Arkivo por la etikedo 'merkatiko'

La Merkatiko-Mikso kaj Esperanto

Se vi legis kelkajn el miaj artikoloj en La Ondo de Esperanto en la serio “Merkatiko kaj Esperanto”, vi scias, ke merkatiko estas iom da scienco kaj multe da arto, kies principoj tuŝas la informadan kaj varban parton de la Esperanto-movadoj. Sed informado, varbado kaj komunikado estas fakte nur parto de merkatiko kaj per si […]

FAFO-Merkatiko kaj ĝia limigita apliko al la Esperanto-Movadoj

Dennis Keefe daŭrigas sian artikol-serion pri merkatiko kaj Esperanto. Lia dek-tria artikolo estas dediĉita al la merkatika nocio “Firmao-al-Firmao” (FAFO) – la Esperanta ekvivalento de la angla “Business-to-Business Marketing” (B2B). En mia serio de artikoloj pri merkatiko kaj Esperanto mi provadas trovi partojn de tiu studokampo, kiuj povas rilati al la Esperanto-movadoj, kaj kiuj povas […]

Merkatiko, strategio kaj Esperanto: Strategio-ĉeno por lokaj asocioj

Pli kaj pli da esperantistoj interesiĝas pri merkatiko: la scienco kaj arto informi, varbi kaj reklami, por ke membroj de iu celgrupo, en nia kazo venontaj esperantistoj, iĝu “amikoj” de nia lingvo Esperanto. Por la Universala Esperanto-Asocio, tio povas signifi membriĝi en UEA. Por la movadestroj de UEA, tio povas signifi ankaŭ aliĝi al la […]

Lingvaj Festivaloj kaj merkatiko: Vojaĝo de provlecionoj al landaj televidoj

Mia promenado tra la lando de Lingvaj Festivaloj iasence komenciĝis en la jaro 1994 en Francio kiam Marko kaj Daniela Noulin de la urbeto Vendôme invitis min prelegi pri Esperanto en la kadro de ilia longdaŭra ekspozicio pri nia universala lingvo. Marko telefonis al mi, petante min fari paroladon al vizitantoj de tiu ekspozicio pri […]

Merkatiko kaj ĝiaj limoj en la mondo de Esperanto

En la lastaj tri jaroj mi verkis naŭ artikolojn por La Ondo de Esperanto, utiligante nociojn de merkatiko kiuj povas helpi antaŭenigi Esperanton per pli efika informado kaj varbado. En miaj unuaj skribaĵoj mi prezentis la ideojn de d-ro Everett Rogers pri la disvastiĝo de novaj ideoj. En tiuj artikoloj mi unue parolis pri la […]

La subfakoj de merkatiko, aplikataj al la Esperanto-movadoj (3)

La tria parto En la du lastaj numeroj de La Ondo de Esperanto, mi skribis pri la aplikado de la principoj de la arto kaj scienco de merkatiko al la lokaj, landaj kaj internaciaj kluboj kaj asocioj kiuj volas antaŭenigi la lingvon Esperanto. Mi substrekis, ke kiam mi parolas pri merkatiko kaj Esperanto, mi ne […]

La subfakoj de merkatiko, aplikataj al la Esperanto-movadoj (2)

La dua parto En mia antaŭa artikolo en La Ondo de Esperanto mi skribis pri subfakoj de la arto kaj scienco de merkatiko. Mi listigis dekon da subfakoj, kaj poste mi pli detale prezentis kvar el tiuj subfakoj: reklamadon, prezo-strategion, varmarko-strategion kaj klientoservo-sistemojn. Poste mi donis ekzemplojn, kiel esperantistoj kaj Esperanto-asocioj bone, aŭ ne sufiĉe […]

La subfakoj de merkatiko, aplikataj al la Esperanto-movadoj (1)

de Dennis Keefe Esperantistoj, movadestroj kaj ordinaraj parolantoj, ofte pripensas, kiamaniere trovi novajn homojn por lerni nian lingvon, kaj por eventuale iĝi membroj de niaj asocioj – internaciaj, landaj kaj lokaj. Esperantistoj deziras informi, varbi, allogi, konvinki. La Universala Esperanto-Asocio volas iri de 5 mil membroj al 10 mil. Landaj asocioj estos pli kontentaj, se […]

Esperantistoj, Esperanto, merkatiko kaj ni

Respondas Dennis Keefe Dum la lasta jaro mi verkis plurajn artikolojn por La Ondo de Esperanto (LOdE) pri temoj de merkatiko, kiuj speciale rilatas al Esperanto – ne al la lingvo mem, mi substreku – sed al informado pri ĝi, kaj al ĝia disvastiĝo. Tiuj artikoloj estigis pli ol cent komentojn en la retejo La […]

Modelo pri la Konduto de Konsumantoj de Hawkins, Best kaj Coney, aplikata al Esperanto

La kvina artikolo de Dennis Keefe Mia celo en ĉi tiu artikolo estas prezenti al esperantistoj ĝeneralan modelon de la subfako de merkatiko nomata en la angla Consumer Behavior, tradukebla en Esperanton kiel Konduto de Konsumantoj (KK). La modelo kiun mi prezentos (KKM aŭ Modelo pri la Konduto de Konsumantoj) povas helpi al esperantistoj pli […]

Transiri tiun damnindan verdan abismon!

La kvara artikolo de Dennis Keefe Dum pli ol kvindek jaroj sociologoj kaj psikologoj starigadis la Teorion de la Disvastiĝo de Novaĵoj. Tiu teorio provas priskribi kaj klarigi, kiel novaj varoj, metodoj kaj ideoj estas nur iomete post iomete akceptataj de homoj. En mia unua artikolo pri la ĉi tiu teorio (LOdE, 2012, №4), mi […]

La leciono de Vakero Marlboro kaj Esperanto

Verkante por La Ondo du artikolojn koncerne la malkovrojn de Everett Rogers kaj aliaj esploristoj pri rapidigo de la akceptado de novaj ideoj, mi mem rompadis al mi la kapon, provante trovi ion por antaŭenigi Esperanton. Mi ne sukcesis. Ĝis nun miaj provoj estas grandparte senrezultaj, kaj eble longtempe estos tiaj. En 2012 mi ne […]

Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto (2)

La dua parto de la studo de Dennis Keefe La unua parto de la studo de Dennis Keefe Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto, vekis grandan intereson. Publikigita en la reto la 28an de marto, ĝi rapide iĝis la plej populara teksto en nia retejo kun 1466 paĝovizitoj dum 40 tagoj. Ĝi estas […]

Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto (1)

Studo de Dennis Keefe Dum jardekoj, oni povas diri ekde la jaro 1887, esperantistoj firme kredadis, ke ilia lingvo estas nova ilo, plene taŭga por la rolo de internacia helplingvo. Esperanto estas neŭtrala, relative facile lernebla, kaj iusence logika. Per tiuj tri trajtoj ĝi, laŭ esperantistoj, klare superis la francan lingvon de la 19a jarcento, […]