Arkivo por la etikedo 'MASI'
22 Decembro 2016 de AlKo
La nova publika MASI-aranĝo – Festo de libroj en diversaj lingvoj je la nomo de Ludoviko Zamenhof – sukcese pasis la 18an de decembro 2016 en la moskva kinejo “Kosmo”. Klaras, ke la Zamenhof-festo estas vaste celebrata en Esperantujo, kaj ĉiu esperantisto scias, ke ĝi estas ankaŭ la Tago de la Esperanta Libro, sed ekster [...]
28 Novembro 2016 de AlKo
La dek-unua LF en Moskvo (Foto: Darja Morgunova) La 20an de novembro en la Ruslanda ĉefurbo pasis la 11a Moskva Lingva Festivalo. En la duan jardekon de sia historio la festivalo eniris nesenprobleme. Unu tagon antaŭ ĝi la administracio de la universitato, kun kiu estis traktita kaj jam aranĝita la festivalo, malpermesis okazigi ĝin en [...]
14 Novembro 2016 de AlKo
Moskva Esperanta Asocio MASI invitas moskvanojn kaj gastojn de la Ruslanda ĉefurbo viziti la 11an Moskvan Lingvan Festivalon. Ĝi ikazos la 20an de novembro (proksiman dimanĉon) en la Moskva Pedagogia Ŝtata Universitato kaj daŭros la tutan tagon – ekde la solena malfermo je la 11a horo kaj 30 minutoj. En la programo: prezentado de 70 [...]
8 Novembro 2016 de AlKo
La 16an de oktobro, dimanĉe, en la moskva kinejo Kosmo dum ses horoj pasis nova Esperanta aranĝo por ekstera publiko. Ĝia ĉefa intenco estis konatigi interesiĝantojn kun Esperanto kaj kaŝitajn esperantistojn – kun iom da moskva esperantistaro. Dum ses horoj ĉirkaŭ 20 junaj esperantistoj komunikiĝis inter si kaj kun proksimume samnombraj gastoj.
25 Aprilo 2016 de AlKo
La 23an de aprilo, sabate, en la Ruslanda urbo Kaluga (160 km sud-okcidente de Moskvo) okazis la 5a Lerneja Lingva Festivalo. La specialaĵo de la Kaluga festivalo, kompare kun aliaj lingvaj festivaloj en Ruslando, estas ĝia mallongeco (nur tri blokoj po 40 minutoj) kaj relative malgranda kvanto da prezentitaj lingvoj (27). Ĉi-jare la festivalo pasis [...]
4 Januaro 2016 de AlKo
Ni, Esperanto-agantoj, iĝas feliĉaj, kiam ni rikoltas sukcesojn sur nia vojo al amikeco inter popoloj, al paco kaj justaj homaj rajtoj. Ni estas feliĉaj, kiam ni allogas per niaj aktivecoj aliulojn, kiuj admire mergiĝas en nian atmosferon de la intereso pri diversaj kulturoj kaj reciproka estimo al diversaj gentoj. Ni estas des pli feliĉaj, kiam [...]
6 Julio 2015 de AlKo
Ĉi-jare festas sian dudekjariĝon MASI – la plej aktiva esperantista kolektivo en Ruslando. Ĝia fondinto kaj senŝanĝa gvidanto, Irina Gonĉarova, malgraŭ sia nepriskribebla okupateco, sukcesis trovi tempon por respondi kelkajn niajn demandojn. Kiel kaj kiucele fondiĝis MASI?
29 Aprilo 2015 de AlKo
La 18an de aprilo, sabate, en la malnova urbo Kaluga (160 km sud-okcidente de Moskvo) okazis la 4a Lerneja Lingva Festivalo, kiu naskiĝis helpe de la Moskva Esperanta Asocio MASI (MEA MASI) — organizanto de la Moskva Lingva Festivalo. MEA MASI estas konstanta kunorganizanto de la Kaluga festivalo, menciata en ties programo kune kun la [...]
17 Aprilo 2015 de AlKo
La 29an de marto en la Belarusia Ŝtata Universitato sukcese okazis la vica Minska Lingva Festivalo. La festivalo, antaŭ du jaroj iniciatita de Anton Somin – talenta lingvisto kaj la vicdirektoro de la Moskva Lingva Festivalo – rapide evoluas, iĝante pli kaj pli riĉ-enhava kaj amasa. En la tria Minska LF ĉirkaŭ 700 homoj vizitis [...]
3 Marto 2015 de AlKo
MASI ekfestis la 20-jariĝon La 20-23-an de februaro 2015 en la apudmoskva ripozejo “Jerŝovo” jubile pasis Antaŭprintempa Esperanta Renkontiĝo APERo-9 — la tradicia sezonŝanĝa lingvomergiĝo de la Moskva Esperanta Asocio MASI. Ĉi-jara APERo estis neordinara: la organiza kolektivo ekfestis sian 20-jariĝon.
11 Decembro 2014 de AlKo
La 7an de decembro en Moskvo pasis la naŭa Lingva Festivalo – jam vaste konata en malvastaj rondoj de lingvemuloj en la urboj, kie prosperas aŭ vegetas la lingvofestivala movado kaj ankaŭ en la eĉ pli malvastaj rondoj de esperantistoj. La malvasta rondo de la MLF (Moskva Lingva Festivalo) ĉirkaŭbrakas ĉiujare proksimume mil interesiĝantojn. Kun [...]
1 Decembro 2014 de AlKo
La unua vintra tago portis al Moskvo plifortigon de frostoj, sed por la agemuloj de la Moskva Esperanta Asocio MASI – la plej varman semajnon en la jaro: la lastan antaŭ la starto de la 9a Moskva Lingva Festivalo. Multas organizaj zorgoj – de traktadoj kun la gastiganta universitato ĝis aprobado de la novaj prelegantoj.
21 Majo 2014 de AlKo
La 17an de majo 2014 en pluraj landoj de la mondo estis okazigita la Tria Tutmonda Ekzamentago laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER). En Moskvo la ekzameno okazis en la porinfana kulturcentro Provincija, oportune situanta preskaŭ en la centro de la Ruslanda ĉefurbo. Ĝin partoprenis dek kandidatoj, inter kiuj naŭ estas kursanoj de la Esperanto-lernejo, [...]
8 Marto 2014 de AlKo
Somera Esperanto-Studado (SES) kun ĉ. 200-250 partoprenantoj el ĉ. 20-25 landoj verŝajne iĝis la plej granda regula instrua Esperanto-aranĝo. Tamen ĝis nun SES okazis nur en Slovakio, kaj tio ne estis oportuna por pluraj landoj. Unu el tiaj landoj estas Ruslando, ĉar vizaj, financaj, distancaj, tempaj kaj aliaj problemoj malhelpadas al ruslandanoj veni al SES. [...]
6 Marto 2014 de AlKo
La 1an de marto 2014 en la Ruslanda urbo Kaluga (160 km sud-okcidente de Moskvo) okazis la tria Lerneja Lingva Festivalo. Por la ŝatata evento al la gimnazio №24 venis pli ol tricent lingvemaj geknaboj el dudek lernejoj de la urbo. Estis prezentitaj 28 lingvoj kaj kvin metiejoj.