Arkivo por la etikedo 'memordatoj'

Jubileoj kaj memordatoj en novembro 2019

[Ĝi estas afiŝo №2000, aperinta en La Balta Ondo ekde la ekfunkcio de ĉi tiu retejo en la 2010a jaro.] 2. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Fernando de Diego de la Rosa (1919-1933-2005), hispana tradukisto, redaktoro kaj esperantisto, loĝinta en Venezuelo kaj Pollando; unu el la plej elstaraj Esperanto-tradukistoj (Cigana romancaro de F. García Lorca, 1971; […]

Jubileoj kaj memordatoj en oktobro 2019

5. Antaŭ 135 jaroj naskiĝis Georges Warnier (1884-1903-1953), franca komercisto kaj esperantisto; fondinto de Librejo de Esperanto (1906) kaj Domo de Esperanto (kun E. Archdeacon, 1928), prezidanto de la landa asocio UEF (1948-50), sekretario de la 10a UK (Parizo, 1914), prezidanto de LKK de la 24a kaj 35a UK (Parizo, 1932 kaj 1950); aŭtoro de […]

Jubileoj kaj memordatoj en majo 2019

2. Antaŭ 85 jaroj naskiĝis Gersi Alfredo Bays (1934-1947- ), brazila instruisto, eldonisto kaj esperantisto, fondinto de la revuo Fonto (1980-2006) kaj de la eldonejo Fonto, aŭtoro de la romano La Profeto el Pedras (2000), membro de Akademio de Esperanto (2000-09); honora membro de UEA (2014), laŭreato de la premio de la fondaĵo Grabowski (1990) […]

Jubileoj kaj memordatoj en aprilo 2019

1. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Gerrit Berveling (1944-1972- ), nederlanda instruisto, remonstranta pastoro kaj esperantisto; prezidanto de la landa asocio Esperanto Nederland (2009-12), membro de la Akademio de Esperanto (1989-), prezidanto de EVA (1993-2003), la lasta redaktoro de Fonto (1993-2006); unu el plej fekundaj Esperanto-aŭtoroj (82 libroj originalaj kaj tradukitaj); laŭreato de la OSIEK-premio pro […]

Jubileoj kaj memordatoj en marto 2019

5. Antaŭ 165 jaroj naskiĝis Rudolfs Libeks (1854-1888-1908), latva instruisto kaj pionira esperantisto, aŭtoro de la unua lernolibro de Esperanto por latvoj (1888). 6. Antaŭ 160 jaroj naskiĝis Gaston Moch (1859-1889-1935), francia judo, armeano, pacifisto, esperantisto kaj idisto; fondinto de Pariza Esperanto-grupo (1900), fonda membro de la Lingva Komitato (1905-12) kaj de la Akademio de […]

Jubileoj kaj memordatoj en januaro 2019

1. Antaŭ 95 jaroj naskiĝis Grégoire Maertens (1924-1940- ), belga financoficisto kaj esperantisto; komitatano (1960-2004), estrarano (1977-92) kaj prezidanto (1980-86) de UEA, direktoro de Institucio Hodler’68 (1972-2013), aŭtoro de pluraj artikoloj en/pri Esperanto, honora membro de UEA (1993). — Legu pli en NDK, p. 186-187. 4. Antaŭ 70 jaroj naskiĝis Spomenka Štimec (1949-1965- ), kroata […]

Jubileoj kaj memordatoj en decembro 2018

1. Antaŭ 110 jaroj mortis Léonce Vallienne (1854-1902-1908), en Esperanto ofte nomata Henri Vallienne, franca kuracisto, poeto kaj esperantisto; aŭtoro de la pioniraj Esperanto-romanoj Kastelo de Prelongo (1907) kaj Ĉu li? (1908), tradukinto de Eneido kaj de aliaj verkoj, kunfondinto (kun Ch. Verax) de Internacia Revuo Medicina (1906), kunfondinto kaj la unua vicprezidanto de Tutmonda […]

Jubileoj kaj memordatoj en majo 2018

02. Antaŭ 30 jaroj mortis Nikolaj Faddejeviĉ Danovskij (1905-1925-1988), rusa sovetunia inĝeniero, ĵurnalisto, kunlaboranto de enciklopedia eldonejo kaj esperantisto; vicprezidanto de TEĴA, aŭtoro de pluraj artikoloj en/pri Esperanto kaj de la monografio Enkonduko en la arton traduki, gvidanto de koresponda kurso por Esperanto-tradukantoj, tradukanto (i.a. de Princidino Mary de Lermontov), Esperanto-instruisto.

Jubileoj kaj memordatoj en aprilo 2018

1. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Pál Lengyel (1868-1898-1932), hungara presisto kaj esperantisto, teknika redaktoro de Presa Esperantista Societo en Parizo (1905-14), eldonanto de Lingvo Internacia (1899-1904), redaktoro de Juna Esperantisto (1909-14), redakciano de Literatura Mondo en ties unua eldonperiodo (1922-26), membro de la Lingva Komitato ekde ties fondo (1905) ĝis sia morto (1932), membro de […]

Jubileoj kaj memordatoj en marto 2018

5. Antaŭ 90 jaroj naskiĝis Magomet Isajev (Магомет Измайлович Исаев, Исаты Измаилы фырт Мæхæмæт, 1928-1956-2011), konata fakulo pri la iranaj lingvoj, sociolingvistiko kaj interlingvistiko, vicprezidanto de la Ruslanda Packomitato, prezidanto de la Komisiono pri Internaciaj Ligoj de Sovetuniaj Esperantistoj ĉe Unio de Societoj de Amikeco kun Eksterlando (1971-79), la unua kaj sola prezidanto de Asocio […]

Jubileoj kaj memordatoj en februaro 2018

2. Antaŭ 15 jaroj mortis Lou Harrison (1917-2003), usona komponisto kaj esperantisto, kiu verkis poemojn en Esperanto kaj donis Esperantajn titolojn al pluraj el siaj muzikaj verkoj, interalie, al La Koro Sutro (1973). 7. Antaŭ 155 jaroj naskiĝis Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko (Боровко, 1863-1889-1913), ruslanda instruisto, ĵurnalisto kaj esperantisto, prezidanto de la Peterburga E-societo Espero (1896-1897), […]

Jubileoj kaj memordatoj en januaro 2018

10. Antaŭ 140 jaroj naskiĝis Theodor Čejka (1878-1899-1957), ĉeĥa instruisto kaj esperantisto, aŭtoro kaj kunaŭtoro de pluraj E-lernolibroj kaj vortaroj por ĉeĥoj, instruisto de Esperanto, eldoninto de Revuo Internacia, Germana Esperantisto, Bohema Esperantisto kaj Internacia Pedagogia Revuo, membro de la Lingva Komitato ekde ties fondo (1905) ĝis 1923.

Jubileoj kaj memordatoj en decembro 2017

1. Antaŭ 50 jaroj forpasis Ferenc Szilágyi (Síladi, 1895-1967), hungara kaj svedia ĵurnalisto kaj esperantisto, aŭtoro de kvar novelaroj (Trans la fabeloceano 1932, La granda aventuro 1945, Inter sudo kaj nordo 1950, Koko krias jam! 1955) kaj de la romano Tiel okazis, aŭ Mistero minora (1958), kompilinto de la antologio 33 rakontoj (kun Reto Rossetti, […]

Jubileoj kaj memordatoj en oktobro 2017

1. Antaŭ 130 jaroj naskiĝis Hector Hodler (1887-1920), ĵurnalisto kaj esperantisto, kunfondinto kaj kunredaktoro (kun Edmond Privat) de Juna Esperantisto (1903), posedanto kaj redaktoro de la revuo Esperanto (1907-20); kunfondinto (1908), vicprezidanto (1908-11), direktoro (1911-19) kaj prezidanto (1919-20) de UEA; la ĉefideologo de UEA. Testamentis al UEA grandan monsumon, la revuon Esperanto kaj sian bibliotekon.

Jubileoj kaj memordatoj en julio 2017

4. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Helmi Dresen (1892–1941), estona instruistino, urbestrarano en la sovetia Talino, “la animo de la estonia Esperanto-movado”. Ĉefdelegito de UEA en Estonio, kunfondinto de EAE (1922) kaj ties sekretario ĝis 1940, Esperanto-instruistino, kunaŭtoro de Esperanto-estona vortaro (1927) kaj de Estona Antologio (1932). Fratino de la poetino Hilda Dresen. Murdita de nazioj […]

Jubileoj kaj memordatoj en junio 2017

6. Antaŭ 40 jaroj mortis Tibor Újlaky-Nagy (1915-1977), hungara militisto kaj inĝeniero pri hidraŭliko; kunlaboranto kaj redakciano de Hungara Vivo ekde ties fondo (1961), aŭtoro de La sporta lingvo en Esperanto (1972), kiu ĝis nun restas la ĉefa terminologia vortaro pri sporto en Esperanto. 11. Antaŭ 160 jaroj naskiĝis Antoni Grabowski (1857-1921), pola kemiisto kaj […]

Jubileoj kaj memordatoj en majo 2017

Nikolai Lozgaĉev (1957-1998) 5. Antaŭ 105 jaroj naskiĝis Adam Goralski (1912-2005), pola kemiisto kaj entreprenisto loĝinta en Venezuelo, Kanarioj kaj Pollando. Li finance helpis plurajn Esperanto-projektojn kaj en 1982 starigis Fondaĵon Grabowski, kiu ĝis nun subtenas la Esperanto-kulturon per premioj kaj subvencioj.

Jubileoj kaj memordatoj en aprilo 2017

4. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Vilho Setälä (1892-1985), konata finna fotisto kaj esperantisto, direktoro de Esperanto-Instituto de Finnlando de ĝia fondo (1920), fondinto de Esperanta Finnlando (1918) kaj ĝia redakoro ĝis 1973 (escepte de periodoj, kiam la gazeto ne aperis), komitatano de UEA (1920-63), dum 55 jaroj (1930-85) membro de la Akademio de Esperanto, prezidanto […]

Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en marto 2017

2. Antaŭ 45 jaroj mortis Cecil Charles “Tiny” (=Etulo) Goldsmith (1889–1972), brita esperantisto, direktoro (nomata ĝenerala sekretario) de UEA/IEL (1936-54) kaj redaktoro de ties organo Esperanto Internacia (1940-47), gvidanto de la eldonejo “The Esperanto Publishing Company Ltd”, kiu eldonis pli ol cent librojn en/pri Esperanto, tradukinto de Murdo en la Orienta Ekspreso de Agatha Christie […]

Decembro 2016: Jubileoj, memordatoj, festoj

1. Monda kontraŭaidosa tago.