Arkivo por la etikedo 'MASI'

Esperanto-maratono en Kosmo

La 16an de oktobro, dimanĉe, en la moskva kinejo Kosmo dum ses horoj pasis nova Esperanta aranĝo por ekstera publiko. Ĝia ĉefa intenco estis konatigi interesiĝantojn kun Esperanto kaj kaŝitajn esperantistojn – kun iom da moskva esperantistaro. Dum ses horoj ĉirkaŭ 20 junaj esperantistoj komunikiĝis inter si kaj kun proksimume samnombraj gastoj.

Lingva Festivalo: La kvinan fojon en Kaluga

La 23an de aprilo, sabate, en la Ruslanda urbo Kaluga (160 km sud-okcidente de Moskvo) okazis la 5a Lerneja Lingva Festivalo. La specialaĵo de la Kaluga festivalo, kompare kun aliaj lingvaj festivaloj en Ruslando, estas ĝia mallongeco (nur tri blokoj po 40 minutoj) kaj relative malgranda kvanto da prezentitaj lingvoj (27). Ĉi-jare la festivalo pasis […]

La 10a Moskva Lingva Festivalo en la 20-jara MASI-historio

Ni, Esperanto-agantoj, iĝas feliĉaj, kiam ni rikoltas sukcesojn sur nia vojo al amikeco inter popoloj, al paco kaj justaj homaj rajtoj. Ni estas feliĉaj, kiam ni allogas per niaj aktivecoj aliulojn, kiuj admire mergiĝas en nian atmosferon de la intereso pri diversaj kulturoj kaj reciproka estimo al diversaj gentoj. Ni estas des pli feliĉaj, kiam […]

MASI 20-jara. Bela juna aĝo!

Ĉi-jare festas sian dudekjariĝon MASI – la plej aktiva esperantista kolektivo en Ruslando. Ĝia fondinto kaj senŝanĝa gvidanto, Irina Gonĉarova, malgraŭ sia nepriskribebla okupateco, sukcesis trovi tempon por respondi kelkajn niajn demandojn. Kiel kaj kiucele fondiĝis MASI?

La kvara Lerneja Lingva Festivalo en Kaluga

La 18an de aprilo, sabate, en la malnova urbo Kaluga (160 km sud-okcidente de Moskvo) okazis la 4a Lerneja Lingva Festivalo, kiu naskiĝis helpe de la Moskva Esperanta Asocio MASI (MEA MASI) — organizanto de la Moskva Lingva Festivalo. MEA MASI estas konstanta kunorganizanto de la Kaluga festivalo, menciata en ties programo kune kun la […]

La tria Lingva Festivalo en Minsko

La 29an de marto en la Belarusia Ŝtata Universitato sukcese okazis la vica Minska Lingva Festivalo. La festivalo, antaŭ du jaroj iniciatita de Anton Somin – talenta lingvisto kaj la vicdirektoro de la Moskva Lingva Festivalo – rapide evoluas, iĝante pli kaj pli riĉ-enhava kaj amasa. En la tria Minska LF ĉirkaŭ 700 homoj vizitis […]

Jubileaj eventoj dum APERo-9

MASI ekfestis la 20-jariĝon La 20-23-an de februaro 2015 en la apudmoskva ripozejo “Jerŝovo” jubile pasis Antaŭprintempa Esperanta Renkontiĝo APERo-9 — la tradicia sezonŝanĝa lingvomergiĝo de la Moskva Esperanta Asocio MASI. Ĉi-jara APERo estis neordinara: la organiza kolektivo ekfestis sian 20-jariĝon.

La 9a Moskva Lingva Festivalo: plia paŝo al rekono

La 7an de decembro en Moskvo pasis la naŭa Lingva Festivalo – jam vaste konata en malvastaj rondoj de lingvemuloj en la urboj, kie prosperas aŭ vegetas la lingvofestivala movado kaj ankaŭ en la eĉ pli malvastaj rondoj de esperantistoj. La malvasta rondo de la MLF (Moskva Lingva Festivalo) ĉirkaŭbrakas ĉiujare proksimume mil interesiĝantojn. Kun […]

La 9a Moskva Lingva Festivalo invitas

La unua vintra tago portis al Moskvo plifortigon de frostoj, sed por la agemuloj de la Moskva Esperanta Asocio MASI – la plej varman semajnon en la jaro: la lastan antaŭ la starto de la 9a Moskva Lingva Festivalo. Multas organizaj zorgoj – de traktadoj kun la gastiganta universitato ĝis aprobado de la novaj prelegantoj.

La Tria Tutmonda Ekzamentago en Moskvo

La 17an de majo 2014 en pluraj landoj de la mondo estis okazigita la Tria Tutmonda Ekzamentago laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER). En Moskvo la ekzameno okazis en la porinfana kulturcentro Provincija, oportune situanta preskaŭ en la centro de la Ruslanda ĉefurbo. Ĝin partoprenis dek kandidatoj, inter kiuj naŭ estas kursanoj de la Esperanto-lernejo, […]

SES: Ĉi-jare en du landoj kaj kun pluraj novaĵoj

Somera Esperanto-Studado (SES) kun ĉ. 200-250 partoprenantoj el ĉ. 20-25 landoj verŝajne iĝis la plej granda regula instrua Esperanto-aranĝo. Tamen ĝis nun SES okazis nur en Slovakio, kaj tio ne estis oportuna por pluraj landoj. Unu el tiaj landoj estas Ruslando, ĉar vizaj, financaj, distancaj, tempaj kaj aliaj problemoj malhelpadas al ruslandanoj veni al SES. […]

La tria lerneja LF en Kaluga

La 1an de marto 2014 en la Ruslanda urbo Kaluga (160 km sud-okcidente de Moskvo) okazis la tria Lerneja Lingva Festivalo. Por la ŝatata evento al la gimnazio №24 venis pli ol tricent lingvemaj geknaboj el dudek lernejoj de la urbo. Estis prezentitaj 28 lingvoj kaj kvin metiejoj.

La oka Lingva Festivalo en Moskvo

La 15an da decembro 2013, dimanĉe, okazis la 8a Moskva Lingva Festivalo, ĉiujare organizata de la Moskva Esperanto-Asocio MASI kunlabore kun junaj lingvistoj el la ĉefurbaj altlernejoj. Ĉi-foje nia organiza partnero estis la Instituto pri lingvistiko de la Ruslanda ŝtata sociscienca universitato (RGGU), kaj la festivalo pasis en la ĉefa konstruaĵo de RGGU, en la […]

La 8a MLF okazos je la Zamenhofa Tago

La 15an de decembro 2013 en la Rusia ŝtata sociscienca universitato okazos la oka Moskva Lingva Festivalo, tradicie organizata de la Moskva Esperanto-Asocio “MASI”. La Festivalo jam delonge iĝis granda publika aranĝo, ŝatata de moskvaj kaj aliurbaj lingvemuloj kaj intelektuloj. En ĉiu nia festivalo okazas rimarkinda promociado de Esperanto. En tiu ĉi jaro ni uzos […]

ALTE: Nova inicato de MASI

La 1–4an de novembro 2013 sukcese pasis la unua Alternativa Lingva Trejnado en Esperanto (ALTE) – nova aranĝo de la Moskva Esperanta Asocio MASI. Ĝi estas lingva trejnado ekde la nivelo B1 por esperantistoj, kiuj deziras pliriĉigi sian lingvaĵon, plibonigi la gramatikon kaj praktiki parole Esperanton. La tuta renkontiĝo konsistas el Esperanto-lecionoj, sed ili malmulte […]

SES 2014 ankaŭ en Ruslando

La 17–25an de aŭgusto 2014 – jen la memorinda tempo! Almenaŭ por ĉiuj, kiuj emus partopreni la unuan Someran Esperanto-Studadon (SES) ekster Slovakio – nome en Ruslando! La deziro de E@I kaj de la SES-teamo estas alporti Esperanton al laŭeble multaj homoj, ebligi al ili lerni la lingvon en bona etoso, kontraŭ akceptebla prezo, kun […]

Libera Esperanto-Biblioteko: Donaco de Sezonoj

La 23an de marto 2013, sabate, malfermiĝis nova direkto en la agado de la Moskva Esperanto-Asocio MASI. En januaro ĉi-jara Nikolao Nikulin, unu el la masianoj, aranĝis en la libera spaco Domo sub la Arbo modestan breton kun kelkdeko da Esperanto-libroj kaj pompe nomis ĝin Libera Esperanta Biblioteko (LEB). Ĉi tiu inicato havis ŝancon formorti […]

APERO-7

Apero estas tradicia sezonŝanĝa renkontiĝo de la Moskva Esperanta Asocio “MASI” (eksa Moskva junulara esperanta klubo “MASI”), kiu la 21–24an de februaro 2013 okazis jam la 7an fojon. Ĝi pasis en la bien-ripozejo Jerŝovo apud la malnova urbo Zvenigorod, 40 km okcidente de Moskvo. Apero celas engaĝi en Esperant-lingvan medion la masianojn, ĉi-jarajn kursfinintojn aŭ […]

Lerneja Lingva Festivalo en Kaluga

La 2an de marto 2013 en la malnova rusa urbo Kaluga tre sukcese pasis la dua Kaluga Lingva Festivalo. Ĝi estis tiom impona kaj sukcesa, ke eblas senhezite diri: la lingvafestivala movado en la urbo stabiliĝis, maturiĝis kaj montras firman tendencon plu evolui.

Paŝoj en la liberan spacon

En Moskvo furoras antikafejoj. Antaŭ du jaroj neniu aŭdis tiun strangan vorton, sed hodiaŭ ĝi iĝis ĉiutagaĵo. La ĝusta nomo por la nova fenomeno dume ne estas difinita. Domo, klubo, antikafejo, nekafejo, la tria loko aŭ alie, sed la esenco estas la sama, ĝi esprimiĝas per la vortoj libera spaco. Kio do ĝi estas?