Arkivo por la etikedo 'Litovio'

Petras Čeliauskas honorita

La 17an de aprilo 2012 en la ŝtata muzika teatro de Kaŭno (Litovio) okazis solena ceremonio “Vilaĝaj lumradioj de Litovio 2011”, organizita de la Litovia agrikultura ministerio. En la branĉo “Vilaĝa libroportanto” laŭreatiĝis konata litova esperantisto Petras Čeliauskas el la urbeto Švėkšna – multjara redaktoro de la gazeto Litova Stelo, tradukisto, Honora Membro de UEA.

Esperanto 125: Ekspozicio en Vilno

Ampleksa ekspozicio dediĉita al la 125-jariĝo de Esperanto kaj iniciatita de Litoviaj ĵurnalistoj-esperantistoj, ekfunkciis en la vasta vestiblo de la prestiĝa biblioteko de la Litovia Scienca Akademio.

La ora jubileo de Choe Taesok

Hodiaŭ, la 16an de februaro, sian 50-jariĝon festas la korea ĵurnalisto kaj esperantisto Choe Taesok, dum pluraj jaroj loĝanta en Vilno, la ĉefurbo de Litovio, kiu koincide festas sian nacian tagon de la sendependiĝo.

Litovio: rilato al la rusa kaj pola minoritatoj

Laŭ sciigo de la inform-agentejo BNS, la litovoj rilatas al la rusa minoritato en Litovio pli bone ol al la pola minoritato. La internacia opinisondo montris, ke 77% da litovianoj pozitive rilatas al la Litoviaj rusoj, kaj 20% rilatas al ili negative. Al la pola minoritato pozitive rilatas 57% el la respondintoj, kaj 38% negative [...]



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.