TEJO ekgvidas kunordigan strukturon pri tutmonda junularo
Lige al UNFCCC COP22 (UN Kunveno pri Klimatŝanĝo) estis organizita en Marakeŝo la jarkunveno de Internacia Kunordiga Renkontiĝo de Junularaj Organizoj (IKRJO), kiu grupigas la kontinentajn junularajn platformojn, kaj la plej grandajn internaciajn tutmondajn junularajn organizojn. TEJO estis konfirmita en ties plenumorgano, kaj ekhavas gvidan rolon en ĝi. Aliaj organizoj en la plenumorgano estas YFJ [...]














