Arkivo por la etikedo 'Łukasz Żebrowski'

Jaro 2015: Niaj atingoj kaj malsukcesoj

Inter la “Rondaj Tabloj” de La Ondo de Esperanto la plej ŝatata estas la jar-ŝanĝa. Ankaŭ ĉi-foje ni petis diverstendencajn aktivulojn (tri el ili, bedaŭrinde, ne reagis) respondi la tradician demandon: “Kiu(j) Esperanto-evento(j) en la 2015a jaro, laŭ via opinio, estas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?”

TEJO kun nova prezidanto

La Komitato de TEJO, kiu kunsidis en la 71a Internacia Junulara Kongreso, elektis la Estraron por la oficperiodo 2015–2017. La nova prezidanto estas la antaŭa vicprezidanto Michael Boris Mandirola el Italio. Li gvidos kvinpersonan teamon, en kiu ĉiuj krom li estas en la Estraro por la unua fojo.

Junulara plankunsido en Italio kaj tra la mondo

(GAZK 7) La estraro de TEJO revenis post jaro kunveni denove en Novara, Italio. De la 6a ĝis la 8a de marto kunvenis kvin el la sep estraranoj, plus TEJO-volontulo kaj observantoj de UEA kaj ILEI. La protokolado kaj taskmastrumado okazis pere de la interaktiva komputila programo Trello, tiel ke la protokolado, la registro de [...]

Veturilo: Ĉu Esperanta nomo por publikaj bicikloj en Varsovio?

Karaj Esperantistoj! Denove bezonatas Via reta voĉdonemo! La Estraro de Publika Transportado en Varsovio malfermis konkurson por nomo, kiun havos sistemo de publikaj bicikloj en Varsvoio. La unuan etapon transiris unu nomo en Esperanto: veturilo. Nun el 6 eblecoj, en reta voĉdono oni elektos la venkintan. Do Via helpo bezonatas! Bonvolu iri al la paĝo [...]

TEJO: Novaj komitatanoj B

Paweł Fisher-Kotowski el Pollando, Wang Shanshan el Ĉinio, Ronald Baby González el Kubo/Hispanio kaj Magnus Henoch el Svedio/Britio (de maldekstre en la supra portretaro) estas novaj Komitatanoj B de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). Ili estis elektitaj per baloto de Individuaj Membroj de TEJO okazinta marte kaj aprile. Ili oficos de junio 2012 ĝis [...]



Bad Behavior has blocked 850 access attempts in the last 7 days.