Arkivo por la etikedo 'majo'

Pasko, krizo en UEA, Esperanto-kongresoj, muzeo en Ĉeĥio, kazaĥa kuirarto kaj aliaj temoj en la maja Ondo

Kvankam La Ondo de Esperanto kutime aperas la unuan lundon de la koncerna monato, la maja Ondo (70-paĝa) aperis multe pli frue, la 25an de aprilo, je la Granda Ĵaŭdo, ĉar la redakcio decidis eldoni ĝin antaŭ ĉi-jara Pasko, kiun la orientaj kristanoj ĉi-jare festis la 28an de aprilo. Pri la ĵusa Pasko memorigas ankaŭ […]

Jubileoj kaj memordatoj en majo 2019

2. Antaŭ 85 jaroj naskiĝis Gersi Alfredo Bays (1934-1947- ), brazila instruisto, eldonisto kaj esperantisto, fondinto de la revuo Fonto (1980-2006) kaj de la eldonejo Fonto, aŭtoro de la romano La Profeto el Pedras (2000), membro de Akademio de Esperanto (2000-09); honora membro de UEA (2014), laŭreato de la premio de la fondaĵo Grabowski (1990) […]

Jubileoj kaj memordatoj en majo 2018

02. Antaŭ 30 jaroj mortis Nikolaj Faddejeviĉ Danovskij (1905-1925-1988), rusa sovetunia inĝeniero, ĵurnalisto, kunlaboranto de enciklopedia eldonejo kaj esperantisto; vicprezidanto de TEĴA, aŭtoro de pluraj artikoloj en/pri Esperanto kaj de la monografio Enkonduko en la arton traduki, gvidanto de koresponda kurso por Esperanto-tradukantoj, tradukanto (i.a. de Princidino Mary de Lermontov), Esperanto-instruisto.

La maja Ondo

Antaŭ du semajnoj, la 1an de majo, estis publikigita la maja numero de La Ondo de Esperanto, kiu ĉi-jare aperas kiel bitgazeto. La ĉeftema artikolo kaj kelkaj tekstoj en la movada sekcio Eventoj estas dediĉitaj al la centa datreveno de la morto de Zamenhof, kiu estis diversmaniere celebrita en pluraj lokoj, interalie, en lia naskiĝurbo […]

Majo 2014: Jubileoj, memordatoj, festoj

1. Internacia laborista tago. 2. Antaŭ 25 jaroj (1989) la hungaria armeo komencis malkonstrui la defendan barilon en la limo kun Aŭstrio. Antaŭ 25 jaroj mortis la sovetunia ruslingva verkisto Veniamin Kaverin (Zilber, 1902-89), aŭtoro de la aventura romano Du kapitanoj. 3. Internacia tago de la libereco de la gazetaro.