La Balta Ondo » Mataró

Sukcesa kongreso en Katalunio
Jorge Camacho prelegas en la Kataluna Kongreso (Fotis: Lluis Aragay)

Ekde la 30a de oktobro ĝis la 1a de novembro okazis en Mataró la 37a Kataluna Kongreso de Esperanto. Ĝin partoprenis 120 homoj alvenintaj el tiel diversaj lokoj kiel Vieno, Luksemburgio, Bretonio, Okcitanio, Madrido, Majorko aŭ Skotlando.

La solenan inaŭguron partoprenis la urbestro de Mataró kun kortuŝaj vortoj pri nia movado. Inter la podiuloj ĉeestis konataj fakuloj pri diversaj objektoj, kiel Fabianne Berthelot (psikologio), István Ertl (tradukado kaj beletro), Jorge Camacho (poezio), Nicolau Dols (filologio) aŭ Igor Sosa (historio). Ili ĉiuj pritraktis diversajn aspektojn de la enmigrado kaj rifuĝintoj, temo ĉiam pli aktuala nialande sed ankaŭ tutmonde.

La katalunlingva parto de la programo konsistis el paroladoj, atelieroj kaj rondaj tabloj organizitaj komune kun lokaj asocioj kiel Ligo por la Rajtoj de la Popoloj, la koruso Primavera per la Pau (Printempo por Paco), la kataluna sekcio de Amical Wikimedia, aŭ la Fundació per la Pau (Fondaĵo por la Paco), la plejmulto el kiuj ligiĝis rilate al la kongresa temo.

Se temas pri la ceteraj kongreseroj, elstaris diversaj datrevenoj. Tiel, Kataluna Esperanto-Asocio aliĝis al la celebrado de la 125 jaroj de la naskiĝo de nia pioniro Joan Amades kun la prezento de ekspozicio kaj prelego de la historiisto Dani Cortijo pri la rilato inter tiu gravega eminentulo de la kataluna kulturo kaj la Esperanta mondo. Aliflanke, en la centjariĝo de la Unua Mondmilito, ni volis rememori la esencon de Esperanto kaj ties rilaton kun la pacmovado en la Granda Milito. La prelegon faris la fakulo Xavi Alcalde. Ankaŭ dum la fermo de la kongreso, response de Xavi Redon, estis loko por omaĝi personon forte aprezatan en Mataró: Hermínia Puigsech. Forpasinta antaŭ kelkaj monatoj, ŝi grave rolis dum la hispana enlanda milito kontraŭ la faŝista armeo.

En intensa kaj plurfaka programo, tamen ankaŭ novigema, ne povus manki altiraj sesioj kiel tiuj de aikido en responso de Guillem Nicolàs kaj vera majstro pri tiu korpa batal-arto, aŭ tiu pri “kunlaboraj” ludoj kiun gvidis la profesoro pri edukado por la libera tempo Mauro Viader, muzika diskuto pri la Esperanta himno (eĉ kun serioza modifpropono!) fare de la konservatoria profesoro Víctor Solé kaj debato ĉirkaŭ la malnova kaj nova historio response de Lluís Batlle, membro de Instituto de Nova Historio.

Pri la kultura flanko, kompreneble estis gvidita vizito al la plej interesaj anguloj de Mataró kaj surpriza partopreno en trejnado de la homkastela enurba teamo, sed elstaras la ludado de unu el la plej elstaraj muzikgrupoj de la Esperanta sceno, la katalun-okcitana grupo Kaj Tiel Plu. Pro subita sanproblemo de la konga muzikisto Zhou Mack Mafuila, la grupo de virtuozoj pri tradicia kaj transnacia muziko estis devigata duobligi sian partoprenon kaj prezentis du antologiajn koncertojn, kiuj restos sendube en la memoro de la bonŝanculoj, kiuj havis la eblon ilin aŭskulti kaj ĝui.

Tiun eventon antaŭis kurso pri la internacia lingvo fare de la profesoro Pedro M. Martín Burutxaga, okazinta la antaŭan semajnfinon en Mataró. Krom la kurso, okazis la prezento de Malgranda Proverbaro Kataluna-Esperanta verkita de Martín Burutxaga, kaj koncerto de la loka muzikisto Pau de Nut.

Ne decus fini tiun noticon sen la esprimo de nia profunda dankemo al ĉiuj volontuloj de la Loka Kongresa Komitato pro ilia sindediĉo kaj fortostreĉa laboro, kio permesis la plenan sukceson de la kongreso.

La plej ripetita frazo dum la lasta kaj komuna bankedo estis: “Kiam kaj kie estos la venonta kataluna kongreso?” Jen signo de sukcesa renkontiĝo.

Xavi Alcalde

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2015).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №12.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2015/11/katalunio-2