12 Decembro 2012 de AlKo
Inter la 16a kaj la 19a de novembro okazis la 12a Meksika Esperanto-Kongreso kun la ĉeftemo “Esperanto – 125 jarojn kunigante popolojn, fratigante kulturojn” en la urbo Querétaro, kiu troviĝas en la centro de la lando. Temis pri rekorda evento, ĉar neniam antaŭe tiom multaj partoprenis la Meksikan Esperanto-kongreson. Estis entute 73 aliĝoj el 3 [...]
18 Oktobro 2011 de AlKo
Inter la 16a kaj la 18a de septembro okazis en Guadalajara la 11-a Meksika Esperanto-Kongreso. Temis pri kongreso de rekordoj. La kongreson partoprenis 45 homoj el kvar landoj. Tiel ĝi estis inter la plej internaciaj kongresoj kaj samtempe inter plej grandaj meksikaj kongresoj. Venis reprezentantoj el 11 federaciaj meksikaj ŝtatoj.
24 Februaro 2011 de AlKo
Je la Zamenhofa Tago, la 15an de decembro 2010, per subskribo de la fondodokumentoj en Esperanto-renkontiĝo en la meksika urbo Querétaro estis starigita la fondaĵo Esperanto Internacia. La ĉefiniciatoro de la nova fondaĵo, 48-jara diplomito en publika administrado, Martin Schäffer, aktivas por Esperanto ekde 1983 ĉefe sur la kampoj informado, gazetara laboro, financoj kaj administrado. [...]