Arkivo por la etikedo 'memordatoj'

Decembro 2013: Jubileoj, memordatoj kaj festoj

1. Monda kontraŭaidosa tago. Antaŭ 100 jaroj (1913) en Bonaero ekfunkciis la unua sudamerika metropoliteno. Antaŭ 100 jaroj mortis la estona verkisto Juhan Liiv (1864-1913). 3. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Nikolaj Rytjkov (1913-73), sovetunia aktoro kaj esperantisto. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Terri Schiavo (Theresa Schindler, 1963-2005), kies grava malsano kaŭzis grandan polemikon pri eŭtanazio. Antaŭ [...]

Novembro 2013: Jubileoj, memordatoj kaj festoj

1. Monda Vegana Tago. Antaŭ 125 jaroj mortis Nikolaj Prĵevaljskij (1839-1888), rusa vojaĝanto kaj natursciencisto. 2. Antaŭ 75 jaroj (1938) la Viena Arbitracio donis al Hungario parton de la suda Slovakio kaj la sudon de la Karpata Rutenio. 3. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Catherine Schulze (1913-1999), usona esperantistino kaj mecenato de Esperanto (NASK, ESF).

Oktobro 2013: Jubileoj, memordatoj kaj festoj

1. Internacia Maljunula Tago. Fondotago de Ĉina Popola Respubliko. Antaŭ 75 jaroj (1938) la germana armeo invadis en Sudetion, kaj la pollanda armeo invadis en Teŝinan Silezion. 2. Antaŭ 750 jaroj (1263) ĉe Largs okazis batalo inter la armeoj de Norvegio kaj Skotlando. 3. Tago de la germana unueco. Antaŭ 75 jaroj estis ekzekutita la [...]

Septembro 2013: Jubileoj, memordatoj kaj festoj

1. Sciotago (komenco de la lernojaro) en Ruslando kaj kelkaj ekssovetuniaj landoj. 2. Antaŭ 175 jaroj naskiĝis Liliuokalani (Lydia Kamaka’eha Paki, 1838-1917), la lasta reĝino de Havajo (1891-1893). 3. Antaŭ 1150 jaroj (863) la armeo de Romana Imperio (Bizancio) venkis arabojn ĉe la rivero Lalakaon.

Junio 2013: Jubileoj, memordatoj kaj festoj

1. Internacia Infana Tago. 2. Antaŭ 25 jaroj forpasis la plej fama hinda aktoro Raj Kapoor (1924-1988). 3. Antaŭ 50 jaroj forpasis Johano la 23a (Angelo Giuseppe Roncalli; 1881-1963), romkatolika papo (1958-1963). 9. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis la usona filmaktoro John Christopher “Johnny” Depp (1963-).

Majo 2013: Jubileoj, memordatoj, festoj

1. Internacia laborista tago. 2. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Moshoeshoe II (Constantine Bereng Seeiso, 1938-1996), reĝo de Lesoto (1966-1990, 1995-1996). Antaŭ 25 jaroj mortis la sovetunia esperantisto, tradukisto Nikolaj Danovskij (1905-1988). 3. Internacia tago de la libereco de la gazetaro.



Bad Behavior has blocked 856 access attempts in the last 7 days.