Arkivo por la etikedo 'nekrologo'

Endre Dudich forpasis

la 3an de novembro 2016 en Budapeŝto forpasis la konata hungara esperantisto d-ro Endre Dudich (1934-2016)

Reinhard Haupenthal forpasis

La 29an de septembro 2016 post longa suferiga malsano forpasis Reinhard Haupenthal (1945-2016)

Forpasis Magda Šaturová

La meritplena slovaka esperantistino Magda Šaturová-Seppová forpasis la 10an de septembro en Bratislavo.

Forpasis Reinhard Selten (1930–2016)

La 23an de aŭgusto Esperantujo perdis sian plej eminentan scienciston per la forpaso de prof. d-ro Reinhard Selten, naskiĝinta la 5an de oktobro 1930.

Forpasis Detlev Blanke (1941-2016)

D-ro Detlev Blanke, unu el la plej renomaj nuntempaj interlingvistoj, forpasis la 20an de aŭgusto en Berlino. Li naskiĝis la 30an de majo 1941. Blanke lernis Esperanton memstare en 1957. Li doktoriĝis en 1976 per disertacio pri kompara vortfarado de Esperanto kaj la germana (Plansprache und Nationalsprache), kaj akiris docentan diplomon en 1985 per disertacio [...]

Paul Gubbins forpasis

Sabate, la 6an de aŭgusto 2016 forpasis Paul Gubbins (1949–2016)

Michel Duc Goninaz forpasis

La 26an de marto 2016 forpasis Michel Duc Goninaz (1933-2016)

Viktor Sapoĵnikov forpasis

La 4an de februaro 2016 post longa malsano en Jalutorovsk (Siberio) forpasis Viktor Sergejeviĉ Sapoĵnikov (1952-2016)

Roland Lindblom forpasis

La 17an de januaro 2016, du tagojn antaŭ sia 85-jariĝo forpasis unu el la plej elstaraj aktivuloj de la sveda Esperanto-movado Roland Lindblom (1931-2016)

Ignat Bociort forpasis

La 2an de decembro 2015 en Berlino forpasis la eminenta rumana esperantisto prof. d-ro Ignat Bociort (1924-2015)

Irina Mironova forpasis

La 15an de novembro 2015 en Moskvo subite forpasis Irina Leonidovna Mironova (1949-2015)

Lucija Borčić forpasis

La 14an de novembro forpasis en Zagrebo Lucija Borčić (1921-2015)

Ewa Bondar forpasis

La 27an de oktobro 2015 en sia 94a vivojaro forpasis en Ełk (Pollando) Ewa Bondar (1922-2015)

Darío Rodríguez forpasis

La 14an de oktobro 2015 en sia 85a vivojaro forpasis en Madrido Darío Rodríguez López de Silva (1931-2015)

Jelena Ŝevĉenko forpasis

La 5an de septembro 2015 post longa malsano en Moskvo forpasis Jelena Georgijevna Ŝevĉenko (1962-2015) Ŝi naskiĝis la 7an de novembro 1962 kiel Jelena Gorbatenko en Angarsk (Siberio), lernis Esperanton fine de la 1970aj jaroj, kaj en 1980 ekloĝis en Moskvo kiel studento pri ĵurnalismo en la Moskva Ŝtata Universitato.



Bad Behavior has blocked 849 access attempts in the last 7 days.