Arkivo por la etikedo 'Nederlando'

Konkurso: Partoprenu IJK-n en 2020

Jam tradicie la fonduso Partoprenu IJK-n pretas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson. La IJK 2020 okazos de la 11a ĝis la 18a de julio 2020 en Someren, Nederlando.

Mila van der Horst-Kolińska forpasis

La 13an de decembro en maljunulejo de Hago mortis Mila van der Horst-Kolińska (1927-2019)

Klerige kaj klarige ĉe la 50a Malferma Tago de UEA

En la paska sabato, la 20an de aprilo 2019, okazis la 50a Malferma Tago en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Partoprenis 43 homoj, iom malpli ol en antaŭaj okazoj, sed la programo estis same bunta kaj riĉa kiel kutime. Ĉeestis ses el la ok estraranoj de UEA, kies printempa kunsido komenciĝis jam vendredon […]

50a Jubilea Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA

La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas la mondan Esperanto-komunumon por la 50a fojo al la (Jubilea) Malferma Tago, kiu okazos sabate, la 20an de aprilo 2019, de la 10a ĝis la 17a horo en Roterdamo ĉe Nieuwe Binnenweg 176.

Maia, Gobbo kaj de Kock en la novembra Malferma Tago

La stabo de la Centra Oficejo kaj la estraro de UEA invitas vizitantojn al la dua Malferma Tago de 2018, kiu okazos jam la 49an fojon, sabaton, la 17an de novembro, en la sidejo de UEA ĉe Nieuwe Binnenweg 176 en Roterdamo.

Kavaliro Rob Moerbeek!

La 28an de aprilo kadre de la Malferma Tago en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo okazis ceremonio, en kiu Robert “Rob” Moerbeek estis nomita kavaliro de la Ordeno de Orange-Nassau. Li ricevis ĉi tiun honoron de la Nederlanda Reĝa familio pro sia multajara laboro per kaj por Esperanto kaj por la blindula movado.

La Estraro de UEA kunsidis en Roterdamo

Se estas aprilo, devas okazi la ĉiujara fizika kunsido de la Estraro de UEA. Tio daŭris tra preskaŭ tridek horoj kaj tri tagoj. La konsisto estis preskaŭ plena – mankis nur nia azia estrarano, Lee Jungkee, momente en Japanio, kiu partoprenis du horojn per Skajpo. Kompense, en Roterdamo volontule restadis komitatano Huang Yinbao (Trezoro), kandidato […]

ESF liveras universitatan subtenon

Signifa donaco de ESF (Esperantic Studies Foundation) helpis certigi la estontecon de studoj pri Esperanto kaj interlingvistiko ĉe unu el ĉefaj nederlandaj universitatoj. La tuta sumo de 27.000 USD (21.700 eŭroj), donacita al la Universitato de Amsterdamo de UEA, estos uzata por certigi la estontecon de la katedro pri Esperanto kaj Interlingvistiko ĉe la Universitato […]

La 47a Malferma Tago en Roterdamo

La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas por la 47a fojo al la Malferma Tago, kiu okazos sabaton la 25an de novembro 2017. Tuj poste, dimanĉon la 26an de novembro, okazos seminario pri informado.

Ni revenis hejmen

Hodiaŭ, la 18an de junio ni revenis al Kaliningrado el Roterdamo, kie ni pasigis unu semajnon en la Centra Oficejo de UEA (CO), laborante pri la enciklopedia projekto Nia Diligenta Kolegaro. Ni kore dankas al la Ĝenerala Direktoro de UEA Veronika Poór, al la CO-oficistoj Tobiasz Kaźmierski, Rob Moerbeek, Ionel Oneţ, Stanka Starčević, kaj ankaŭ […]

Forpasis Edwin Burg

La 30an de novembro 2016 forpasis en Hago honora membro de UEA Edwin Burg (1925-2016)

Nia Trezoro: Internacia Esperanto-Domo en Arnhem

“Al Arnhemo iru ĉiuj, tie staras nia Dom’!” (el kanto) Veninte al Hago la 2an de novembro 1929, Andreo Cseh komencis varbprelegi en Nederlandaj urboj kaj baldaŭ ekinstruis. Julia Isbrücker decidis fondi instituton por organizado de Cseh-kursoj kaj edukado de Cseh-instruistoj. La Nederlanda registaro la 24an de majo 1930 registris la Internacian Cseh-Instituton (ICI) kiel […]