17 Aprilo 2014 de AlKo
La tradicia Mezorienta Kunveno okazis ĉi-jare rande de Meza Oriento, en Tbiliso, ekde la 5a ĝis la 10a de aprilo. Tamen ĝi estis unu el la plej sukcesaj el pluraj vidpunktoj. La partoprenantoj estis rekorde multnombraj, pli ol 50, kaj ili venis el dekkvino da landoj. Aparte notinda estis la ĉeesto de la kartveloj kaj [...]
2 Septembro 2013 de AlKo
Mi kaj mia edzino Anna ĉeestis la Mezorientan Kunvenon (MK) en Armenujo kaj krome vojaĝis en Kartvelujo. La redakcio invitis min skribi pri niaj spertoj rilate al lingvo, do al la raporto de Renato Corsetti aperinta en la junia Ondo mi aldonas kelkajn rimarkojn pri lingvo… kaj pri manĝo, kio estis ankaŭ interesa por ni. [...]
18 Majo 2013 de AlKo
Unu el la problemoj de la Meza Oriento estas, ke homoj kaj popoloj tie kverelas inter si. Estas pluraj historiaj, religiaj kaj sociaj kialoj por kvereli. Ŝijaanoj, ekzemple, ankoraŭ memoras pri la murdo de Alī ibn Abī Tālib en la 7a jarcento. Kion diri pri la homoj elpelitaj de tio, kio estis iam Palestino. Ili [...]
12 Majo 2012 de AlKo
Ĉi-printempe la Esperanto-klubo de la lernejo “Uskudar American Academy” organizis la 5an Mezorientan Kunvenon en Turkujo. La kunveno okazis en Gaziantep (mezorienta Turkujo) inter la 6a kaj la 8a de aprilo. Kvardek homoj partoprenis el kvin kontinentoj. La plej nombra grupo estis turkoj.