Ĉu komenco de la fino?
Iutempe mi faris prognozon pri ebla rivaliĝo inter Dmitrij Medvedev kaj Vladimir Putin. Post ok jaroj de sia rego Putin devis havi laŭleĝan paŭzon, kaj tiu paŭzo personiĝis tiumomente en lia teamano Medvedev. Putin preferis lin el la duo antaŭelektita, kie alia kandidato — Sergej Ivanov — ŝajnis al la prezidento pli danĝera en perspektivo. [...]














