La Balta Ondo » Madrido

Radia bonveno al la printempo
Dum la lastaj monatoj la asocio SAT-en-Hispanio kunlaboras kun programoj de la alternativa radiostacio Radio Vallekas, el la madrida populara kvartalo Vallecas. Ĉefa ĉeesto troviĝas en la anarkiisma programo “La hora impía” (La malpia horo), sed ili ankaŭ prezentis la lingvon en aliaj elsendoj.

La kunlaboro kreskis sufiĉe intensa, kaj jam fine de la pasinta jaro oni komencis iniciaton saluti ĉiun sezonon per speciala programo, surbaze de Esperanto kiel vivanta realaĵo. Do, la 29an de decembro oni ekelsendis tutan programon dulingvan por adiaŭi la jaron, kaj kiel kulmino ĝis nun, la stacio elsendis dimanĉon la 16an de marto, programon denove dulingvan, hispane kaj esperante, por bonvenigi la printempon, dum iom pli ol unu tuta horo. En ĝi partoprenis la poeto kaj tradukisto Miguel Fernández, kiu prezentis diversajn pecojn kaj deklamis poemojn, kaj la muzikensemblo Kvaropo Sinkopo, kiu kantis en Esperanto kaj en aliaj lingvoj.

Ĝi estas unu el la diversaj programoj kiujn la anarkiisma grupo Volia de la asocio FAI (Iberia Anarĥiista Federacio) organizis kaj intencas plu organizi dum la sekva periodo, kunlabore kun SAT-en-Hispanio. Ekzemple, la 2an de marto, Miguel Fernández deklamis la kontraŭvatikanan poemon Grito hacia Roma (Krio al Romo) de Federico García Lorca kadre de la sama radio-programo, kiu tiutage, esceptokaze, estis emisiata el la okupata socia centro La Casika de apudmadrida urbo Móstoles.

Ne temas plu do pri la tipaj intervjuoj pri nia lingvo kun demandoj pri ĝia karaktero, sed pri unuhora prezento, en Esperanto kaj la hispana, de la esperanta kulturo en la formo de kantoj kaj poemoj.

Krom per radio, eblis aŭskulti la printempan programon rekte en la sidejo de la stacio, kaj por interesiĝantoj ĉiukontinentaj, nun ankaŭ en la reto kaj ankaŭ en la Bitoteko de Hispana Esperanto-Federacio.

Por instigi la organizantoj, eblas sendi mesaĝon al la Grupo Volia (grupovolia.fai@gmail.com) kun gratulo al ĝi kaj al Radio Vallekas kaj kun peto pri pli da tiuspecaj priesperantaj programoj. Ja ion similan spontane jam faris ĉiamaj aŭskultantoj de tiu radiostacio en Latin-Ameriko kaj Sud-Francio jam de la unua momento, kiam SATeH-anoj komencis kunlabori kun la homoj de Radio Vallekas.

José Antonio del Barrio

Ĉi tiu artikolo aperis en la aprila-maja kajero de La Ondo de Esperanto (2014).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №4–5.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/04/235radio/

Kultura vigliĝo en radikala etoso
La politika radikaleco de SAT percepteblas pli ol antaŭ kelkaj jaroj – la Internacio, kantita de grupo inkluzivanta anojn de la koruso Interkant’ komence kaj fine de la Kongreso de SAT en Madrido (2013-07-28 – 2013-08-04), tion emblemas. Senteble kreskas la kolektiva optimismo post la finance malfacilaj jaroj. La politika spektro larĝiĝas per la pliaktiviĝo de la frakcioj. Kunvenis la ekologia, sennaciista, komunista, liberecana frakcioj kaj la Vegetara Sekcio.

Al la komforta kongresejo en la universitata kvartalo venis iom pli ol 100 membroj kaj nemembroj. Mankis kvin komoranoj kaj du malianoj, al kiuj la hispana ambasado respektive la franca konsulejo rifuzis vizojn.

En 2011 la sarajeva kongreso proponis krei artan fakon en SAT, kaj, kvankam tio restas neplenumita, viglas nun la menciita Interkant’, gvidata de Franjo Leveque. La kultura flanko de la kongreso estis eksterkutima: Unu vesperon aperis la indignula koruso Solfónica, kies scenejo estas plej ofte la stratoj kaj placoj, kie homoj protestas kontraŭ la nuna ŝtata politiko de fiska rigoro. Ankaŭ Jomo dancigis la kongresanojn dum tuta vespero. La spektaklo Vivu la teatro! surprizis ĉiujn per la komedia kaj deklama talento trovita inter la kongresanoj. En alia tago Miguel Fernández abunde kaj verve deklamis el sia nova libro Poezio: armilo ŝargita per futuro, kolekto de socie engaĝita, revolucia poezio eldonita de SATeH (SAT en Hispanio).

En aparta kunveno la Eldona Fako Kooperativa de SAT (SAT-EFK) prezentis novajn eldonaĵojn. Aperis finfine, kun ĝena malfruo, la senpacience atendita filmo Esperanto de Dominique Gautier, kiun SAT-EFK financis. Kongresanoj spektis ĝin apreze kaj ekplanis ĝian disvastigon. Montrinda estas nova bildrakontaro de Serĝo Sir’: BoRoKo – Bildaj Resumoj de Klasikaĵoj kun bildstrie rerakontitaj klasikaj verkoj.

Salutoj al la kongreso venis de Luis Garcia Montero (poeto, aktivulo en Izquierda Unida), unu distrikta federacio de CGT, IWW, COS (Laborista kunordigantaro), Alan Woods (Internacia Marksisma Tendenco) kaj Eduardo Larrouy (Grupo Esperantista de Bilbao). La nun streĉa socia-politika situacio en Hispanio speguliĝis en aranĝoj kiel podia diskuto (“Esperanto ekster Esperantujo – Simpatio al Esperanto ĉe alternativaj komunikiloj”) inter hispaniaj aktivuloj de la gazetoj Tierra y Libertad, Germinal, CNT, Estudios kaj de la traduk-reto Tlaxcala. Granda grupo de kongresanoj vizitis la anarki-sindikatistan sindikaton CNT. Du membroj de tiu senhierarkia, senfunkciula sindikato klarigis ĝian funkcimanieron. En alia tago Tonyo del Barrio prelegis hispanlingve por eksteraj vizitantoj pri Esperanto kaj SAT.

Kongresanoj laŭdas la organizantojn, kiuj kaj faciligis kontaktojn kun lokaj neesperantistoj kaj prizorgis akuratan disvolviĝon de la programero-riĉa kongreso.

Reprezentantoj de neesperantistaj organizaĵoj pri “Esperanto ekster Esperantujo” (Foto: José Salguero)

Kiel menciite, la kongreson trafis konata plago: vizaj barieroj. SAT atentas la pli larĝan kuntekston. Dumkongrese projekciiĝis la filmo Mondcivitanoj en ĉeesto de la reĝisorino Natalia Román kaj aktivulo de movado kontraŭ polica ĉikanado de senlegitimilaj enmigrintoj. La filmo temigas la situacion de enmigrintoj en Hispanio kaj diversajn manierojn reflekti ĝin. En ĝi Pedro Sanz, aktivulo de SATeH, prezentis la sennaciismon al la hispanlingva publiko. Preskaŭ fine de la kongreso venis informo, ke en Moskvo okazas amasarestoj de eksterlandanoj. Du alineoj en la kongresa Deklaracio “gratulas la agantojn kontraŭ policaj ĉikanoj direktataj al senlegitimilaj enmigrintoj kaj alvokas la EU-ŝtatojn, kiuj membras en la Frontex-sistemo, ĉesigi la ĉikanojn” kaj “energie kondamnas la en Moskvo kaj aliloke okazantajn amasarestojn de enmigrintoj kaj postulas ilian ĉesigon”.

La Deklaracio mencias ankaŭ la nuntempe kreskantan emon “en liberecanaj kaj aliaj maldekstraj medioj uzi Esperanton kiel identecan signon, interalie per situigo de la lingvo en kolofonoj kaj artikolresumoj, kaj ekuzo de la lingvo en plurlingvaj retejoj”. Temas pri reviviĝo de malnova tradicio de la anarkiista-liberecana medio. La kontraŭhierarkia, antaŭfigura politika fono de Esperanto ricevas agnoskon tie eĉ ĉe multaj, kiuj mem ne lernas ĝin.

La SAT-anoj devis trakti unu tre zorgodonan aferon: la ne plu laŭordan eldonritmon de Sennaciulo. Dum la kongreso oni komencis alvenigi freŝajn fortojn al la redakta skipo kaj alvokis la membraron pli aktive kontribui. Aliaj traktitaĵoj, kiuj eniris la Gvidrezolucion, estis, ke “la PK [Plenum-Komitato] studu kiel oportune liberigi la datumojn de PIV, kiam la kondiĉoj permesos” kaj ke la PK estigu “la teknikan bazon de retpaĝaro celanta informi ne-esperantistojn pri SAT, komencante laŭeble per informado en la angla”. SAT faras eksteran informadon en diversaj lingvoj – sed la anglalingva lamas de kelkaj jaroj.

Nekutime valoraj estis la postkongresaj ekskursoj. “Vojaĝo al la Mezepoko” gvidita de vera fakulo, Félix Rodrigo Mora, kondukis lunde al ĉirkaŭmadridaj lokoj ekster la ordinara turista itinero. Oni ekkonis lokojn ligitajn al la tiel nomata consejo abierto (malferma konsilio) kaj la forua leĝaro, la komunuma reĝimo, la interhelpaj sistemoj, la popola romanika arto. Pli ĝenerale temis pri la fluso kaj malfluso de tolerado en la mezepoko, la tiama religieco, la klasbatalo esprimiĝinta en la kontestado inter la konsilioj kaj la reĝeco.

Vegetaranoj kaj veganoj pli rimarkeblis ĉi-jare – kaj ilia agadmotivo atingis la Gvidrezolucion. Oni “ĝojas, ke ĉi-jare ĉiu kongresano povis manĝi laŭ propra dieto, kaj bonvenigas la pretecon de la Vegetara Sekcio helpi organizantojn de ontaj Kongresoj pri planado de ekvilibraj manĝoj”. SAT ĉi-rilate partoprenas evoluon multlande observatan.

En aliaj rilatoj SAT – oni esperas – antaŭiras la ceteran socion: per sia penado maksimume praktiki la rektan demokration, konkretiĝinta dumkongrese en kvin malfermaj tutmatenaj laborkunsidoj, kie traktiĝas ĉiuj aferoj de la Asocio, kaj per sia kontraŭhierarkiemo, kiu inklinigas lasi spacon por novuloj en dumkongresaj funkcioj. Kiel ajn etskale, SAT daŭre klopodas “kvazaŭ embrie funkciigi societon, kiel povos estonte funkcii la universala socio”.

Gary Mickle

Ĉi tiu artikolo aperis en la aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto (2013).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №8–9.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/08/227sat/

Madrido: Iberia renkontiĝo
La 9a Iberia Renkontiĝo pri Esperanto (IRo) okazis en la junulargastejo San Fermín en Madrido, la 15–17an de marto. IRo estas juneca aranĝo (sed por ĉiuj aĝoj) en la Iberia Duoninsulo, sinsekve organizata de unu el la asocioj: PEJ (Portugala Esperanto-Junularo), KEJ (Kataluna Esperanto-Junularo) kaj HEJS (Hispana Esperanta Junular-Societo). Ĉi-jare estis la vico de HEJS.

Vendrede vespere la interkona vespero komenciĝis per la prelego de José Antonio del Barrio (Toño), kiu klarigis al la spektantaro pri Esperanto kaj respondis al la demandoj de la interesatoj. Poste en ĝardena dometo okazis vespermanĝo, dum kiu ĉiuj enkondukis sin mem kaj parolis kiel oni eklernis Esperanton aŭ kial oni ŝatas uzi ĝin. La etoso estis aparte amuza kaj neformala.

Sabate venis la partoprenantoj, kiuj emis lerni la lingvon en la kurso de Ferriol Macip (Farri), kiu montris la kunlaboradon de KEJ je la organizado de la evento. En la akceptejo de la junulargastejo, apud la ekspozicio starigita de Hispana Esperanto-Federacio, Pedro Sanz starigis la libroservon kiu estis vizitita ne nur de la partoprenantoj de la IRo sed ankaŭ de ĉiuj vizitantoj de la junulargastejo okaze de la popola interŝanĝa merkato okazinta tie samtempe.  Ankaŭ oni povis ĝui la atelieron pri manfarado de sapo kaj naturaj kosmetikaĵoj instruita de Mati Montero. La tuta tago estis plenigita per prelegoj kiel tiu pri Candidaturas de Unidad Popular (Popolaj Unuigitaj Kandidatumoj, aparta maniero organizi politikan partion); pri la projekto San Fermín (la socia asembleo reganta la junulargastejon, kie okazis la renkontiĝo, kaj aliajn projektojn), peĉakuĉo (japandevena prelegstilo per rapidaj kaj mallongaj klarigoj) kie oni klarigis pri la vivo de la inventisto Leonardo Torres Quevedo kaj ties rilato al Esperanto, kaj pri la magio sub la numero Φ [fi'] kaj ties rilato al arĥitekturo kaj beleco. Ankaŭ oni havis tempon por spekti filmetojn kun Esperantaj subtekstoj.

La plej grava sabata programero estis la itinero Maks Stelo – literatura promenado tra la lokoj kie okazis la verko Bohemiaj Lumoj, de Ramón María del Valle-Inclán, kreinto de la ĝenro esperpento: “la aspekto de la praaj herooj sinrigardantaj en misformigaj speguloj”. La poeto kaj tradukisto Miguel Fernández klarigis al ni pri tiuj lokoj kaj gvidis la gepartoprenantojn tra la historio de Madrido dum la komenco de la 20a jarcento. En la Pordego de la Suno la grupo venis tien, kie la socia movado 15M (pordemokratia grupo civitana, fondita la 15an de majo 2011) tendumis kaj manifestaciis.  Tie oni kriis esperantigitajn revoluciajn motojn. La itinero finiĝis per teatrado el la sesa sceno de la verko fare de Miguel Fernández kaj Raúl M. Anguita en la trinkejo Bar Kunin. Miguel Gutiérrez Adúriz el Kantabrio aliĝis al la gvidinto kaj ili kune kantis kaj deklamis.

Dimanĉe, danke al la paŭzo de la pluvo, grupo da partoprenantoj biciklis tra la parko Madrid Río apud la rivero Manzanares. Certe estis bona maniero adiaŭi ĝis la sekvonta IRo, kiun organizos KEJ.

La renkontiĝon partoprenis pli ol kvindek homoj el Portugalio, Litovio, Ruslando, Kostariko, Madrido, Kastil-Manĉio (regiono Kastilio – La Manĉo), Aragono, Katalunio kaj Ekstremaduro. Inter ili estis afablaj junuloj kiuj eklernis la lingvon kaj interesiĝis pri la movado, novaj geamikoj kiujn ni kuraĝigas partopreni en niaj eventoj kaj diskonigi la lingvon. Pluraj programeroj estis diskonigitaj realtempe en Twitter / Pepumilo: @HEJSEsperanto per la etikedoj #IR2013 kaj #IRo2013.

La okazigo estintus neebla sen la nepagebla helpo de ĉiuj, kiuj kunlaboris en ĝi. Nome de HEJS, ni dankas ilin ĉiujn.

La Estraro de HEJS

Ĝi estas artikolo el la aprila-maja kajero de La Ondo de Esperanto (2013).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №4–5.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/04/madrido/