20 Decembro 2016 de AlKo
La 11an de decembro okazis la sepa Moskva Esperanto-renkontiĝo. Tiuj renkontiĝoj en la hejmo de Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova jam iĝis tradicio, ĉi-jare okazis tri tiaj MERoj, plus septembra tritaga eksterurba MER-6.
20 Septembro 2016 de AlKo
Al la programo de MER-6 prelege kontribuis, inter aliaj, Ljudmila Novikova kaj Nikolaj Gudskov, kiuj aktivis ankoraŭ en la Sovetunia movado. (Foto: Anna Striganova) La 9–11an de septembro en la ripozejo Salut apud la urbo Puŝkino (Moskva regiono) okazis la 6a Moskva Esperanto-Renkontiĝo. Partoprenis 30 personoj: unu el Latvio, ĉiuj ceteraj el Rusio.