Arkivo por la etikedo 'Mark Fettes'

La komitato de UEA en Lahtio

Delonge la komitata kunveno de UEA ne havis tian gravecon kiel tiu, kiu okazis en la 104a Universala Kongreso en Lahtio. Kiam la komitato de UEA kunsidis en 1922 en la proksima Helsinko, ĝi enkondukis la t. n. Helsinko-sistemon pri kunlaboro de UEA kun la naciaj societoj. Tiu aranĝo validis dum la postaj dek unu […]

Du demisioj kaj tri laborreduktoj en Roterdamo

La 28an de junio la prezidanto de UEA Mark Fettes komitatanoj mesaĝon, kiun ni reproduktas ĉi-sube. Pasis longeta tempo de kiam mi laste raportis al vi pri la situacio rilate al la laborkontraktoj en la Centra Oficejo. Vi verŝajne memoras, ke fine de marto mi skribis al vi pri nia decido ekigi proceduron por redukti […]

Klerige kaj klarige ĉe la 50a Malferma Tago de UEA

En la paska sabato, la 20an de aprilo 2019, okazis la 50a Malferma Tago en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Partoprenis 43 homoj, iom malpli ol en antaŭaj okazoj, sed la programo estis same bunta kaj riĉa kiel kutime. Ĉeestis ses el la ok estraranoj de UEA, kies printempa kunsido komenciĝis jam vendredon […]

Niaj atingoj kaj malsukcesoj en 2018

Ankaŭ ĉi-jare La Ondo de Esperanto petis diverstendencajn aktivulojn respondi la tradician demandon: “Kiu(j) Esperanto-evento(j) en la 2018a jaro, laŭ via opinio, estas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?”. Ni ricevis respondojn de rekorde multaj 18 personoj: Peter Baláž, Anna Bartek, Ulrich Brandenburg, Renato Corsetti, Mark Fettes, Paweł Fischer-Kotowski, Albert Stalin Tancinco Garrido, Mireille […]

Novjara mesaĝo de la prezidanto de UEA

La bezono senti nin kune Unu el miaj antaŭuloj kiel Prezidanto de UEA kutimis priskribi sin kiel “la prezidanto de ĉiuj esperantistoj.” La vortoj ŝajnas unuavide pretendemaj. Eĉ se oni enkalkulas ĉiujn aligitajn membrojn de UEA (la membrojn de la aliĝintaj landaj asocioj), sendube ili konsistigas nur iun onon de la monda esperantistaro: duonon, kvaronon, […]

Trezoro Huang Yinbao – nova estrarano de UEA

La 21an de aprilo la prezidanto de UEA Mark Fettes informis pri la rezulto de la reta voĉdonado en la komitato de UEA pri elekto de du pliaj estraranoj de UEA. Ĉi-sube estas lia informo. Finiĝis la voĉdono pri elekto de du pliaj estraranoj. Partoprenis 46 komitatanoj el 62, do la voĉdono estis kvoruma. Por […]

ESF liveras universitatan subtenon

Signifa donaco de ESF (Esperantic Studies Foundation) helpis certigi la estontecon de studoj pri Esperanto kaj interlingvistiko ĉe unu el ĉefaj nederlandaj universitatoj. La tuta sumo de 27.000 USD (21.700 eŭroj), donacita al la Universitato de Amsterdamo de UEA, estos uzata por certigi la estontecon de la katedro pri Esperanto kaj Interlingvistiko ĉe la Universitato […]

Niaj atingoj kaj malsukcesoj en 2017

Ankaŭ ĉi-jare ni petis diverstendencajn aktivulojn respondi la tradician demandon: “Kiu(j) Esperanto-evento(j) en la 2017a jaro, laŭ via opinio, estas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?”. Ni ricevis respondojn de 15 personoj: Peter Baláž, Anna Bartek / Anjo Amika, Renato Corsetti, Mark Fettes, Paweł Fischer-Kotowski, Irina Gonĉarova, Mireille Grosjean, Trezoro Huang Yinbao, Dennis Keefe, […]

En tristo dronante

UEA fariĝis preskaŭ tro trista temo por meriti komentojn, ĉar el ili ja nenio sekvas. Post la popolisto Renato Corsetti kaj la nekomprenebla Probal Dasgupta, Mark Fettes estas prezidanto, kiu estas surda ne nur al niaj rimarkoj sed eĉ al siaj propraj spertoj. Ekde la 1990aj jaroj Fettes estis la kronprinco de UEA. Jam frue […]

Homrajta breviero

Fundamento de la homaj rajtoj / Tradukis Humphrey Tonkin; Antaŭparolo de Mark Fettes; Enkonduko de Maria Rafaela Urueña. [Roterdamo]: UEA, 2016, 96 p. UEA eldonis poŝbroŝuron kun kolekto de la ĉefaj UN-dokumentoj pri la homaj rajtoj. La kolekton eniris la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj du Internaciaj Paktoj: pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj kaj […]

La vivoverko de Zamenhof daŭre inspiras, 100 jarojn post lia morto

La 14a de aprilo 2017 estas la 100a datreveno de la morto de Ludoviko Zamenhof, iniciatinto de Esperanto. En tiu ĉi solena tago, Universala Esperanto-Asocio ree substrekas la gravecon kaj daŭran valoron de lia vivoverko, pri kiu eblas nun legi en trideko da lingvoj ĉe la nova retejo www.zamenhof.life.

Niaj atingoj kaj malsukcesoj en 2016

Ankaŭ ĉi-jare ni petis diverstendencajn aktivulojn respondi la tradician demandon: “Kiu(j) Esperanto-evento(j) en la 2016a jaro, laŭ via opinio, estas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?” Ni dankas al la respondintoj: Peter Baláž, Anna Bartek / Anjo Amika, Renato Corsetti, Mark Fettes, Mireille Grosjean, Dennis Keefe, Katalin Kováts, Vinko Markovo, Chuck Smith, Humphrey Tonkin, […]

Pri daŭripova turismo en Seulo

Laŭ decido de la Estraro de UEA, la 102a Universala Kongreso de Esperanto traktos la temon Turismo kaj evoluo: vojoj al daŭripovo. Tiun elekton inspiris la decido de Unuiĝintaj Nacioj (UN), nomi la jaron 2017 la Internacia Jaro de Daŭripova Turismo por Evoluigo.

Mark Fettes: Ni kunkreu kapablan, engaĝitan, multflankan kaj efikan Asocion

Ĉi-julie en Nitro la Komitato de UEA elektis profesoron Mark Fettes por la dua trijara prezidenta mandato en la plej granda esperantista asocio. Malgraŭ la granda nuntempa okupateco, interalie, pri la ĝenerala voĉdono en UEA, Mark Fettes afable konsentis respondi ok demandojn de nia redakcio. Kio decidigis vin rekandidatiĝi por la dua sinsekva prezidanteco en […]

Nova Estraro de UEA

La 23an de julio 2016 la Komitato de UEA, kunveninta en Nitro (Slovakio) kie komenciĝas la 101a Universala Kongreso de Esperanto, elektis novan Estraron de UEA por la periodo 2016-2019. La nova Estraro konsistas el ses personoj: Emilio Cid Mark Fettes Lee Jungkee Stefan MacGill Martin Schäffer Maria Rosaria Spanò

La Estraro de UEA kunsidis en Roterdamo

La Estraro, Ĝenerala Direktoro kaj la nova redaktoro de la revuo “Esperanto” antaŭ la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. (Foto: Stefan MacGill) La Estraro de UEA kunsidis dum tri tagoj (la 23-25an de aprilo) en la Centra Oficejo en Roterdamo. Temas pri la unua kunsido gastigita de la nova Ĝenerala Direktoro, Veronika Poór, kaj […]

Jaro 2015: Niaj atingoj kaj malsukcesoj

Inter la “Rondaj Tabloj” de La Ondo de Esperanto la plej ŝatata estas la jar-ŝanĝa. Ankaŭ ĉi-foje ni petis diverstendencajn aktivulojn (tri el ili, bedaŭrinde, ne reagis) respondi la tradician demandon: “Kiu(j) Esperanto-evento(j) en la 2015a jaro, laŭ via opinio, estas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?”

Novjara mesaĝo de la Prezidanto de UEA

Labori por paco en malpaca mondo La pasintan jaron ombris militoj kaj atencoj. Sirio, Irako, Jemeno, Sud-Sudano, Niĝerio, Centrafrika Respubliko; Mjanmao, Pakistano, Afganio; Ukrainio, Meksiko, Kolombio… en ĉiuj kontinentoj, miloj da homoj mortis perforte, per bomboj kaj pafiloj, en daŭrantaj konfliktoj diversspecaj. Teror-atakoj amase mortigis civitanojn en Ankaro, Garisso, Bejruto, Parizo, Tunizo, San-Bernadino. Pri kelkaj […]

Mark Fettes: Por UEA Krimeo restas parto de Ukrainio

La 30an de julio la prezidanto de UEA, Mark Fettes, respondis al la prezidanto de la Ukrainia Esperanto-Asocio, Eŭheno Kovtonjuk, kiu petis la gvidantojn de UEA taksi la decidojn pri Krimeo, kiujn akceptis la 28a konferenco de REU. La prezidanto de UEA skribis:

UK-100: Kongresanoj piligrimis al Bulonjo

Kvankam ekstere rekonstruita, la interno de la urba teatro de Bulonjo-ĉe-Maro certe aspektas nun, cent dek jarojn poste, kiel en la historia tago en 1905, kiam Zamenhof festparolis por la partoprenantoj de la Unua Kongreso de Esperanto. Ses aŭtobusplenoj da kongresanoj pilgimis al la apudmara urbo por solene omaĝi al tiu unika evento. Sur la […]