La Balta Ondo » Modra-Harmónia

La rekorda KAEST
Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) okazis la 13–16an de novembro en la malgranda slovakia urbo Modra-Harmónia. Ĝia ĉeftemo estis “Arkivoj kaj bibliotekoj – kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon”. Krome eblis partopreni ankaŭ AMO-seminarion (Aktivula Maturiĝo), kies ĉefa temo estis “Ciferecigo de la Esperanto-kulturo”.

Ĉi-jara KAEST estis rekorda, se temas pri nombro de partoprenantoj – aliĝis 77 personoj! Estas ĝojinda afero, ke multaj homoj emas okupiĝi pri scienco kaj tekniko en Esperanto.

Unu el la plej interesaj prelegoj estis de Marek Blahuš pri ciferecigo de la Zamenhofaj adresaroj. Tio estis resumo de kelkjara laboro de li kaj Václav Zouzalik. Imponis min tempo dediĉida de ili al tiu projekto kaj zorgemo pri detaloj. La preleganto kreis mapon kaj premiere montris ĝin en KAEST por prezenti aperojn de novaj esperantistoj en la komenca periodo en la tuta mondo laŭ jaroj. Tio estis malfacila tasko, ĉar ŝanĝiĝis limoj, kelkaj landoj jam ne ekzistas, aperis novaj landoj.

Por mi persone tre interesa estis la prelego de Ján Vajs pri slovakaj grotsistemoj. Mi mem vizitis diversajn grotojn en Pollando, do temo estis por mi tre proksima. Tre grava de la sana vidpunkto estis la prezentaĵo de Vit Guglielmo Mišurec pri kemio en manĝaĵo. Oni povis ekscii, ke ne ĉiam kemio estas malbona kaj malsaniga, ofte ĝi estas tute sendanĝera. Tamen necesas scii, kion ni manĝas kaj esti atentaj pri, ekzemple, koĉenilo (E120) kaj oranĝflavo (E110).

Mélanie Maradan prelegas pri optika signorekono (Foto: Andrzej Sochacki)

Gravan problemon tuŝis Konstantin Tiĥomirov en sia prelego pri transliterumo kaj latinigo de la rusa lingvo. Li prezentis ĝisnunajn metodojn uzatajn por tiu celo. Neniu el ili estas plene sukcesa, kaj hodiaŭ ne ekzistas nur unu metodo uzata de ĉiuj, en uzo estas kelkaj metodoj kaj tio kaŭzas tohuvabohuon. Fine li prezentis sian propran metodon, kiun li kreis unuigante la plej bonajn ecojn de antaŭaj metodoj.

Alia interesa prelego temis pri registrado kaj podkastoj. Eva Fitzelová kaj Johannes Mueller rakontis pri siaj spertoj. Evidentiĝis, ke ankaŭ registrado de propra podkasto ne estas tiel malfacila, kiel mi opiniis.

Krom kutimaj prelegoj okazis ankaŭ AMO-seminario. Male al la prelegoj en KAEST, ĝi okupiĝis ĉefe pri praktiko, do plimulto de metiejoj okazis en la komputilejo, kie partoprenantoj rekte ekzercis priparolatan temon.

KAEST estis ankaŭ bona ebleco por prezenti novajn eldonaĵojn. Peter Baláž prezentis la duan eldonon de la unua Esperanto-lernolibro pri tokipono. Petr Chrdle prezentis novajn librojn de sia eldonejo KAVA-PECH. Tre aplaŭdinda estis ankaŭ iniciato de hungaraj esperantistoj sub la gvido de Lászlo Szilvási, kiuj en KAEST lanĉis la arkivon de 40 ciferecigitaj jarkolektoj de Juna Amiko por 1974-2014. Ĝi haveblas rete:

La konferenco havis ankaŭ kelkajn malstreĉigajn momentojn. La unuan tagon okazis gustumado de tre bonkvalitaj regionaj vinoj. Poste eblis partopreni ankaŭ en la Tago de Malfermitaj Keloj en Modra, dum kiu lokaj vinproduktantoj regalis gastojn per la plej valoraj trezoroj de siaj keloj. Dum la lasta tago eblis veturi al la kastelo Červený Kameň por ekskurso. Samtempe okazis unua laborkunsido pri la 101a UK, kiu okazos post du jaroj en Nitra.

Kiel ĉiam, post KAEST aperos konferenclibro (prelegkolekto) kun paperaj versioj de prelegoj. La sekva konferenco okazos en novembro 2016, denove en Modra.

Anna Liszewska

E@I-volontulino

Ĉi tiu artikolo aperis en la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2015).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №1.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/12/slovakio-5/

KAEST: Science kaj teknike en Slovakio
Ekde 2010 la tradicia KAEST (Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko) estas organizata de la asocio E@I, kiu du jarojn poste denove okazigis ĝin en Modra-Harmónia, Slovakio. Por fakaj sekcioj/grupoj E@I ĉiufoje proponas “trafi du celojn per unu ŝtono”: fakkunsidi antaŭ aŭ post KAEST en la sama ejo kaj ĝui aldone la programon de la konferenco. Ĉi-jare la eblon utiligis estraranoj de ILEI, kies kunsido okazis en Modra-Harmónia antaŭ la malfermo de KAEST.

KAEST mem daŭris kvar tagojn: ekde la 15a ĝis la 18a de novembro oni povis aŭskulti fakajn prelegojn, aliĝi al diskutoj aŭ spertiĝi pri kontribuado al Vikipedio. Kiel la ĉeftemo estis elektita “Modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj”. Aldone, danke al kunlaboro kun Vikimedio Slovakio okazis vikipedia trejnado por komencantoj kaj spertuloj. La trejnadon finance subtenis la Fondaĵo Vikimedio, materiale Vikimedio Ĉeĥio, Vikimedio Pollando kaj Vikimedio Aŭstrio. La unua KAEST-vespero estis dediĉita al interkonatiĝo de partoprenantoj per pluraj interkonaj ludoj kaj al gustumado de bonkvalitaj lokaj vinoj. Sume dum la konferenco aŭskulteblis pli ol 30 prelegoj. Partopreno estis vere internacia, venis 45 personoj el 11 landoj.

Speciale por KAEST E@I pretigis sian novan DVD Vikipedio en Esperanto – eksterreta eldono 2012 – la aktuala stato de Vikipedio de oktobro 2012 en Esperanto, kun pli ol 170 mil artikoloj. La diskon ricevis ĉiu partopreninto, nun ĝi ankaŭ aĉeteblas ĉe E@I kontraŭ nur 3 eŭroj.

Kompare kun la antaŭa KAEST (2010) rimarkeblis certagrada “ŝovo” en la enhavo. Kvankam la suma nombro de la prelegoj restis komparebla, en 2010 pro la ĉeftemo “Modernaj teknologioj por Esperanto” la prelegoj estis pli teknike orientitaj. Kompreneble, kun la nova temo venis ankaŭ aliaj elementoj, kaj la orientiĝo iĝis pli pedagogia. Ĉiukaze estis ege interese aŭdi pri la plej novaj iniciatoj kunigantaj lingvolernadon kaj modernajn teknologiojn, ekzemple, pri retaj vortaroj aŭ pri la nova projekto Duolingo).  La temoj de la prelegoj estis tre diversaj – plej multaj rekte rilataj al Esperanto (projekto Muzaiko, instruado de Esperanto al triaaĝuloj, prezento de Herzberg aŭ projekto RITE ktp.), sed ankaŭ aliaj, ekzemple: fungoj, grotoj, slavaj lingvoj ktp.

Ne nur teorio, sed ankaŭ praktiko en KAEST: Speleologo kaj vojaĝanto Ján Vajs instruas la ligadon de nodoj (Fotis Peter Baláž)

Ne eblas nomi ĉiujn, jen almenaŭ eta gustumo de prezentitaj aŭtoroj kaj temoj: Zsófia  Kóródy “Lingvoinstruado ne (nur) per kreto”, Barta Demeyere “Pri projektoj ViVo kaj Kono”; Marek Blahuš “Ciferecigo de la Zamenhofaj adresaroj”; Miroslav Malovec “Problemoj de pedagogia terminaro”; Stano Marček “Esperanto per rekta metodo en 32 lingvoj”; Vinko Markovo “La eduka rolo de SAT”. Okazis ankaŭ du tre interesaj distancaj teleprelegoj, realigitaj de Katalin Kováts (RITE kaj liberaj studoj ĉe www.edukado.net) kaj José Antonio Vergara (Senco kaj estunteco de ISAE).

Persone min agrable surprizis TED-filmoj (el la angla: Technology, Entertainment, Design), 15-minutaj filmregistritaj prelegoj kun Esperantaj subtitoloj. Mi forte rekomendas spekti la elektitajn filmetojn en la reto. Kiel kutime, pri la plej bonaj ideoj oni malfacile ekscias, en ĉefaj amaskomunikiloj verŝajne ne estas spaco por ili…

La tekstoj de ĉiuj kontribuaĵoj aperos en preparata prelegkolekto. Senpage ĝin ricevos ĉiu partopreninto, kaj poste ĝi ankaŭ aĉeteblos en libroservoj. La sekva KAEST okazos post du jaroj – en 2014.

Detalajn informojn kaj kompletan liston de prelegoj eblas trovi ĉe http://kaest.ikso.net. La organizantoj kore dankas al ĉiuj, kiuj ajnmaniere subtenis la ĉi-jaran konferencon.

Katarína Nosková (E@I)

Ĉi tiu artikolo aperos en la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2013).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №1.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/12/219kaest/

KAEST: Modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj
KAEST estas mallongigo de “Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko”. Temas pri specifa konferenco, unu el unikaj ebloj ene de nia komunumo prelegi (aŭ spekti prelegojn) pri diversaj fakoj, rilataj al scienco kaj tekniko en Esperanto.

La sekvan konferencon la ekde la 15a ĝis la 18a de novembro 2012 gastigos la Slovakia urbeto Modra-Harmónia, nur 30 km de la ĉefurbo Bratislava kaj 90 km de Vieno.

La ĉeftemo de KAEST 2012 estas “Modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj”.

La programo de KAEST konsistas el kelkaj partoj:

prelegoj (en du paralelaj blokoj: ĉeftemaj kaj alitemaj);

trejnado (Vikipedio, komputila laboro, metiejoj);

fakaj diskutoj (pri certa temo);

vespera neformala programo (Vingustumado, filmo-prezento, diskutoj);

ekskursoj.

La 323-paĝa prelegkolekto de KAEST 2010, kun 33 prelegoj el 27 aŭtoroj en 323 paĝoj estas mendeblas kontraŭ 9 eŭroj ĉe petro@ikso.net

La retejo de KAEST: http://kaest.ikso.net/

Peter Baláž