La Balta Ondo » nekrologo

Endre Dudich forpasis
la 3an de novembro 2016 en Budapeŝto forpasis la konata hungara esperantisto

d-ro Endre Dudich (1934-2016)

Li naskiĝis la 27an de januaro 1934 kaj esperantistiĝis en 1962. D-ro Dudich laboris profesie kiel geologo, i.a. ĉe Internacia Unio de Geologiaj Sciencoj en Parizo. Li estis i.a. membro de la Komisiono de UEA pri Scienca kaj Faka Aplikado de Esperanto kaj vicprezidanto kaj honora prezidanto de Hungara Esperanto-Asocio.

Liaj ĉefaj Esperantaj verkoj estas la geologia lernolibro Ĉu vi konas la teron? kaj la sciencfikcia romano La lumo nutranta aldone al plurdek Esperantaj artikoloj. Li ankaŭ aktive esperantigis tekstojn, konante mem pli ol 20 lingvojn.

En la 92a Universala Kongreso en Jokohamo en 2007 Endre Dudich estis elektita kiel Honora Membro de UEA.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2016, №645.

Reinhard Haupenthal forpasis
La 29an de septembro 2016 post longa suferiga malsano forpasis

Reinhard Haupenthal (1945-2016)

Reinhard Haupenthal naskiĝis la 17an de februaro 1945 en Kronach, studis lingvojn, teologion, filozofion kaj pedagogion en la Sarlanda Universitato, poste estis instruisto pri la germana lingvo kaj katolika religio en Saarbrücken. Esperantisto ekde 1961, li estis multjara afergvidanto de la Sarlanda Esperanto-Ligo (SEL) kaj instrukomisiito pri esperantologio kaj interlingvistiko ĉe la Sarlanda Universitato. Dum 15 jaroj organizis Kulturajn Semajnfinojn  kun elstaraj prelegantoj (Auld, Boulton, de Diego, Duc Goninaz, Neergaard, Ragnarsson, Régulo Pérez, Szerdahelyi, Wells k. a.). Redaktis la revuojn Dialogo (1973-88), Internacia Pedagogia Revuo (1973-74), Volapükabled (1985-90), Iltis-Forumo (1989-95) k. a. Multe okupiĝis pri la vivo kaj verkoj de Zamenhof kaj Schleyer.

La ĉefa agadsfero de Haupenthal estis eldonado. De 1968 ĝis 2010 li eldonis 260 librojn kaj broŝurojn (poste aperis pli ol 30 pliaj libroj), plejparte en Esperanto, sed ankaŭ en la germana kaj aliaj lingvoj pri Esperanto, Volapuko kaj ingerlingvistiko; inter ĉi tiuj libroj estis ankaŭ liaj propraj verkoj originalaj kaj tradukitaj (plej laste La suferoj de la juna Werther de Goeto, 2015). Lia propra bibliografio, eldonita en 2006, enhavas 854 erojn, kaj la nombro de liaj publikaĵoj dum la posta jardeko certe superis milon.

Ni funebras okaze de la morto de Reinhard Haupenthal, kiu dum pluraj jaroj kontribuis prihistoriajn artikolojn, recenzojn kaj tradukojn al La Ondo de Esperanto kaj donis multajn valorajn konsilojn pri niaj esplora kaj eldona agadoj; kaj ni sincere kondolencas al lia edzino Irmi.

Pacon al lia animo!

Halina Gorecka

Aleksander Korĵenkov

Konstanta referenco: http://sezonoj.ru/2016/10/haupenthal/

Forpasis Magda Šaturová
La meritplena slovaka esperantistino Magda Šaturová-Seppová forpasis la 10an de septembro en Bratislavo.

Ŝi naskiĝis la 4an de julio 1929. Studinte la anglan filologion kaj doktoriĝinte en 1953 ŝi laboris kiel eldonredaktoro, unue ĉe belliteratura eldonejo kaj poste ĉe Slovaka Pedagogia Eldonejo (1955-1987).

Šaturová estis grava aŭtoro de lernolibroj kaj vortaroj por slovakoj. De ŝi aperis la lernolibro Rozprávate po esperantsky: Ĉu vi parolas Esperante? (1965), la poŝlernilo Esperanto do vrecka (1970), Esperanto-kurso por progresintoj (kun Pavel Rosa kaj Ján Jánošov, 1972), la kurslibro “por ĉiuj” Esperanto pre každého (kun František Šatura, 2004) kaj Slovaka-Esperanta-slovaka turisma vortaro (1989, 2a eld. 1991; ŝi redaktis ankaŭ anglan version).

Ŝi ankaŭ esperantigis slovakajn literaturaĵojn, kontribuante interalie al Slovaka antologio (1977, 2a eld. 1980). Ŝi multe prelegis kaj artikolis pri leksikografiaj kaj didaktikaj problemoj, instruis, verkis poemojn, recenzis kaj gvidis kursojn ĉe la katedro de fremdaj lingvoj en la Universitato de Komenio en Bratislavo. Ŝi estis ankaŭ membro de AIS San Marino. Ekde 1990 ŝi estis landa reprezentanto de IKUE. En UEA ŝi membriĝis en 1947 kaj estis ĝia fakdelegito pri lingvistiko, literaturo kaj katolikismo ekde 1960 ĝis sia forpaso.

Slovakia Esperanto-Asocio distingis Magda Šaturová per arĝenta medalo en 1987. En la 89a UK en Pekino en 2004 ŝi estis elektita kiel Honora Membro de UEA. Pro sia sanstato ŝi ne povis partopreni en la ĉi-jara UK en sia hejmlando, sed en sia varmkora salutmesaĝo al la kongresanoj ŝi skribis, ke ŝi anime estas kun ili.

Fonto: Gazetata Komuniko de UEA, 2016, №633.

Forpasis Reinhard Selten (1930–2016)
La 23an de aŭgusto Esperantujo perdis sian plej eminentan scienciston per la forpaso de prof. d-ro Reinhard Selten, naskiĝinta la 5an de oktobro 1930.

En 1961 li doktoriĝis pri matematiko en la Goethe-Universitato de Frankfurto-ĉe-Majno, kie en 1968 li akiris docentan diplomon. En la studjaro 1967-1968 li estis gastprofesoro en la Universitato de Kalifornio en Berkeley. Li estis profesoro en la Libera Universitato de Berlino 1969-1972, en la Universitato de Bielefeld 1972-1984 kaj ekde 1984 en la Universitato de Bonn. De 2006 ĝis 2014 li gvidis esplorprojekton pri eksperimenta ekonomiko de la Nordrejna-Vestfalia Akademio de Sciencoj kaj Artoj. Dek unu universitatoj asignis al li honoran doktorecon.

En oktobro 1994 Selten fariĝis, kun du usonaj ekonomikistoj, laŭreato de la Nobel-premio pri ekonomiko pro sia elstara kontribuo al la ludoteorio. Krom pri ludoteorio, Selten faris pioniran esploradon pri eksperimenta ekonomiko kaj pri limigita racieco. En lia ampleksa scienca bibliografio, ĉefe en la germana kaj angla, troviĝas ankaŭ la verko Ĉu mi lernu Esperanton? Enkonduko en la teorion de lingvaj ludoj (1982; 2a eld. 1995), kunaŭtorita kun Jonathan Pool.

Pri sia esperantistiĝo Selten mem rakontis jene: “Mi komencis lerni Esperanton kiel 17-jarulo aŭtodidakte. Fakte, mi vidis kaj legetis Esperanto-libron jam pli frue en Breslau, kie mi vivis ĝis februaro 1945. Mia patro estis esperantisto, sufiĉe aktiva en la blindula Esperanto-movado. Tamen, la lingvon mi eklernis ne sub lia rekta instigo, nur sufiĉe longe post lia morto.” En Frankfurto (ĉ. 1960) Selten ekzameniĝis kiel Esperanto-instruisto kaj estis vicprezidanto de la loka klubo. Li konatiĝis kun sia edzino pere de Esperanto kaj instruis la lingvon ankaŭ al sia pli juna frato. Li estis, same kiel la edzino, dumviva membro de UEA ekde 1969 kaj membris ankaŭ en Germana Esperanto-Asocio kaj Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino (AIS). En la 84-a UK en Berlino (1999) li estis rektoro de la Internacia Kongresa Universitato.

Sub la redaktora nomo de Selten aperis la diverslingve eldonita studkolekto La kostoj de la eŭropa lingva (ne)komunikado en 1997. Kun Helmar Frank li publikigis la libron Für Zweisprachigkeit in Europa; Por dulingveco en Eŭropo. En la Eŭropa Parlamento Selten pledis por Esperanto kiel invitita parolanto la 9an de majo 2007 okaze de la 50-jariĝo de la Roma Traktato. En la eŭropaj elektoj en 2009 li estis la ĉefkandidato de la germana sekcio de la partio Eŭropo-Demokratio-Esperanto.

En la 80a UK en Tampereo en 1995 Reinhard Selten estis elektita kiel membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.

Fonto: Gazetata Komuniko de UEA, 2016, №634.

Forpasis Detlev Blanke (1941-2016)
D-ro Detlev Blanke, unu el la plej renomaj nuntempaj interlingvistoj, forpasis la 20an de aŭgusto en Berlino. Li naskiĝis la 30an de majo 1941. Blanke lernis Esperanton memstare en 1957. Li doktoriĝis en 1976 per disertacio pri kompara vortfarado de Esperanto kaj la germana (Plansprache und Nationalsprache), kaj akiris docentan diplomon en 1985 per disertacio pri planlingvoj (Internationale Plansprachen). En 1988 li fariĝis docento pri interlingvistiko en la Berlina Humboldt-Universitato, kie li daŭre prelegis ĝis 2007.

Blanke estis sekretario de Centra Laborrondo Esperanto en la Kulturligo de Germana Demokratia Respubliko 1968-1980 kaj ekde 1981 de Esperanto-Asocio en Kulturligo de GDR, kiu en 1991 unuiĝis kun Germana Esperanto-Asocio. Kiel sekretario li ankaŭ redaktis la revuon der esperantist. De 1974 li estis estrarano de Centro de Esploro kaj Dokumentado (CED), kies bultenon Informilo por Interlingvistoj li redaktis ekde 1992. De 1992 ĝis 2013 li kompilis (kun H. Tonkin) bibliografion pri Esperanto kaj interlingvistiko por la usona Modern Language Association.

Unu el la iniciatoj de Blanke estas la Esperantologiaj Konferencoj, okazantaj en ĉiu UK ekde 1978. Li organizis ĉ. 20 el ili kaj redaktis la aktojn de pluraj. En 1991 Blanke kunfondis Gesellschaft für Interlinguistik (Societo por Internacia Lingvo; GIL). Li estis ĝia prezidanto ĝis 2011 kaj redaktis ĝian bultenon kaj la aktojn de multaj GIL-konferencoj.

Blanke prelegis en multaj Esperanto-renkontiĝoj, lingvistikaj konferencoj k. a. aranĝoj en multaj landoj. Li estis ege fekunda aŭtoro kaj redaktoro: la bibliografio de liaj publikaĵoj ampleksas pli ol 1200 unuojn. Kun sia edzino Wera li laboris i.a. pri terminologio kaj iniciatis la fondon de Terminologia Esperanto-Centro de UEA en 1987. Pro meritoj en la terminologia kampo ambaŭ estis premiitaj de Infoterm per la Eugen-Wüster-Medalo en 2006. Pro sia interlingvistika agado Blanke ricevis ankaŭ la estonan premion Academicus Paul Ariste.

Detlev Blanke estis komitatano de UEA 1978-1998 kaj membro de diversaj komisionoj kaj laborgrupoj, i.a. kiel juĝanto pri eseoj por la Belartaj Konkursoj de UEA ekde 1980. Li estis ankaŭ membro de LKK de la 84a UK en Berlino en 1999. En 2011 li estis elektita Honora Membro de UEA.

Fonto: Gazetata Komuniko de UEA, 2016, №632.

Paul Gubbins forpasis
Sabate, la 6an de aŭgusto 2016 forpasis

Paul Gubbins (1949–2016)

Paul Gubbins naskiĝis en 1949 en Southport, studis lingvojn ĉe la Manĉestra universitato kaj ĉe Queen’s University (Kanado), kie li doktoriĝis pri germana literaturo en 1978. Li laboris kiel ĵurnalisto kaj universitata lingvo-instruisto; laste instruis ĵurnalismon ĉe la universitato Staffordshire. Aŭtoro de kelkaj anglalingvaj libroj.

Esperantisto ekde 1984, Gubbins baldaŭ diskoniĝis kiel instruisto, verkisto kaj ĵurnalisto. Instruis Esperanton, ĵurnalismon kaj gvidis teatrajn staĝojn en la somerlernejo en Barlastono, en NASK k en pluraj landaj kaj internaciaj kongresoj kaj renkontiĝoj.

Verkis la lernolibron Kunvojaĝu (1993, 2006) kaj ekzercaron Subtekste (1998), sed lia plej granda merito estas la kurso Esperanto – Pasporto al la tuta mondo, aperinta vidbende kaj diske kiel serio de 15 duonhoraj prezentaĵoj.

Aŭtoro de pluraj teatraĵoj, aperintaj en kvin liaj libroj: Konto de l’ vivo (1998), Heksakloro unu komo tri (2005), La Verda Ranaro prezentas (2006), Zam- Zam- Zamenhof (Triakta per-versio de eventoj jam ofte rakontitaj, 2006), Nun ni komprenas (2007). Kelkaj liaj teatraĵoj estis surscenigitaj, kaj La Duonokulvitro estis eldonita kiel filmo en 2005.

En 2012 aperis Star in a Night Sky – 400-paĝa antologio de Esperanto-literaturo en anglaj tradukoj, kiun li kompilis kaj kuntradukis. Li estas unu el la tradukintoj de La aventuroj de Ŝerloko Holmso de Arthur Conan Doyle (2013).

Jam en 1986 Gubbins komencis kunlabori kun Monato, en 1993 ekgvidis la gravan rubrikon “Politiko”, kaj en 2011 iĝis ĉefredaktoro de Monato, kiun li redaktis ĝis sia morto, same kiel la revuon La Brita Esperantisto (ekde 2001).

Prezidanto de Esperanto-Asocio de Britio (2013-16), membro de la Akademio de Esperanto (ekde 2007). Plurfoja premiito en la Belartaj Konkursoj de UEA (precipe teatraĵoj) kaj en la literatura konkurso Liro (precipe originalaj prozaĵoj).

Laŭ informo de FEL, “li pace forlasis nin en sia dormo”.

Ni funebras kaj kondolencas okaze de la morto de nia amiko kaj (tro malofta) kunlaboranto.

Halina Gorecka

Aleksander Korĵenkov

Ĝi estas nekrologo el la postkongresa aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto (2016).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №8-9.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/08/andriukaitis

Michel Duc Goninaz forpasis
La 26an de marto 2016 forpasis

Michel Duc Goninaz (1933-2016)

Michel Joseph Louis Duc Goninaz naskiĝis la 6an de septembro 1933 en Parizo. Studis en École Normale Supérieure de Saint-Cloud, en Sorbono (1954-59), en la Ŝtata Moskva Universitato (1956-57); akiris licencion pri franca filologio kaj beletristiko kaj agregacion pri la rusa lingvo. Instruis dum kelkaj jaroj en parizregionaj duagradaj lernejoj; ricevis instruoficon de asistanto, poste de docento, en la Provenca Universitato (en Aikso Provenca). Instruis tie la rusan lingvon (1967-96) kaj Esperanton (1970-96), kiu ricevis oficialan statuson en la studfakoj kaj diplomoj. Emeritiĝis en 1996.

Michel Duc Goninaz lernis Esperanton en 1946 per nedeviga kurso en gimnazio. Partoprenis la 5an IJK (Versajlo, 1949) kaj la 35an UK (Parizo, 1950); aktivis en la kabaredo La Tri Koboldoj (1949-56). Gvidis plurfoje kursojn pri Esperanto kaj lingvoscienco en universitatoj de Budapeŝto, Sanfrancisko, Poznano.

Kun Klaŭdo Roux li gvidis la reviziadon por la novaj eldonoj de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (2002, 2005). Duc Goninaz aŭtoris lernilojn de la rusa lingvo kaj Esperanto, artikolojn kaj recenzojn, tradukis plurajn francajn kanzonojn, kiujn kantis Jandwiga Dzięgielewska, Ĵak Le Puil, Jacques Yvart. Inter liaj prozaj tradukoj estas La fremdulo de Camus (1993), Sonĝonovelo de Schnitzler (1997) kaj Kun diablo en la korpo de Radiguet (2006). Lia reverko de La ŝtona gasto de Puŝkin estis suscenigita de la trupo TESPA. Premiito en Belartaj Konkursoj de UEA (2a premio en 1963, laŭda mencio en 1965); laŭreato de Liro-2002 (traduka poezio el la rusa). Kolumnisto de La KancerKliniko (“El la taglibro de nekuracebla optimisto”). Kompilis kaj redaktis la gravan kolekton Studoj pri la internacia lingvo (1987). Membro de la Akademio de Esperanto (ekde 1976) kaj direktoro de la akademia sekcio Gramatiko (1983-92). En 2002 Michel Duc Goninaz ricevis la honoran titolon “La Esperantisto de la Jaro”.

Ni funebras pro la morto de nia amiko kaj kunlaboranto kaj kondolencas al lia vidvino Arlette kaj al iliaj infanoj.

Halina Gorecka

Aleksander Korĵenkov

En la nun redaktata aprila-maja kajero de La Ondo de Esperanto aperos ladua,  fina parto de la lasta esperantologia studo de Michel Duc Goninaz, kiun li antaŭnelonge sendis al ni.

Viktor Sapoĵnikov forpasis
La 4an de februaro 2016 post longa malsano en Jalutorovsk (Siberio) forpasis

Viktor Sergejeviĉ Sapoĵnikov (1952-2016)

Li praktikis multajn profesiojn (lignohakisto, paŝtisto, filmoprojekciisto, noktogardisto, eldonisto; laste kaj plej longe – kunlaboranto de reklamgazeto en Tjumeno), kaj dediĉis sian liberan tempon al legado, ŝako, filozofio, motorciklado, babilado kun geamikoj kaj al Esperanto. Konatiĝinte kun Esperanto en 1980, li baldaŭ diskoniĝis kiel eminenta rakontisto kaj gastama mastro de la memkonstruita domo en kiu (ofte en ĝia kelo) okazis multaj agrablaj kaj humurplenaj esperantistaj kunvenoj en la jaroj 1980-90aj, kaj en kiu povis trovi azilon provizore senhejmaj samideanoj.

Ekde 1984 liaj humuraj kaj satiraj verkoj kaj recenzoj regule aperis en la legenda samizdata almanako Sezonoj, kiun li kunfondis kaj kies redakciano li estis de la komenco ĝis la fino, kaj en la 1990aj jaroj ankaŭ en La Ondo de Esperanto. En 1990 li mem eldonis sian verketaron Proverboj kaj sentencoj, kaj en 1992 aperis lia satira novelaro Ljusjka Benc. Sapoĵnikov tradukis la romanon Resurekto de Lev Tolstoj, kiun Sezonoj eldonis en 2000, kaj kontribuis al la antologieto Samideanoj (Kaliningrado, 2006).

Post sia handikapiĝo (2012) VikS revenis al la kunlaborado en La Ondo de Esperanto en sia propra rubriko “Babiladoj de maljuna provincano”, en kiu li leĝerforme (kvazaŭ)recenzis Esperanto-librojn. Lia lasta “babilado” atingis nin ĉe la jarŝanĝo, kaj kvar tagojn antaŭ lia morto ni priparolis ĉi tiun tekston, decidinte daŭrigi la interparolon post la pretigo de la marta Ondo. La interparolo restis nefinita…

Ni kondolencas al liaj gefiloj kaj genepoj.

Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov

Naŭ verkoj de Sapoĵnikov estas en nia arkiva retejo

Lia laste aperinta “babilado”

Roland Lindblom forpasis
La 17an de januaro 2016, du tagojn antaŭ sia 85-jariĝo forpasis unu el la plej elstaraj aktivuloj de la sveda Esperanto-movado

Roland Lindblom (1931-2016)

Roland Lindblom lernis Esperanton 16-jara kaj jam post ses monatoj li gvidis kurson de la nove lernita lingvo. Li fondis aŭ instigis fondon de pluraj Esperanto-kluboj, unuafoje en 1949. En 1950 li fariĝis prezidanto de la distrikto de Sveda Esperanto-Federacio en Okcidenta Svedio. En 1958 li kunfondis Svedan Esperantistan Junularan Unuiĝon kaj fariĝis ĝia vicprezidanto. Lia partopreno en la gvidado de la landa asocio komenciĝis en 1972, kiam li estis petita helpi la estraron de SEF kiel protokolanto. En 1974 li fariĝis vicestrarano de SEF, en 1976 estrarano kaj en 1978 prezidanto, kiun taskon li plenumis ĝis 1985.

Lindblom membriĝis en UEA en 1953, fariĝis vicdelegito en 1957 kaj delegito en 1970. Komitatano de UEA li estis 1978-86, 1992-2001 kaj 2007-10, estrarano pri kongresoj 1983-86 kaj kunordiganto de la Elekta Komisiono 1999-2002. Li estis prezidanto de LKK de du UKoj: la 65a en Stokholmo (1980) kaj la 88a en Gotenburgo (2003). La Alta Protektanto de la 65a UK estis la parlamentestro Ingemund Bengtsson, kiun li persone konis kaj kies apogon al Esperanto li povis ofte utiligi. En 1985 li persvadis Bengtsson ĉeesti la inaŭguron de la SEF-kongreso en Helsingborg. En la Jubilea Jaro 1987 Bengtsson disponigis la parlamentejon por la sveda kongreso, sed pro lia malsaniĝo ĉeestis parlamentano Daniel Tarschys, posta ĝenerala sekretario de la Konsilio de Eŭropo.

Lindblom reprezentis UEA en du Unesko-konferencoj en Stokholmo: en 1978 pri informado kaj en 1998 pri kulturo. En 1998 li reprezentis UEA ĉe la konferenco de ISO en Stokholmo. En la 98-a UK en Rejkjaviko en 2013 li estis elektita Honora Membro de UEA.

Fonto: Gazetata Komuniko de UEA, 2016, №602.

Ignat Bociort forpasis
La 2an de decembro 2015 en Berlino forpasis la eminenta rumana esperantisto

prof. d-ro Ignat Bociort (1924-2015)

Li studis filozofion kaj filologion en la Universitato de Bukareŝto kaj doktoriĝis pri filozofio en la Humboldt-Universitato en Berlino. De 1950 ĝis sia pensiiĝo en 1987 li instruis en la universitatoj de Bukareŝto kaj Timişoara kiel asistanto, lektoro, docento kaj profesoro.

Bociort lernis Esperanton en la 1960aj jaroj en Berlino, kiam li estis gastdocento en la Humboldt-Universitato, kaj post sia reveno al Rumanio fariĝis ĝia ĉefa disvastiganto tie spite al la malvarma sinteno de la aŭtoritatoj kaj al la malpermeso de la lingvo en 1985, kiu daŭris ĝis la falo de la diktaturo fine de 1989. Li amase prelegis pri Esperanto: al studentoj en 8 universitatoj, al la senatoj de 5 universitatoj, en 3 kulturdomoj ktp.

En 1978 Bociort sukcesis starigi la unuan oficialan ĝermon de la movado, la Kolektivon Esperanto kaj Interlingvistiko kadre de la Akademio de Sociaj kaj Politikaj Sciencoj. Samjare li atingis ankaŭ enkondukon de Esperanto kiel nedeviga sed egalrajta kurso en la filologiaj fakultatoj de la lando. Tio ebligis poste starigi Esperanto-sekcion en la tutlanda asocio de filologoj kaj aperigi vortarojn kaj lernilojn ĉe universitataj eldonejoj, i. a. la lernolibron Curs elementar de Esperanto (1983), kiun Bociort aŭtoris kun Mioara Dobre. Dank’ al liaj klopodoj aperis en Esperanto du numeroj de la revuo Ferioj en Rumanio (1978, 1983). En 1990 Bociort iĝis la unua prezidanto de la refondita Esperanto-Asocio de Rumanio, kiu poste elektis lin sia honora  prezidanto. Ekde 1992 li estis orda profesoro de la Akademio Internacia de la Sciencoj San-Marino.

Krom pri estetiko kaj literaturo, Bociort verkis rumane ankaŭ pri interlingvistiko kaj Esperanto: Lucrări practice de Esperanto – interlingvistică (1979, repr. 1980), Esperanto pentru începători (1992) kaj Către tinerii mei cititori: Esperanto în actualitate (2000). Li estis kunaŭtoro de la unua granda Esperanto-vortaro por rumanoj, Dicţionar esperanto-român,  kun 10 000 kapvortoj (1995). En Esperanto li kontribuis al multaj periodaĵoj kaj kolektivaj verkoj per orginalaĵoj kaj tradukaĵoj. Kiel apartaj eldonaĵoj aperis i.a. Kritiko de la tezoj neantaj la progreson de la literaturo kaj arto (1983), La spirito de Esperanto kaj la ‘samideanaj’ malamikaĵoj (1999; rumana eld. 2004) kaj Bedaŭrinda verko (rebato al T. Carlevaro; 2007). En 2007 aperis impona kolekto de liaj eseoj, raportoj, recenzoj kaj beletraĵoj, Esperanto: movado, strategio, estetiko, rakontoj.

En 1998 Bociort estis elektita Honora Membro de UEA. Ĝis antaŭ nelonge li restis mense vigla kaj partoprenis en la esperantista agado en Berlino. Ankoraŭ en aŭgusto ĉi-jare aperis ampleksa intervjuo kun li en Cultura, unu el la plej gravaj rumanaj kulturaj revuoj, titolita Despre noua ordine lingvistică globală (Pri la nova tuttera lingva ordo).

Ni funebras kaj kondolencas.

Ĉi-jare en La Ondo de Esperanto aperis intervjuo kun profesoro Bociort.

Fonto: Gazetata Komuniko de UEA, 2015, №598.