Arkivo por la etikedo 'Lu Wunsch-Rolshoven'

NR: Denove en Saarbrücken

La 14a Novjara Renkontiĝo (NR) okazis ekde la 27a de decembro ĝis la 3a de januaro samtempe kun la Novjara Internacia Semajno (NIS) ĉe la franca limo, en la urbo Saarbrücken jam la kvaran fojon. Partoprenis ĝin kaj kunfestis pluraj gejunuloj kaj multaj junaj familioj kun infanoj, inter kiuj abundis denaskuloj. La unuan vesperon la [...]

Pli ol 25 000 Esperanto-lernantoj ĉe duolingo.com

Ekde la 28a de majo estas plia oferto de Esperanto-kurso en la reto: La lingvolernejo Duolingo ofertas testan version de Esperanto-kurso en la angla lingvo; tion povas uzi ankaŭ nedenaskuloj de la angla. Dum la unuaj du semajnoj aliĝis pli ol dudek mil lernantoj kaj ĉiutage aldoniĝas pluraj centoj. Multaj homoj esperis tion, sed verŝajne [...]

NR – multfaceta kiel ĉiam

Ĉi-foje la Novjara Renkontiĝo okazis en Bitburg, iom norde de Treviro (Trier), kie ni jam gastis antaŭ tri jaroj. Ĉeestis dum la semajno ĉirkaŭ novjaro entute 162 homoj el deko da landoj – sesdeko da homoj el Germanio kaj cento el eksterlando, plejparte el Belgio, Francio, Luksemburgio (tuj apuda), Hispanio kaj Italio. Kiel kutime partoprenis [...]

Gimnastika artfajraĵo Esperanto

Fine de decembro kaj dum januaro 2014 tra Germanio turneis gimnastika prezento kun la nomo “TUI Artfajraĵo de gimnastiko – Esperanto”. 200 mil homoj vidis la spektaklon, kaj pluraj milionoj legis la titolon kaj la mencion de nia lingvo. La gimnastika turneo okazas ĉiujare, sed ĉi-foje la organizantoj nomis ĝin laŭ nia lingvo kaj kunvokis [...]

Pli ol 200 partoprenantoj en NR

Ŝajne la urbo Saarbrücken kun sia situo ĉe la francia-germania landlimo aparte logas Esperanto-parolantojn por komune festi. Jam antaŭ tri kaj kvar jaroj estis iom pli ol 190 partoprenantoj en la sarbruka NR, ĉi-foje eĉ 203 homoj venis por festi la novan jaron tie en internacia rondo. El tiuj estis 82 junuloj ĝis 20 jaroj [...]

De vintro al printempo

Ankaŭ ĉi-jare la partoprenantaro de PRINTEMPE estis bele internacia. Kunvenis homoj el Francio, Belgio kaj Germanio; kaj inter la devenlandoj estis ankaŭ Ĉeĥio, Bulgario kaj Nederlando. Do regis bela Esperanto-etoso en la kvara PRINTEMPE de la 29a de marto ĝis la 6a de aprilo.

Por homoj de ĉiuj aĝoj: “Revoj kaj sonĝoj”

La 11a Novjara Renkontiĝo en Xanten Entute 161 homoj el 14 landoj ĉeestis en la 11a Novjara Renkontiĝo, kiu okazis de la 27a de decembro 2012 ĝis la ĉi-jara 3a de januaro, apud la germana urbo Xanten (okcidente de la Ruhr-regiono). En la unua jardeko de sia ekzisto la Novjara Renkontiĝo (NR) sukcese akiris la [...]

11a NR: 111 aliĝintoj el 11 landoj

Ĉi-jarfine okazos la jam 11-a Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand en Xanten, Germanio (inter Düsseldorf kaj Nijmegen). Estos unu semajno de bela internacia kunestado, de la 27a de decembro 2012 ĝis la 3a de januaro 2013 (ĵaŭdo ĝis ĵaŭdo). Intertempe aliĝis jam 111 homoj el 11 landoj al tiu ĉi 11a NR – jes estas [...]

Kreskigi Esperantujon

Kion ni faru tiucele uzante la scion de fakuloj pri varbado kaj merkatiko? Jen la demando, kiun Lu Wunsch-Rolshoven (EsperantoLand) metis al si, kiam Sam Green, reĝisoro de la filmo The Universal Language, petis kontribuon por la retejo esperantodocumentary.com. Sekvas mallongigita versio de lia eseo. Esperanto-varbado kaj -merkatiko. Unu afero delonge mirigas min: La Esperanto-komunumo [...]

Novjara Renkontiĝo nun dekjara

Dekjariĝis la Novjara Renkontiĝo – fine de 2002 ĝi komenciĝis per kvintaga kunveno de 49 homoj en Fürstenberg norde de Berlino; inter tiuj estis deko da infanoj. Jam tiam infanoj gravis dum NR – intertempe ili havas sian propran regnon. Granda teamo zorgas pri ili, amuzas ilin kaj mem amuziĝas. Kaj la gepatroj kaj iliaj [...]

Multfaceta semajno en Saarbrücken

Same kiel antaŭ unu jaro entute 194 homoj partoprenis en la 9a Novjara Renkontiĝo (NR) kaj la 2a Novjara Internacia Semajno (NIS), kiujn la asocio EsperantoLand organizis de la 27a de decembro 2010 ĝis la 3a de januaro 2011 en Saarbrücken. Multaj partoprenantoj venis el Germanio, Francio, Belgio, Nederlando kaj Hispanio, pliaj venis el diversaj [...]



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.