27 Septembro 2013 de AlKo
Krom kreado de retejoj kaj organizado de aranĝoj E@I okupiĝas pri eldonado. Temas plejparte pri lernolibroj, instrutekstoj, kaj fakaj libroj, kies enhavo kongruas kun la celoj de Edukado@Interreto. Ĉi-somere aperis du novaj libroj.
2 Aŭgusto 2013 de AlKo
La programo WikiTrans scias traduki en Esperanton ĉiujn 4 milionojn da anglaj artikoloj el Vikipedio. Malgraŭ la alta kvalito de la maŝintraduko, ili tamen ne povas aŭtomate fariĝi parto de la Esperanta Vikipedio, ĉar la tradukaĵon necesas poluri lingve kaj teknike. Por laŭeble simpligi tiun taskon, teamo de vikipediistoj kunvenis de la 1a ĝis la [...]
11 Majo 2013 de AlKo
Foje nekonata Azia komencanto en Vikipedio demandis min, kie li povus aŭdi vortojn kaj frazojn en Esperanto, por ekzerci sian aŭdkomprenon kaj plibonigi sian elparolon. Ĉi tiu artikolo estas traduko de mia respondo.
24 Januaro 2013 de AlKo
Intervjuo kun Peter Baláž, la Esperantisto de la Jaro En la januara Ondo ni informis, ke la 33-jara slovaka aktivulo Peter Baláž, kunordiganto de la asocio Edukado@Interreto (E@I) estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2012. Hodiaŭ li estas nia gasto. Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro? Tio [...]
7 Decembro 2012 de AlKo
E@I speciale por KAEST 2012 produktis sian novan eldonaĵon. DVD Vikipedio en Esperanto – eksterreta eldono 2012 estas eksterreta (angle “offline”) eldono de la aktuala stato de Vikipedio en Esperanto je oktobro 2012, kun pli ol 170 mil artikoloj. La disko havas ankaŭ utilan arkivan signifon, ĉar ja prezentas ĉi-jaran staton de la projekto Vikipedio [...]
24 Marto 2012 de AlKo
Maŝintradukado atingis novan mejloŝtonon, kiam la 22an de februaro la plej konata interreta tradukilo Google Translate eksubtenis Esperanton kiel sian 64-an lingvon. Entuziasmon de la esperantistoj plifortigis la aserto, ke ilia lingvo donas multe pli bonajn rezultojn ol aliaj lingvoj kun same malmultaj trejnodatumoj, kaj ke tio estis la ĉefa kialo por la frua lanĉo. [...]
23 Marto 2012 de AlKo
Marek Blahuš, ĉeĥa esperantisto kaj staĝanto ĉe la Eŭropa Komisiono, prezentis Esperanton al 110 oficistoj de la Eŭropa Unio, precipe tradukistoj. La du prelegoj, kiuj okazis la 27an de februaro en Bruselo kaj la 1an de marto en Luksemburgo, estis parto de Tradukforumo, interna kleriga aranĝo de EU. Sub la titolo “Lingvoj kun mondaj ambicioj” [...]
24 Novembro 2011 de AlKo
Esperantistoj ofte tro reklamas Esperanton al si mem kaj neglektas informadon de tiuj kiuj ĝin ankoraŭ ne parolas. Tiun konkludon mi lastatempe faras ĉiam pli ofte, kaj ankaŭ mia esploro pri la kvalito de prezentiĝo de Esperanto en la nacilingvaj versioj de la interreta enciklopedio Vikipedio konfirmis tiun fenomenon. Kaj tamen vikipediaj artikoloj kutime aperas [...]
28 Decembro 2010 de AlKo
KAEST (Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko) estas hodiaŭ unu el la plej gravaj agadoj stimulantaj la sciencan kaj fakan uzon de Esperanto. Origine temis pri komuna aranĝo de la sciencteknikaj sekcioj de la ĉeĥa kaj slovaka landaj asocioj de UEA, kiu okazis sepfoje inter 1978 kaj 1989, kaj reviviĝis en 1998 [...]