24 Oktobro 2013 de AlKo
En la ĉeĥa urbo Kopřivnice Rudolf Zanáška (1907-1954) fondis esperantistan kaj skoltan movadojn. En 1950 li iniciatis inaŭguron de monumento omaĝe al Doktoro Esperanto en loka parko, sed poste la parko estis likvidita por liberigi la lokon al novaj domoj.
23 Oktobro 2013 de AlKo
La 27–29an de septembro ĉeĥaj esperantistoj festis la kvinan datrevenon de la Esperanto-muzeo en Svitavy kaj la 80an datrevenon de la loka Esperanto-klubo. Vendrede la studenta teatro DOMA prezentis la teatraĵon R.U.R., aŭ Terura sonĝo pri robotoj laŭ Karel Čapek, kiun ili ludis ankaŭ en Rejkjaviko, kaj la slovako Ján Vajs prelegis pri ekspedicio al [...]
16 Oktobro 2012 de AlKo
Inter la 27a kaj la 30a de septembro 2012 kunvenis en la ĉeĥa urbo Břeclav (suda Moravio) esperantistoj aŭstraj, ĉeĥaj kaj slovakaj, por komune konferenci; kiel gastoj venis ankaŭ partoprenantoj el Germanio, Hungario, Pollando kaj du eĉ el Brazilo, sume 98 personoj. Ĉar la 28a septembro estas en Ĉeĥio ŝtata festo (murdo de Sankta Venceslao), [...]