1 Decembro 2016 de AlKo
Sesdeko da vizitantoj la 26an de novembro alvenis el pluraj landoj por la 45a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, el Nederlando, Belgio, Germanio, Hungario, Kroatio, Pollando, Luksemburgio kaj Svislando.
21 Novembro 2016 de AlKo
La Gazetara Komuniko, kiu anoncis la 45an Malferman Tagon kaj la postan Seminarion pri informado ricevis plurajn pozitivajn reeĥojn. La 45a Malferma Tago estos dediĉita por la Jaro de la Lernanto: post enkonduko de Stefan MacGill prelegos Mirejo Grosjean, Prezidanto de ILEI (la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj), kun titolo: ILEI inter kreskoj, puŝoj kaj [...]
4 Oktobro 2016 de AlKo
La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas por la 45a fojo al la Malferma Tago, kiu okazos sabaton, la 26an de novembro 2016, kaj tuj poste, dimanĉe, la 27-an de novembro, okazos seminario pri informado.
5 Decembro 2015 de AlKo
75 partoprenantoj el 14 landoj ĉeestis la 43an Malferman Tagon de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 28an de novembro. Kiel tradicie, ĝin komencis Ionel Oneţ per prezentado de novaĵoj de la Libroservo de UEA. Apartan prilumon ricevis la plej freŝa el ili, Tamen ĝi moviĝas!, la tria volumo de eseoj premiitaj en la [...]
3 Oktobro 2015 de AlKo
La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas por la 43a fojo al la Malferma Tago, kiu okazos sabaton, la 28an de novembro. La 43a Malferma Tago estos la lasta por Osmo Buller kiel la Ĝenerala Direktoro de UEA. Kvazaŭ adiaŭe li prezentos erojn el sia kolekto de bildkartoj pri Nieuwe Binnenweg kaj rakontos [...]
19 Oktobro 2014 de AlKo
La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas jam por la 41a fojo al la Malferma Tago, ĉi-foje sabaton, la 29an de novembro. Unuafoje la Malferma Tago okazis 20 jarojn pli frue, en novembro 1994, kaj estis tiel ŝatata de vizitantoj, ke ĝi fariĝis komenco de regula aranĝo, okazanta dufoje ĉiujare.