UEA aĉetis loĝejon por volontuloj en Roterdamo
Sekve de Estrara decido el februaro 2016, UEA aĉetis loĝejon kun pluraj dormoĉambroj por volontuloj en Roterdamo. Ĝi situas en la sama strato kiel la Centra Oficejo, je proksimume 10 minutoj piedire.
Sekve de Estrara decido el februaro 2016, UEA aĉetis loĝejon kun pluraj dormoĉambroj por volontuloj en Roterdamo. Ĝi situas en la sama strato kiel la Centra Oficejo, je proksimume 10 minutoj piedire.
La 23an de julio 2016 la Komitato de UEA, kunveninta en Nitro (Slovakio) kie komenciĝas la 101a Universala Kongreso de Esperanto, elektis novan Estraron de UEA por la periodo 2016-2019. La nova Estraro konsistas el ses personoj: Emilio Cid Mark Fettes Lee Jungkee Stefan MacGill Martin Schäffer Maria Rosaria Spanò
Inter la “Rondaj Tabloj” de La Ondo de Esperanto la plej ŝatata estas la jar-ŝanĝa. Ankaŭ ĉi-foje ni petis diverstendencajn aktivulojn (kvar el ili, bedaŭrinde, ne reagis) respondi la demandon: “Kiu(j)n Esperanto-evento(j)n en 2014 vi taksas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?” El la 15 invititoj ĉi-jare respondis nur 11 personoj; ok viroj kaj [...]
Inter la “Rondaj Tabloj” de La Ondo de Esperanto la plej konata estas la jar-ŝanĝa. Ankaŭ ĉi-foje ni petis diverstendencajn aktivulojn respondi la demandon: “Kiu(j)n Esperanto-evento(j)n en 2013 vi taksas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?”. El la 15 invititoj respondis 12 personoj; 8 viroj kaj kvar virinoj; kvin eŭropanoj, ses amerikanoj kaj unu [...]
Vortoj de komitatano Z Jam de kelkaj semajnoj ni estas en la Fettes-erao, sed nenion specialan ni ankoraŭ sentas. Eble sub la surfaco io ankoraŭ maturiĝas kaj postulas de ni iom da pacienco. Se tamen en Rejkjaviko komenciĝis nova ĉapitro en la historio de UEA, oni devus senti pli da vibrado en la aero.
Inter la “Rondaj Tabloj” de La Ondo de Esperanto la plej tradicia estas la jar-ŝanĝa. Ankaŭ ĉi-foje ni invitis diverstendencajn aktivulojn respondi la demandon: “Kiu(j)n Esperanto-evento(j)n en 2012 vi taksas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?” El la 17 invititoj respondis (same kiel pasint-jare) 13 personoj; 11 viroj kaj du virinoj; sep eŭropanoj, du [...]
Inter la 16a kaj la 19a de novembro okazis la 12a Meksika Esperanto-Kongreso kun la ĉeftemo “Esperanto – 125 jarojn kunigante popolojn, fratigante kulturojn” en la urbo Querétaro, kiu troviĝas en la centro de la lando. Temis pri rekorda evento, ĉar neniam antaŭe tiom multaj partoprenis la Meksikan Esperanto-kongreson. Estis entute 73 aliĝoj el 3 [...]
Martin Schäffer respondas La 1an de novembro 2012 estis lanĉita nova adresaro por Esperanto-parolantoj ĉe la retpaĝo www.adresaro.org. Temas pri la Tutmonda Esperanto-Adresaro. Ĝin kreis la fondaĵo Esperanto Internacia, kiu laboras ĉefe por Esperanto-informado kaj -instruado. La Ondo de Esperanto pridemandis s-ron Martin Schäffer, kiu estis la ĉefa iniciatinto de la projekto. Ĉu vi povas [...]
Meze de januaro 2012 komenciĝis inform- kaj instru-vojaĝo al Nikaragvo. Mi (Martin Schäffer), Mallely Martínez kaj la tieaj aktivuloj: Meyling Palma kaj Uriel Gurdián vaste informis pri Esperanto en amaskomunikiloj, prelegis en diversaj lokoj, organizis informstandojn kaj instruis Esperanton al kelkaj lernantoj.
Inter la 16a kaj la 18a de septembro okazis en Guadalajara la 11-a Meksika Esperanto-Kongreso. Temis pri kongreso de rekordoj. La kongreson partoprenis 45 homoj el kvar landoj. Tiel ĝi estis inter la plej internaciaj kongresoj kaj samtempe inter plej grandaj meksikaj kongresoj. Venis reprezentantoj el 11 federaciaj meksikaj ŝtatoj.
Je la Zamenhofa Tago, la 15an de decembro 2010, per subskribo de la fondodokumentoj en Esperanto-renkontiĝo en la meksika urbo Querétaro estis starigita la fondaĵo Esperanto Internacia. La ĉefiniciatoro de la nova fondaĵo, 48-jara diplomito en publika administrado, Martin Schäffer, aktivas por Esperanto ekde 1983 ĉefe sur la kampoj informado, gazetara laboro, financoj kaj administrado. [...]
Bad Behavior has blocked 849 access attempts in the last 7 days.