Arkivo por la etikedo 'Muziko'

Bita eldono de la albumo “Nenifar’” de Gijom’ Armide

La 5an de novembro 2019 ĉe Vinilkosmo aperis la bitalbumo Nenifar’ de Gijom’ Armide, kiu enhavas preskaŭ ĉiujn unuajn Esperantajn kantojn de Gijom’. Du aŭ tri el ili estas esperantigoj de kantoj, antaŭe verkitaj en la denaska lingvo de Gijom’, sed la plejparto estas originalaj Esperanto-verkoj. La tekstoj de Gijom’ temas pri sentoj, psiko, kaj […]

Jubilea programo de Radio Esperanto

La 27an de oktobro aperis nova sonprogramo de la Kaliningrada Esperanto-podkasto “Radio Esperanto”. Ni ja hontas pro tio, ke ĝi enmondiĝis preskaŭ ses monatojn post la antaŭa programo, sed samtempe ni kun kontekto konstatas, ke ĝi estas nia 50a laŭvica sonprogramo. Jen eta jubileo. En la jubilea programo: 1. Enkonduko 2. Okcidente de Ruslando: Senpagaj […]

La oka albumo de Kajto

En printempo 2019 Nanne kaj Ankie prezentis la okan albumon de Kajto kun la titolo La Universala Arbo. En la albumo estas 14 novaj kantoj kun tekstoj en Esperanto. Kiel kutime ĉe Kajto, la varieco de la kantoj estas granda: melankoliaj kantoj estas sekvataj de gajaj, humuraj kantoj; rapidaj kantoj estas alternataj de malrapidaj, etosplenaj […]

Plaĉa disko, sed sen la kaptivo

Vojaĝo. Planedo nia: K-disko. Donneville: Vinilkosmo, 2017. La bando Vojaĝo devenas el Tuluzo; ilia unua prezentado antaŭ la esperantista publiko okazis dum la jubilea 100a UK en Lilo en 2015. La nun prezentata disko estas la unua eldonaĵo de la bando kaj estas duobla: sur la unua disko la kantoj estas prezentitaj en Esperanto, kaj […]

La unuan fojon Unesko uzos Esperanton en festivalo

La 19an de septembro 2020 (post unu jaro) Unesko okazigos festivalon por la paco en Tolosa (Hispanio). La laborlingvoj de tiu ĉi festivalo estas la franca, la angla, la hispana kaj Esperanto. La festivalo konsistos grandparte el filmetoj de kiel eble plej da korusoj tra la mondo kantantaj por la paco en plej diversaj lingvoj, […]

Blua horizonto: La unua Esperanta albumo de Kjara

La 19an de aprilo aperis surdiske kaj elektronike la unua Esperanta albumo Blua horizonto de la itala kantistino Kjara. Kjara (Chiara Raggi) estas kantverkisto, gitaristo kaj komponisto. Ŝi studis en la instituto pri muzikaj superaj studoj “Giovanni Lettimi” (Rimini), en la konservatorio “Giuseppe Verdi” (Torino), kaj diplomiĝis kiel “aŭtoro de tekstoj” ĉe Eŭropa Centro de […]

La 49a programo de Radio Esperanto

Hodiaŭ, la 5an de majo aperis la 49a sonprogramo de la podkasto Radio Esperanto (Kaliningrado, Ruslando). En ĝi oni povas aŭdi la Kaliningradan felietonon de Halina Gorecka pri du festivaloj kiuj nun okazas en Kaliningrado kaj Zelenogradsko. Sekvas Esperanto-novaĵoj kaj prezentado de la freŝaj eldonoj de La Ondo de Esperanto. Poste Halina legas Esperantan tradukon […]

Fransoazo instruos kaj koncertos en Panevėžys

Françoise Noireau, konata en Esperantujo kiel Fransoazo, naskiĝis en 1963 en Parizo kaj studis en la fama liceo Henri IV kaj en la Instruista Lernejo. Ŝi laboris kiel instruistino ĝis 2011, kiam pro drastaj ŝanĝoj en la Francia eduksistemo ŝi “frupensiiĝis” kaj nun laboras kiel sendependa psikoterapiistino por infanoj kaj instruistino de popol-violono. Antaŭ 20 […]

Sepa kaj Asorti koncertos en BET-55

La partoprenantoj de la 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 6-14an de julio en Panevėžys, povos ĝui elstaran kulturan programon en Esperanto, kadre de kiu koncertos la konata esperantista muzika grupo Sepa kaj Asorti el la Litovia urbo Visaginas.

Vinilkosmo sojle de fermo

En 2018 ni konstatis gravan malkreskon de la intereso al la Esperanto-muziko kun gravaj konsekvencoj: ege malmultaj diskovendoj kaj ege malmultaj elŝut-vendoj. Iom kreskis la elsendflua aŭskultado, sed tre bedaurinde ĝi ne sufiĉe pagas por vivteni la eldonejon, kaj tio baras tutan eblan perspektivon…

Belega bosniumaĵo, eĉ se pli muzika, ol kanta

Espo Despo. Bosniumas: KD. – Donneville: Espo Despo; Vinilkosmo, 2016. Espo Despo estas internacia grupo, aperinta sur la restaĵoj de la fama bando Esperanto Desperado, kiu disiĝis en 2005. Komence la grupanoj ludis plejparte la kantojn, hereditajn de Esperanto Desperado, sed ili daŭre serĉis sian propran stilon, kio rezultis en aperigo de la unua albumo […]

Amira Chun kantos en BET-55

Kiel kutime en la Litoviaj BEToj, ankaŭ en la 55aj Baltiaj Esperanto Tagoj (BET-55), kiuj okazos la 6-14an de julio 2019 en Panevėžys, oni povos ĝui ĉiutagan artan programon de Litoviaj kaj alilandaj artistoj, inter kiuj estos Amira Chun.

BET-55: Kaŝi koncertos en Panevėžys

Kiel kutime en la Litoviaj BEToj, ankaŭ en la 55aj Baltiaj Esperanto Tagoj (BET-55), kiuj okazos la 6-14an de julio 2019 en la urbo Panevėžys, la partoprenantoj povos ĝui ĉiutagan artan programon de Litoviaj kaj alilandaj artistoj, inter kiuj estos ankaŭ Kaŝi.

Ekvinokso koncertos en BET-55

Ekvinokso koncertas en RET-17 Kiel kutime en la Litoviaj BEToj, ankaŭ en la 55aj Baltiaj Esperanto Tagoj (BET-55), kiuj okazos la 6-14an de julio 2019 en Panevėžys, la partoprenantoj povos ĝui ĉiutagan artan programon de Litoviaj kaj alilandaj artistoj, inter kiuj estos la Ruslanda muzika grupo Ekvinokso.

JoMo invitas al la okcitana karnavalo

jOmO okcitanas: K-disko. – Donneville: Vinilkosmo, 2016. Jean-Marc Leclercq (konata ankaŭ kiel JoMo) verŝajne ne bezonas eĉ mallongan prezenton por la esperantistoj. Multaj konas kaj ŝatas lin pro liaj brilaj prezentoj de plej diversstilaj kaj diverslingvaj kantoj, per kio li akiris la famon de siaspeca “pop-stelulo” de Esperantujo. Tamen lin interesas ne nur la populara […]

Forpasis Virgilijus Noreika, homo kiu sonigis Esperanton

La 3an de marto 2018 forpasis la plej fama litova operkantisto de la Sovetunia periodo tenorulo Virgilijus Noreika.

La Granda Aventuro: Nova albumo de i.d.c.

Titolo: “La Granda Aventuro” ref. VKLD001 Artisto: i.d.c. (inicialoj dc) Ĝenro: Alternativa popo – elektropopo – popo LD Vinila Disko 10 titoloj – 37:00 min i.d.c. (inicialoj dc/initials dc) estas muzikprojekto fondita de Éric Languillat en 2003 kaj bazita en Frankfurto-ĉe-Majno (Germanio). Kvin jarojn post Signoj de viv’, i.d.c. revenas kun La Granda Aventuro, sia […]

Planedo nia: Duobla albumo de Vojaĝo

Titolo: Planedo nia ref. VKKD132-067AB Artistoj: Vojaĝo Ĝenro: Mondĵazo– Bosaĵazo – Latinĵazo Duobla KD: 24 titoloj (Esperanto-franca) – 92:30 min + 12-paĝa libreto Vojaĝo estas la historio pri la amikeco inter ses muzikistoj de Tuluze, la Rozkolora Urbo en Okcitanio. Kunigitaj de komuna pasio por latina muziko kaj ĵazo, ĉi tiuj “vojaĝantoj de la Sudo” […]

Miroslav Smyčka forpasis

La 25an de aprilo 2017 forpasis en Prago Miroslav Smyčka (1926-2017)

Gaja printempa prezentado en Bjalistoko

Kara leganto, ĉu via organizo havas multe da ofertoj por infanoj kaj junularo? Ni ofte ripetadas, ke la estonteco de Esperanto dependas de niaj heredantoj, sed fakte ni ne sufiĉe zorgas pri ili. La 17an de aprilo, tagmeze, sur la bazara placo en Bjalistoko estis aŭdeblaj surdaj sonoj de tamburo. Post momento almetiĝis akordiono.