Arkivo por la etikedo 'Mireille Grosjean'
21 Novembro 2016 de AlKo
La Gazetara Komuniko, kiu anoncis la 45an Malferman Tagon kaj la postan Seminarion pri informado ricevis plurajn pozitivajn reeĥojn. La 45a Malferma Tago estos dediĉita por la Jaro de la Lernanto: post enkonduko de Stefan MacGill prelegos Mirejo Grosjean, Prezidanto de ILEI (la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj), kun titolo: ILEI inter kreskoj, puŝoj kaj [...]
4 Oktobro 2016 de AlKo
La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas por la 45a fojo al la Malferma Tago, kiu okazos sabaton, la 26an de novembro 2016, kaj tuj poste, dimanĉe, la 27-an de novembro, okazos seminario pri informado.
11 Januaro 2016 de AlKo
Inter la “Rondaj Tabloj” de La Ondo de Esperanto la plej ŝatata estas la jar-ŝanĝa. Ankaŭ ĉi-foje ni petis diverstendencajn aktivulojn (tri el ili, bedaŭrinde, ne reagis) respondi la tradician demandon: “Kiu(j) Esperanto-evento(j) en la 2015a jaro, laŭ via opinio, estas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?”
12 Aŭgusto 2015 de AlKo
Al la 48a konferenco de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj), okazinta la 17–25an de julio 2015 en Oostende (Belgio), aliĝis 170 personoj el 34 landoj, kaj partoprenis ĝin 138 personoj el 30 landoj. Pluraj partoprenantoj konstatis, ke tia grandeco estas tre pozitiva: sufiĉe da bunteco en la diversaj devenlandoj en ne tro granda homamaso. [...]
5 Junio 2015 de AlKo
De la 13a ĝis la 16a de majo okazis en Svislando la Tria Tutmonda Kolokvo pri la Instruado de Esperanto. En la franca lingvo la evento nomiĝis “Conférence”, (laŭ la Unua en 1922 kaj la dua en 1927) sed tio ne eblas en Esperanto, ĉar ILEI, la organizanto, okazigas ĉiun jaron Konferencon en julio. Do [...]
28 Januaro 2015 de AlKo
Antaŭ unu monato la svisa emerita instruistino Mireille Grosjean, prezidantino de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), estis proklamita la Esperantisto de la jaro 2014. Malgraŭ la granda okupateco ŝi bonvole konsentis respondi kelkajn demandojn dum ŝia restado en Kotonuo, Benino. Ŝi kutimas prezenti sin dirante: senrita emerito, senbrutara nomado, babilema poligloto. Kiel impresis [...]
15 Decembro 2014 de AlKo
La Ondo de Esperanto en 1998 iniciatis ĉiujaran proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj. Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Keppel Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La [...]
5 Novembro 2014 de AlKo
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kunlabore kun la familio La Torre anoncas konkurson pri esplorlaboro en unu el la kampoj, en kiuj laboris la karmemora prezidanto de ILEI, Profesoro Mauro La Torre (1946-2010). En 2011 la Komitato de ILEI elektis profesoron Mauro La Torre honora membro de ILEI.
22 Julio 2014 de AlKo
La urbestrino de Montevideo bonvenigis ILEI en la Urugvaja parlamentejo Impona italstila palaco, vasta salonego kun marmoraj kolonoj, altega plafono kun koloraj vitraj fenestroj – jen la ejo de la Ĝenerala Kunsido de Unesko en novembro-decembro 1954. La salonego okupas la tutan larĝon de la Leĝa Palaco, la parlamentejo de Urugvajo. La 21an de julio, [...]
9 Marto 2014 de AlKo
La unua Tutmonda Konferenco pri Instruado de Esperanto okazis en Ĝenevo, Svislando, en 1922, la dua en Prago, Ĉeĥoslovakio, en 1927. Tia evento devas esti lanĉita de ŝtato. La invito iras al ĉiuj ŝtatoj de la mondo. Ĉar en Svislando la kantonoj estas ŝtatoj, ne nepras turni sin al Berno. Apogante sin sur la du [...]
21 Novembro 2013 de AlKo
Juna Amiko, la revuo de ILEI por junaj lernantoj, havas novan redaktiston Stano Marček el Slovakio kaj iras per nova elano al bonkvalita kaj enhavoriĉa eldonado. Stano Marček eldonis kaj eldonas diversajn revuojn kaj verkis sukcesan lernolibron; do li kutimas plenumi tian taskon, kiel eldonadon de revuo por lernantoj. La dua numero de la jaro [...]
8 Decembro 2012 de AlKo
La 11an de novembro 2012 okaze de ekzamensesio de ILEI/UEA en Kotonuo (Benino) kunvenis Adjé Adjévi el Lomeo (Togolando), kunordiganto de Afrika Komisiono (AK) de UEA; Privas Tchikpe el Kotonuo, prezidanto de la asocio “Scio Sen Bariloj” (SSB); Mirejo Grosjean, membro de SSB; kaj Latifou Gbadamassi el Lokossa (Benino), prezidanto de Asocio de Beninaj Esperantistoj [...]