 en Naro-Fominsk forpasis Vladimir Pavloviĉ Masalkin (1956-2014)
2 Aprilo 2014 de AlKo
La 1an de aprilo 2014 en Jekaterinburgo pro infarkto forpasis Viktor Kudrjavcev (1957–2014)
24 Marto 2014 de AlKo
La 23an de marto 2014 en sia hejmo forpasis Geraldo Mattos Gomes dos Santos (1931–2014)
26 Decembro 2013 de AlKo
La 25an de decembro 2013 pro koratako en sia hejmo en Vraco forpasis la bulgara esperantisto Ljubomir Trifonĉovski (1958–2013)
19 Decembro 2013 de AlKo
La 15an de decembro 2013, je la Zamenhofa Tago, post longa malsano forpasis unu el la plej elstaraj pledantoj por la scienca apliko de la Internacia Lingvo dum la lastaj jardekoj Profesoro Helmar Gunter Frank (1933–2013)
7 Novembro 2013 de AlKo
La 5an de novembro 2013 forpasis Daniel Luez (1924–2013)
5 Novembro 2013 de AlKo
La 4an de novembro 2013 en Berlino pro grava malsano forpasis Jelena (Lena) Karpunina (1963–2013)
29 Marto 2013 de AlKo
La 27an de marto 2013 en Moskvo en sia 76a vivojaro forpasis d-ro Vladimir Romanoviĉ Lemelev (1938–2013). Brila sciencisto-medicinisto, docento kaj vicdekano de la Samarkanda medicina instituto, elstara pedagogo, aŭtoro de multegaj sciencaj verkoj, eksterordinara erudiciulo kun enciklopediaj scioj kaj samtempe ege modesta, bonkora kaj helpema homo…
27 Decembro 2012 de AlKo
La 22an de decembro 2012 en Sofio pro apopleksio forpasis eminenta Esperanto-aktorino Belka Beleva. Ŝi naskiĝis la 29an de januaro 1927 kaj esperantistiĝis en 1957. En 1958 ŝi kunfondis la Bulgaran Esperanto-Teatron kadre de Bulgara Esperanto-Asocio. Kun sia edzo Anani Anev (1916-1992), same kiel ŝi profesia aktoro, ŝi prezentiĝis ankaŭ duope sub la nomo AABB. [...]
10 Novembro 2012 de AlKo
La 10an de novembro 2012 forpasis eminenta ĉina esperantisto Li Shijun, internacie konata kiel Laŭlum. Li Shijun naskiĝis la 29an de marto 1923 en kampara familio en la provinco Hebei, sed devis forlasi sian hejmon pro la invado de la japana armeo. Li laboris kiel ĵurnalisto kaj instruisto de la lingvoj ĉina, angla kaj Esperanto [...]