Arkivo por la etikedo 'Madrido'

Radia bonveno al la printempo

Dum la lastaj monatoj la asocio SAT-en-Hispanio kunlaboras kun programoj de la alternativa radiostacio Radio Vallekas, el la madrida populara kvartalo Vallecas. Ĉefa ĉeesto troviĝas en la anarkiisma programo “La hora impía” (La malpia horo), sed ili ankaŭ prezentis la lingvon en aliaj elsendoj.

Kultura vigliĝo en radikala etoso

La politika radikaleco de SAT percepteblas pli ol antaŭ kelkaj jaroj – la Internacio, kantita de grupo inkluzivanta anojn de la koruso Interkant’ komence kaj fine de la Kongreso de SAT en Madrido (2013-07-28 – 2013-08-04), tion emblemas. Senteble kreskas la kolektiva optimismo post la finance malfacilaj jaroj. La politika spektro larĝiĝas per la pliaktiviĝo [...]

Madrido: Iberia renkontiĝo

La 9a Iberia Renkontiĝo pri Esperanto (IRo) okazis en la junulargastejo San Fermín en Madrido, la 15–17an de marto. IRo estas juneca aranĝo (sed por ĉiuj aĝoj) en la Iberia Duoninsulo, sinsekve organizata de unu el la asocioj: PEJ (Portugala Esperanto-Junularo), KEJ (Kataluna Esperanto-Junularo) kaj HEJS (Hispana Esperanta Junular-Societo). Ĉi-jare estis la vico de HEJS.



Bad Behavior has blocked 850 access attempts in the last 7 days.