Arkivo por la etikedo 'Muziko'
26 Novembro 2012 de AlKo
Manŭel. Ĉu plu ekzistas amo?: KD. – Udine: Rovere Emanuele, 2012. Jen la dua albumo de Emanuele Rovere, kies antaŭa debuta disko Duonvoĉe… tutkore impresis min tre freŝe kaj kolektis faskon da favoraj recenzoj. Same kiel la antaŭa albumo, tiu ĉi prezentas aron da diverslingvaj popularaj kantoj adaptitaj al Esperanto. Aldone, en tiu ĉi albumo [...]
3 Oktobro 2012 de AlKo
Eterne Rima. Taglibro de brutulo: KD. – Donneville: Vinilkosmo, 2012. La dua albumo de la hiphop-artisto Eterne Rima estas konceptalbumo. Krude la unua duono de ĝi konsistas el rakontoj pri la krima subgrundo, precipe pri organizita krimo kaj narkotaĵvendado.
1 Oktobro 2012 de AlKo
Tone. Repe, Ritme, Sone…: Demo-disko. – São Paŭlo: [Tone], 2009. Mi plene kulpas pri pli ol dujara prokrasto de la recenzo (la redakcio eĉ tente ekmotivis min per honorario, honeste dirante, ne tre rapidiginta la aferon), ĉar mi nek aŭskultas, nek ŝatas la repon, des pli la Esperantan. Ne opiniu min rasisto, sed blankula fanfarona [...]
18 Julio 2012 de AlKo
Eterne Rima. Samideano: KD. – Donneville: Vinilkosmo, 2010. Preninte la diskon Samideano de Eterne Rima kun 18 mezlongaj kanzonoj, kun prologo kaj epilogo, mi alvizaĝis defian taskon priopinii tion, kio por mi plejparte ne ekzistis dum mia vivo – la hiphop-kulturon kaj ties “muzikon”, ankaŭ nomatan “repo”. Min apenaŭ interesis tio, kio ne estas vera [...]
1 Majo 2012 de AlKo
Afrika Kompilo: KD. – Donneville: Vinilkosmo, 2010. Afrika Kompilo naskiĝis longe kaj pene. Post la lanĉo de la projekto en 2007 kaj la alvoko al Afrikaj muzikistoj venis pluraj reagoj sed “malmultaj povis alporti efektive eldoneblajn kontribuojn”. Tamen en 2009 la laboro reviviĝis kaj rezulte aperis en 2010 ĉi kompilaĵo en tri partoj – du [...]
30 Aprilo 2012 de AlKo
Rêverie. Revado: 2 KD. – San Donato Milanese: DownBridge, 2011. La Italia muzika grupo Rêverie estis fondita en 1996 kaj ekkoncertis en 1999. La muzikistoj penas realigi modernan muzikon, ĉerpante inspiron el la tradiciaj muzikaj fontoj. Sian dominantan stilon la muzikistoj difinas kiel “etno-progresivan”. La grupo kuraĝe eksperimentas ne nur muzike, sed ankaŭ lingve – [...]
29 Februaro 2012 de AlKo
Amindaj: Amindaj: KD. – Donneville: Vinilkosmo, 2011. La muzika ensemblo Amindaj estis kreita somere 2009 kaj unuafoje laŭte prezentis sin dum la Kubaj UK kaj IJK somere 2010. La kantistoj kaj muzikistoj devenas el Kubo, do ne mirindas, ke ilia preferata kaj dominanta stilo estas la tradicia Kuba muziko. La plimulto de la kantoj en [...]
4 Februaro 2012 de AlKo
Yvart, Jacques. Brassens plu. – Donneville: Vinilkosmo, 2011. En sia artikolo Duobla jubileo de Georges Brassens Jacques Yvart skribis, ke “Brassens certe estas la plej grava kanzonisto-poeto de la 20a jarcento” (LOdE, 2011, №10). Apenaŭ Brassens certe estas la pleja en la mondo (probable en Eŭropo jes) – ekzemple, Bob Dylan aŭ Leonard Cohen estas [...]
22 Decembro 2011 de AlKo
Kapriol’! Aventur’: KD. – Terband: TRbandstudio, 2009. La grupo Kapriol’! aperis en 2009, kaj de tiu tempo ĝi prezentis sin multfoje en Esperanto-aranĝoj (interalie, en KEF, FESTO kaj ARKONES). La kvaropo prezentas tradiciajn kaj tradici-similajn nederlandajn dancojn kaj kantojn (ankaŭ originalajn, t. e. memverkitajn). Por bone imagi la ĝeneralan sonon de la muziko rememoru la [...]
2 Decembro 2011 de AlKo
La dua hiphopa… Jen hiphopa kompilo centprocente en Esperanto. Simile al uzantoj de la internacia lingvo, la artistoj estas disaj tra la tuta planedo. Partoprenis produktistoj, repistoj, kantistoj, kaj muzikistoj el deko da landoj: Germanio (Jonny M.), Brazilo (Tone), Kanado (Diablo), Danio (Bugge Bang), Finnlando (Dolchamar), Francio (La Pafklik), Japanio (Eterne Rima), Slovakio (Marteno), Svedio [...]
22 Oktobro 2011 de AlKo
Hodiaŭ la mondo omaĝas al Georges Brassens, kiu naskiĝis ekzakte antaŭ 90 jaroj, la 22an de oktobro 1921. Kaj post unu semajno oni denove rememoros lin, okaze al la 30-jariĝo de lia morto, la 29an de oktobro 1981. La franca kanzonisto Jacques Yvart [Ĵak Ivar], kiu publikigis tridekon de diskoj, inter kiuj tri estas dediĉitaj [...]
25 Septembro 2011 de AlKo
Manŭel. Duonvoĉe… tutkore: KD. – Udine: Emanuele Rovere, 2011. La aŭtoro de tiu ĉi ĉarma albumo, italo Emanuele Rovere, laŭ lia propra priskribo, prezentita en la enkonduko, estas amatora muzikisto, kiu de sia junaĝo ŝategis muzikon kaj eĉ ludis en “bonkvalitaj amatoraj grupoj”. Tuj senteblas, ke la aŭtoro ne nur ŝatas muzikon, sed ankaŭ havas [...]
22 Februaro 2011 de AlKo
Esperanto Subgrunde renaskiĝas 11 jarojn post la apero de Esperanto Subgrunde restas nur kelkaj ekzempleroj de ĝi por kolektantoj. Reeldono estus tro komplika, ĉar temas pri kompilo, kaj pluraj bandoj ne plu ekzistas, do la du eldonejoj (Vinilkosmo kaj La Blua Papilio) kaj kelkaj muzikistoj el tiamaj bandoj interkonsentis disponigi libere virtualan version de la [...]