La Balta Ondo » Litova Esperanto-Asocio

Zamenhof-Tagoj en Kaŭno – la tradicio daŭras
Povilas Jegorovas kaj Audrys Antanaitis (Foto: Antanas Grincevičius)

Dum pli ol kvindek jaroj daŭras la tradicio meze de decembro okazigi Zamenhof-Tagojn en Kaŭno. Ekde la restarigo de Litova Esperanto-Asocio (LEA) en 1988 samtempe kaj samurbe ĉiujare estas organizata ankaŭ jarkongreso de LEA. La 12-13an de decembro 2015 al Kaŭno por la du samtempaj tradiciaj aranĝoj venis 111 esperantistoj el 13 urboj de Litovio kaj gastoj el Latvio.

La 51a kongreso de LEA komenciĝis per enkondukaj vortoj de la prezidanto de LEA Povilas Jegorovas. Sekvis minuto da silento omaĝe al la forpasinta eminenta esperantisto, Honora Membro de UEA Antanas Mekys. La prezidanto de LEA en sia jarraporto ĉirkaŭrigardis la jaran agadon de litoviaj esperantistoj. Li substrekis, ke la jaro estis stabile sukcesa kaj estis atingitaj moderaj rezultoj en ĉiuj ĉefaj agaddirektoj (informado kaj popularigo de Esperanto, internaciaj kontaktoj, eldona agado, instruado de Esperanto, esperantistaj aranĝoj, aliaj tradiciaj agadoj).

La ĉefa daŭra laboro estis la tre zorga prepariĝo al la sekvontjaraj 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Birštonas.

En litovia gazetaro, radioj, televidoj estis multaj artikoloj, elsendoj, diversaj okazaj kontribuoj. Tre vaste publike estis menciita la vivo kaj agado de unu el la plej famaj litovaj esperantistoj Antanas Poška lige kun la atribuo al li de la honordoktora titolo de la universitato de Kalkato (Hindio). Pri li estis aparta elsendo de la litovia ŝtata televido, estis speciala ekspozicio pri li kaj speciala aranĝo en biblioteko de la Litovia scienca akademio, per aparta aranĝo tiu fakto estis menciita en la Litovia edukologia universitato , multaj publikaĵoj en la gazetaro k. s. Publika prelego “Ideala lingvo. Ideala mondo. Esperanto en Litovio” estis organizita de Litovia nacia biblioteko kadre de la tutrespublikaj aranĝoj en la semajno de juda kultura heredaĵo en Litovio.

En la internaciaj kontaktoj estas menciinda multnombra partopreno de litoviaj esperantistoj (40 personoj) en la 100a Universala Kongreso de Esperanto en Lillo, kontaktoj kun la membro de Eŭropa komisiono Vytenis Povilas Andriukaitis, eksterlandaj koncertoj de la litovia ensemblo Asorti (Visaginas), partopreno en BET-51 en Tallinn kaj en multaj aliaj internaciaj kaj landaj Esperanto-aranĝoj (SES en Slovakio, Itala kongreso de Esperanto, ARKONES en Pollando, Malferma Tago en Roterdamo k. a.). Tre bona kaj fruktodona estas la kunlaboro kun La Ondo de Esperanto (Kaliningrado, Ruslando). Audrys Antanaitis estis elektita vicprezidanto de TEĴA.

En la eldonado menciindas apero de nova Esperanto-litova vortaro de Gediminas Degėsys, nova eldono de la instrua libreto de Danutė Vidrinskienė Lernu diligente, apero de konversacia libreto litova-itala-Esperanta de Aldona Judickytė. En Panevėžys estis reeldonita lernolibro de Adolfas Klimas Esperanto kalbos vadovėlis. LEA kunlabore kun la eldonejo Sezonoj (Kaliningrado) reeldonis la Kongresajn Paroladojn de Zamenhof.

En la instruado oni devas mencii la instruadon de Esperanto en la Vilna universitato (Gediminas Degėsys), en la gimnazio de Mažeikiai (Gražina Opulskienė), en la universitato de Šiauliai (Zenonas Sabalys , en unu el la gimnazioj de Kaŭno (Aida Čižikaitė) k. a. Okazis tradiciaj esperantistaj renkontiĝoj: printempe Rideto en Šiauliai, Boatado de Juneco, ĵurnalista tendareto en Aukštadvaris, katolika esperantista renkontiĝo en Žagarė.

La Esperanto-klubo de Jurbarkas Horizonto eldonas samtitolan retan gazeton, la Esperanto-klubo de Panevėžys eldonas la retan gazeton Revulo. Antanas Grincevičius verkas artikolojn por la Esperanta Vikipedio. Li ankaŭ eldonas la retgazeton Barelo, Snaiguolė Malych en la Poznana universitato (Pollando) faris sociologian esploron pri konsisto de litoviaj esperantistoj k. a. Konstante funkcias la retejo de LEA www.esperanto.lt (pri ĝi zorgas Taesok Choe) kaj Yahoo-grupo.

Daŭre estas flegataj bonaj kontaktoj de LEA kun oficialaj instancoj de Litovio. En novembro okazis renkontiĝo de la prezidanto de LEA Povilas Jegorovas kun la vicprezidanto de Litovia parlamento Gediminas Kirkilas.

Fine de sia parolado prezidanto de Litova Esperanto-Asocio Povilas Jegorovas enmanigis dankfoliojn al 20 litoviaj esperantistoj, kiuj en 2015 festis diversajn jubileojn.

En la diskuto partoprenis Audrys Antanaitis (Vilno), Algimantas Piliponis (Vilno), Zenonas Sabalys (Šiauliai), Vida Kulikauskienė (Panevėžys), Marijus Dilba (Vilno), Stasys Raulynaitis (Jurbarkas ), Ramūnas Narbutas (Kaŭno), Biruta Rozenfelde (Rigo).

La sabatan posttagmezon okazis la Zamenhof-Tagoj-2015, dediĉitaj al la 156a datreveno de Ludoviko Zamenhof. La ĉefa programero estis la prelego de Vytautas Šilas pri la unua litova esperantisto, la aŭtoro de la unua lernolibro de Esperanto por litovoj, la unua prezidanto de LEA, la unua redaktoro de Litova stelo, prelato, literaturisto, matematikisto, sciencisto Aleksandras Dambrauskas (Adomas Jakštas) okaze de lia 155a naskiĝdatreveno. Gražina Opulskienė rakontis pri la 10a Somera Esperanto-Studado en Slovakio kaj pri la 82a Itala kongreso de Esperanto. La vespero finiĝis per impona koncerto de studentoj-laŭreatoj de la internaciaj konkursoj de la Muzika akademio de la universitato Vytautas La Granda (Kaŭno), gvidataj de profesorino Sabina Martinaitytė.

Dimanĉe okazis diskuto pri kluba agado, kiun gvidis la prezidanto de la Vilna junulara Esperanto-klubo Juneco Marijus Dilba.

Dum ambaŭ aranĝoj funkciis riĉa libroservo, oni abonis Esperanto-gazetojn kaj revuojn, aliĝis al la venontjaraj UK kaj BET: al BET-52 (Birštonas) aliĝis 30 personoj, al la 101a UK en Nitro aliĝis 15 personoj.

Povilas Jegorovas

Ĝi estas artikolo el la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2016).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №2.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/01/litovio-14

Litovio: Jubilea Kongreso
La 13an de decembro en Kaŭno okazis la jubilea, 50a Kongreso de Litova Esperanto-Asocio (LEA), kiun partoprenis 80 registritaj kaj dudeko da neregistritaj esperantistoj el Litovio kaj du gastoj el Latvio. Post la kantado de la himno La Espero la kongresanoj per minuto de silento omaĝis tri famajn litoviajn esperantistojn, kiuj forpasis en 2014: Vytautas Šauklys, Antanas Račas kaj Lidija Gomolickaitė-Grudzinskaitė.

Raporton pri la agado dum 2014 faris la prezidanto de LEA Povilas Jegorovas. Li listigis kaj karakterizis la ĉefajn asociajn aktivaĵojn dum la jaro. Fine de sia parolado la prezidanto de LEA enmanigis gratuldiplomojn al deko da esperantistoj, kiuj en 2014 festis siajn jubileojn. Pluraj personoj partoprenis en la posta diskutado.

Post la tagmanĝa paŭzo (ĉiuj ricevis senpagan tagmanĝon) komenciĝis la tradiciaj “Zamenhof-Tagoj – 2014″. Vytautas Šilas festprelegis. Pri la 99a UK en Bonaero rakontis Palmyra Lukoševičienė. La festo finiĝis per koncerto de Milda Kazakevičiutė (violono) kaj Laimonas Salijus (akordeono).

Funkciis riĉa libroservo, oni povis aboni Esperanto-gazetojn (la plej populara estis La Ondo de Esperantol), kotizi al LEA kaj UEA, aliĝi al BET-51 en Tallinn (aliĝis pli ol 10 personoj) kaj al la 100a UK en Lillo (aliĝis 25).

Povilas Jegorovas

Ĉi tiu artikolo aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2015).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №2.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2015/01/litovio-6/

Zamenhof-Tagoj 2014 en Litovio
Litova Esperanto-Asocio invitas al la tradiciaj Zamenhof-tagoj-2014, dediĉitaj al la 155a naskiĝdato de Zamenhof. La aranĝo okazos la 13–14-an de decembro 2014 en Kaŭno (Kaunas, Litovio) en la Instrua centro pri nutraĵindustrio kaj komerco (strato Vilniaus 42 ). La loko estas en la malnova urboparto de Kaŭno nur je 300 metroj de la Esperanto-Domo, ĝi estas facile atingebla de diversaj flankoj.

Noktumado en la kutima komunloĝejo de la universitato Aleksandras Stulginskis kaj/aŭ hoteloj. Manĝado en la kafejo de la Instrua centro aŭ en apudaj kafejoj kaj restoracioj. Ĉiuj partoprenantoj ricevos senpagan tagmanĝon sabate (la 13an de decembro ) en la kafejo de la Instrua centro. Pagu la noktadon kaj manĝadon surloke. La noktadon en la komunloĝejo por ĉiuj litovaj esperantistoj pagos Litova Esperanto-Asocio.

En la programo:

Solena malfermo

Prelegoj pri diversaj temoj

Impresoj pri la 99a UK en Bonaero

Impresoj pri aliaj someraj internaciaj Esperanto-aranĝoj

Junulara forumo

Fakaj kunvenoj

Kunveno de instruistoj

Libera tribuno

Koncerto de partoprenantoj kaj amika vespero

Solena fermo

Dum la Zamenhof-Tagoj oni povos aboni Esperanto-gazetojn, aĉeti librojn kaj esperantaĵojn, aliĝi al la 100a Universala Kongreso de Esperanto en Lillo (Francio) kaj al la 51a BET en Estonio.

Estas invitataj reprezentantoj de ĉiuj najbaraj kaj pli foraj naciaj kaj internaciaj Esperanto-Asocioj, aktivuloj de Esperanto-movado el aliaj landoj.

Malfermo je la 16a horo sabate.

Fermo je la 12.30 horo dimanĉe.

Antaŭ la Zamenhof-tagoj ekde la 12a horo sabate okazos kongreso de Litova Esperanto-Asocio. Registrado ĉe la enirejo.

Oni povas veni jam vendrede vespere ekloĝi en hoteloj kaj komunloĝejoj. Vendrede de la 17a ĝis la 22a horo en la kongresejo oni deĵoros kaj direktos venintojn por noktado, informos pri ĉiuj aktualaĵoj.

Kotizo ne ekzistas.

La kvanto da partoprenantoj ne estas limigita. Tamen ĝis la 9a de decembro inkluzive bonvolu informi la organizantojn pri la datoj de via alveno kaj forveturo kaj la preferatan noktumejon (komunloĝejo aŭ hotelo).

Poŝta adreso: Litova Esperanto-Asocio p. k. 167, LT-44002 Kaunas, Litovio

Retadreso: irenaa@takas.lt

Poŝtelefono: +370-686-69875

Telefakso: +370-37-228616

Pliaj informoj estos legeblaj en la retejo de LEA.

Bonvenon al Kaŭno!

La Litovia asocio kongresis
La 14an de decembro 2013 en Kaŭno okazis la 49a kongreso de la Litova Esperanto-Asocio (LEA). Ĝi estis pli grava ol kelkaj antaŭaj, ĉar ĉi-jare finiĝis la kvinjara deĵorperiodo de la asocia estraro, kaj oni devis elekti novajn estraron kaj prezidanton. Krome, la Kongreso koincidis kun la 25-jariĝo de la restarigo de la LEA en 1988.

La kongreson, kiun partoprenis pli ol 100 esperantistoj, enkondukis la prezidanto de LEA Povilas Jegorovas. Estis kantita himno de Esperanto La Espero. La kongreso per minuto de silento omaĝis la du ĉi-jare forpasintajn eminentajn litoviajn esperantistojn – Telesforas Lukoševičius kaj Aloyzas Urbonas.

Pri la esperantista agado en Litovio dum 2013 raportis Povilas Jegorovas. Li listigis kaj karakterizis la ĉefajn aktivaĵojn de la asocio ĉi-jare – la ege sukcesajn 49ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn en Utena, sufiĉe aktivan informadon pri Esperanto en la litoviaj amaskomunikiloj (menciindas publikaĵoj de Gediminas Degėsys, Vytautas Šilas, Audrys Antataitis, Povilas Jegorovas k. a.). Okazas instruado de Esperanto en la universitatoj de Vilno (Gediminas Degėsys) kaj Šiauliai (Zenonas Saballys), en gimnazioj de Mažeikiai, en Panevėžys, distrikto de Jonava k. a. Ekzistas eblecoj lerni Esperanton litovlingve interrete. Stabile aktivaj estis la internaciaj ligoj de LEA – partopreno en la Universala Kongreso de Esperanto en Rejkjaviko, en la Itala Esperanto-kongreso, en esperantistaj aranĝoj en Slovakio, Finnlando, intensa kaj utila kunlaboro kun La Ondo de Esperanto kaj La Balta Ondo… En la eldonado elstaris Palmira Lukoševičienė) en Panevėžys kun kvar represoj de la unuaj lernolibroj de Esperanto por litovoj de Juozas Audronis, Stasys Tijūnaitis, Antanas Prapuolenis kaj Pulgis Andriušis. Okaze de BET-49 aperis dulingva (litove kaj Esperante) libreto pri Utena. Menciindas partopreno de esperantistoj en la Vilna internacia librofoiro printempe kaj en la Vilna librofestivalo aŭtune, libroekspozicio en Alytus, ĵurnalista tendareto en majo, printempa Rideto en Šiauliai, partopreno en kanta festivalo en Visaginas. Inter la esperantistaj kluboj plej aktive laboras tiuj en Panevėžys, Šiauliai kaj Jurbarkas. Ne tiel ofte kiel antaŭe, tamen aperas artikoloj en la retejo Barelo, preparata de Antanas Grincevičius. Taesok Choe zorgas pri la retejo de la LEA www.esperanto.lt. Funkcias la Yahoo-grupo esperanto-lt@yahoogroups.com. Iom post iom aperas novaj artikoloj en Vikipedio. Vytautas Šilas litovlingve verkis la eseon Zamenhof en historia Litovio, gravan artikolon pri la 300-jariĝo de Kristijonas Donelaitis kaj kelkajn aliajn artikolojn en La Ondo de Esperanto. LEA partoprenis en la celebrado de la 110-jariĝo de la eminenta litova vojaĝanto kaj esperantisto Antanas Poška.

Daŭre estas flegataj kontaktoj de LEA kun oficialaj instancoj de Litovio. La 25an de aprilo 2013 okazis renkontiĝo de la prezidanto de LEA Povilas Jegorovas kun tiutempa prezidanto de la Litovia parlamento (Sejmo) Vydas Gedvilas. Okazis multaj kontaktoj kun la urbestro de Utena Alvydas Katinas k. a.

La ĉefaj problemoj de la Asocio estas la komplika financa situacio kaj necesega fundamenta riparado de la Zamenhof-domo en Kaŭno. Espereble en 2014 la afero iom moviĝos antaŭen. Necesas ankaŭ plivastigi la instruadon de Esperanto en la lando.

Fine de sia parolado Povilas Jegorovas enmanigis gratuldiplomojn al 19 litoviaj esperantistoj, kiuj en 2013 festis diversajn jubileojn de sia vivo (krom al forestintaj dum la kongreso). En la diskuto pri la esperantista laboro dum 2013 partoprenis Algimantas Piliponis (Vilno), Zenonas Sabalys (Šiauliai), Marijus Dilba (Vilno), Stasys Raulynaitis (Jurbarkas), Vida Kulikauskienė (Panevėžys), Dalia Draugelienė (Kaŭno). La Kongreson salutis prezidantino de Latvia Esperanto-Asocio Margarita Želve.

Sekvis elektoj. Kiel la prezidanto de LEA por la sekva kvinjara periodo per absoluta plimulto de la partoprenintoj estis elektita Povilas Jegorovas. Lin helpos la estraro, preskaŭ unuanime elektita, kun la unua vicprezidanto Audrys Antanaitis, vicprezidantoj Gediminas Degėsys kaj Arimantas Račkauskas, respondeca sekretario Irena Alijošiūtė kaj dek estraranoj.

Post la tagmanĝa paŭzo komenciĝis la tradicia ĉiujara festo Zamenhof-Tagoj 2013. Ĝin komencis Halina Gorecka el Kaliningrado per proklamo de la Esperantisto de la Jaro 2013 – ĉi tiun titolon ricevis la nova prezidanto de UEA prof. Mark Fettes el Kanado. Poste Aleksander Korĵenkov prelegis pri la temo “Antaŭ cent jaroj: Zamenhof en la 1913a jaro”. Sekvis prelego de Halina Gorecka pri la romano La legisto de Bernhard Schlink, ilustrita per bildoj kaj filmeroj. Zenonas Sabalys rakontis siajn impresojn kaj montris bildojn pri la 98a Universala Kongreso en Rejkjaviko kaj pri Islando. La tago finiĝis per du koncertoj: la flutistino Lidija Gomolickaitė-Grudzinskaitė kun siaj lermantoj ludis diversajn klasikajn verkojn. Alian koncerton prezentis instrumenta triopo de la Muzika akademio de la Universitato Vytautas la Granda, en kies prestiĝa kaj moderna salono okazis la kongreso de LEA kaj Zamenhof-Tagoj. Dimanĉe, la 15an de decembro tiuj, kiuj ne disveturis hejmen, havis eblecon por neformalaj diskutoj kaj interparoloj.

Funkciis libroservoj de LEA kaj de Sezonoj, oni povis aboni diversajn Esperanto-gazetojn kaj revuojn, pagi membrokotizojn de LEA kaj de UEA. Pli ol 20 personoj surloke aliĝis al BET-50 en Jelgava kaj 5 personoj al la 99a UK en Bonaero.

Povilas Jegorovas

Ĉi tiu artikolo aperos en la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2014).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №2.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/12/litovio/

Zamenhof-Tagoj 2013 en Litovio
«Dum la UK en Danzig, 1927, Julio Baghy pere de Pál Balkanyi proponis, ke la 15a de decembro (naskiĝtago de Zamenhof) estu ĉiujare la tago de la Esperanto-literaturo, do festo de la libro. La kongreso unuanime aprobis la ideon kaj jam dum tiu jaro la esperantistoj aranĝis librofeston en la tuta mondo je tiu dato. De tiam oni konsideras morala devo de ĉiu “vera” esperantisto, okaze de tiu ĉi tago aĉeti minimume unu Esperanto-libron». (Enciklopedio de Esperanto, p. 536).

Ĉu vi estas vera esperantisto? Se jes, vi povos plenumi vian moralan devon la 14–15an de decembro 2013 en Kaŭno (Kaunas, Litovio), kie en la Malgranda salono de la universitato Vytautas la Granda (str. Daukanto, 28) okazos la tradiciaj Zamenhof-Tagoj.

La programon de la tradiciaj Zamenhof-Tagoj komenciĝos sabate je la 12a horo. Unue okazos la 49a kongreso de LEA. Post la tagmanĝo je la 16a horo eksekvos pliaj programeroj, interalie:

Proklamo de la Esperantisto de la Jaro 2013

Prelego de Aleksander Korĵenkov “Antaŭ cent jaroj: Zamenhof en la 1913a jaro”

Prelego de Halina Gorecka pri la romano de Bernhard Schlink La legisto

Impresoj pri la 98a Universala Kongreso de Esperanto en Rejkjaviko kaj pri aliaj someraj internaciaj Esperanto-aranĝoj

Libera tribuno

Koncerto de partoprenantoj kaj amika vespero

Dum la Zamenhof-Tagoj oni povos aboni Esperanto-gazetojn, aĉeti librojn (do, plenumi la “moralan devon”) kaj esperantaĵojn, aliĝi al la 99a Universala Kongreso de Esperanto en Bonaero kaj al la 50aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Jelgava (Latvio). La redakcio de La Ondo de Esperanto, kiu nun estas dissendata el Litovio, akceptos la abonkotizojn kontraŭ speciala Zamenhof-Taga tarifo: loĝantoj de Litovio pagos nur 59 lidoj por la tuta jaro 2014.

La partopreno estas senkotiza. Ĉiuj partoprenantoj ricevos senpagan tagmanĝon sabate en la universitata kafejo Vero Cafe. Krome, LEA pagos la noktadon en komunloĝejo por ĉiuj litoviaj esperantistoj. Programkontribuoj (precipe por la koncerto) estas bonvenaj.

La kvanto de partoprenantoj ne estas limigita. Tamen ĝis la 9a de decembro inkluzive bonvolu informi la organizantojn pri la datoj de via alveno kaj forveturo kaj la preferatan noktumejon (komunloĝejo aŭ hotelo).

Poŝta adreso: Litova Esperanto-Asocio p. k. 167, LT-44002 Kaunas, Litovio

Retadreso: irenaa@takas.lt

Poŝtelefono: +370-686-69875

Telefakso: +370-37-228616

Pliaj informoj (loĝado, manĝado k. a.) estas legeblaj en la informilo, elŝutebla en la retejo de LEA.

Bonvenon al Kaŭno!

BET-49
UNU MONATO ĜIS LA KOMENCO

Unu monato restas ĝis la komenco de la 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-49), kiuj okazos la 6-14an de julio 2013 en la orientlitovia urbo Utena. Je la 6a de junio al BET-49 aliĝis 152 personoj el 20 landoj kaj, ĉar kelkaj dekoj da litovianoj aliĝos surloke, la organizantoj atendas ĉirkaŭ 200 partoprenantojn.

BET-49 ĝuos helpon kaj kunlaboron de la urba gvidantaro – la urbestro de Utena Alvydas Katinas akceptis la proponon esti alta protektanto de BET-49. La urbo eldonos dulingvan riĉe ilustritan libron pri Utena, kiun senpage ricevos ĉiu partoprenanto. La prezidanto de la Litovia parlamento d-ro Vydas Gedvilas promesis helpi ĉe ricevado de ŝtata subvencio por BET-49 kaj akceptis la inviton partopreni la inaŭguron de BET kaj paroli tie antaŭ la partoprenantoj. La estraro de UEA decidis doni la  aŭspicion de UEA al BET-49.

UTENA

BET-49 okazos en la orientlitovia urbo, regiona centro Utena, kiu estis fondita en 1261 kaj estas unu el la plej malnovaj loĝlokoj de Litovio. En la urbo estas 32 miloj da loĝantoj. Ĝi okupas 1510 hektarojn de areo, tra la urbo fluas kvar riveroj, estas du belegaj lagoj.

La urbon de ĉiuj flankoj ĉirkaŭas lagoj, arbaroj kaj montetoj. En la Utena distrikto kaj apud ĝi estas 186 lagoj kaj lagetoj, inter ili: la plej profunda (Tauragnas), la plej longa (Aisetas) kaj la plej ŝatata (Alaušas) en Litovio. La blazono de Utena estas orkolora hufumo – simbolo de feliĉo. Utena estas facile atingebla buse kaj aŭtomobile.

BET-49 funkcios en la moderne ekipita kolegio de Utena, kie oni povos libere uzi ĉiujn ejojn kaj servojn (salonoj, teknikaĵoj, muzikiloj, komputiloj kun libera reta aliro k. a.).

Legu pli pri Utena.

DU GRAVAJ PRELEGOCIKLOJ

La programo de BEToj, kiuj okazas ekde 1959 laŭvice en Estonio, Latvio kaj Litovio, estas komparebla kun la programo de la Universalaj Kongresoj de Esperanto. Dum BET okazas multaj kursoj, prelegoj, ekskursoj kaj koncertoj.

Legu pli pri la historio de BEToj.

Riĉan klerigan programon havos ankaŭ la 49a BET. Krom apartaj prelegoj de fakuloj el pluraj landoj, en la kleriga programo de BET-49 estos du prelegocikloj.

La elstara litova esperantisto Petras Čeliauskas – tradukisto, historiisto, multjara redaktoro de Litova stelo, Honora Membro de UEA – estas aŭtoro de multaj libroj en la litova lingvo kaj en Esperanto. En Utena li faros kvarprelegan ciklon “Kelkaj faktoj pri la litovaj lingvo kaj kulturo”: 1. Litova lingvo – la plej arkaika vivanta hindeŭropa lingvo; 2. Kuriozaĵoj de la litova lingvo; 3. Vojo de Litovio al kristanismo; 4. Dorna vojo de la litova lingvo.

La Ruslanda ĵurnalisto kaj histori-esploranto Aleksander Korĵenkov surbaze de siaj esploroj verkis multajn artikolojn kaj kelkajn librojn. Lia kurso Historio de Esperanto, kiun li instruas en la Poznana universitato estas sufiĉe ampleksa, sed por la ĝenerala publiko li koncizigis ĝin nur ĝis kvin lekcioj, kiujn li prezentos ĉi-jare en Rejkjaviko. Sed la partoprenantoj de BET-49 havos la ŝancon viziti la kurson de Korĵenkov pri la historio de Esperanto du semajnojn antaŭ la Rejkjavika UK.

LINGVAJ KURSOJ

Por komencantoj instruos la redaktoro de la revuo Esperanto Stano Marček el Slovakio, kies rektan instrumetodon kaj lernolibron Esperanto per rekta metodo oni jam konas en pli ol tridek landoj.

Kun esperantistoj, kiuj jam paroletas Esperanton, sed volas pli profunde lerni la lingvon, laboros Svetlana Smetanina, la nuna prezidantino de REU, konata kursgvidantino kiu multege instruis en pluraj landoj.

La kurson kun la nivelo B2 gvidos Mikaelo Lineckij – konata esperantisto el Ukrainio, sperta instruisto kaj organizanto de Esperanto-aranĝoj.

La lingvaj kursoj en Utena okazos ĉiutage krom la ekskursa tago. Bonvenaj estas ĉiuj, kiuj deziras eklerni la lingvon aŭ perfektigi siajn lingvokonojn. Kuraĝigu komencantojn en viaj urboj, regionoj kaj landoj partopreni en BET-49, ĉar tio estos bonega okazo ne nur lerni dum la kursohoroj, sed ankaŭ tuj provi praktike la akiritajn konojn.

RIĈA KULTURA PROGRAMO

BET-49 elstaros pro la tre riĉa kultura programo. Ĉiuvespere okazos koncerto, kaj dum kelkaj tagoj okazos po du koncertoj. Krome, unu vespero estos dediĉita al renkontiĝo kun urbanoj en la subĉiela scenejo kun koloraj fontanoj apud la lago Dauniškis. Koncertojn en Esperanto faros Manŭel (Emanuele Rovere, Italio), Mikaelo Bronŝtejn kaj Miĥail Povorin(ambaŭ el Ruslando), Solotronik (Eduardo Vargas, Hispanio) kaj la Litovia triopo Asorti.

Legu pli pri la grupo Asorti.

Krome koncertos kelkaj ensembloj de la urbo kaj regiono Utena.

La ensemblo Pasagėlė (Hufumeto) el Užpaliai ludas la litovajn popolinstrumentojn kankloj kaj aliajn popolajn muzikilojn. En la repertuaro de la ensemblo estas kantoj de la regiono kaj instrumenta muziko.

En la repertuaro de la folklora ensemblo Utauta (Utena) estas kantoj, dancoj, ludoj kaj melodioj de la regiono Aŭkŝtaijtio. La ensemblo preparis ritajn kaj ceremoniajn programojn por diversaj festoj: Pasko, Johanfesto, Karnavala Mardo, Pentekosto. La Paskan programon filmis la Litovia nacia televido, kiu dissendas ĝi okaze de la Sankta Pasko.

La kanta kaj danca ensemblo Vieversa (Utena) kun siaj instrumenta kaj vokala grupoj estas tre granda – 120 partoprenantoj. En ĝia programo estas popolaj dancoj, ludoj, rondetoj, kantoj de diversaj regionoj de Litovio. Vieversa partoprenas en regionaj, tutlandaj kaj internaciaj kantfestoj kaj sukcese konkursas kaj koncertas en multaj landoj.

La blovorkestro Indraja fondiĝis en 2007 ĉe la kulturcentro de la urbeto Daugailiai. La orkestro plenumas popolan kaj aŭtoran muzikon kaj kantojn. Ĝi estas populara en la regiono, multe koncertas en diversaj festoj kaj festivaloj lokaj kaj tutlandaj, partoprenas en televidaj projektoj.

Legu pli pri la kultura programo.

KONATIĜU KUN LITOVIO!

La partoprenantoj de la 49a BET povos ĝui la belecon de Litoviaj lagoj dum la tuttaga ekskurso en la laga regiono de la orienta Aŭkŝtajtio.

En la urbeto Sudeikiai ĉe la belega lago Alaušas ni vizitos la artan galerion de Sudeikiai. Sekvos ekspozicio de bierfarado kaj gustumado de bieroj. Poste ni flosos al insulo de Alaušas, kie oni regalos nin per fiŝsupo de fiŝoj el ĉi tiu lago.

En la distrikta centro Zarasai, kiun ĉirkaŭas lagoj funkcias unika rado de ĉirkaŭrigardo. Promenante laŭ ĉi tiu rado, oni povos vidi panoramon de la lago Zarasai. En la pli ol 300-jara akvomuelejo Šlyninka eblos gustumi ĵus bakitan panon.

La kverko de Stelmužė estas la plej malnova kverko en Litovio. Laŭ taksoj, ĝi aĝas pli ol 1500 jarojn. Apude estas unika sonorilejo kaj preĝejo, kiuj estas konstruitaj nur per hakiloj.

La ĉefaj vidindaĵoj de Rokiškis estas la novgotika preĝejo de S-ta Mateo kaj la palaco de klasika bieno, en kiu lokiĝas landesplora muzeo de Rokiškis kaj ekspozicio de la lignoskulptisto Lionginas Šepka.

La urbeto Leliūnai estas fama pro la plej alta preĝejo en la distrikto de Utena. Ni vizitos la muzeon de ceramiko kaj tie ekscios ne nur la historion de ceramiko kaj ties misterojn, sed ankaŭ povos mem fari la unuan poton en sia vivo.

Kompreneble, oni konatiĝos ankaŭ kun la ĉefaj vidindaĵoj kaj vizitindaĵoj de Utena.

Legu pli pri la tuttaga ekskurso.

Krom la tuttaga ekskurso, dum BET-49 okazos duontaga ekskurso en la fama bierfarejo Utenos alus, la plej granda en Litovio. Ni konatiĝos kun materialo por fari bieron, vizitos fakojn de bierfarado, fermentado kaj disverŝado, kaj per propraj okuloj vidos, kiel naskiĝas la biero de Utena. La trihora ekskurso inkluzivos gustumadon de kvin specoj de biero kun akompanaj manĝetaĵoj.

Legu pli pri la bierekskurso.

Bonvenon!

Poŝta adreso: p. k. 167, LT-44287 Kaunas, Litovio.

Telefonoj: +370-687-12219, +370-686-69875

Retadresoj: litova.ea@mail.lt, pjegorovas@takas.lt, irenaa@takas.lt

Pliaj informoj pri la aliĝo, loĝado, manĝado, invitiloj kaj la reta aliĝilo estas en la retejo de la Litova Esperanto-Asocio.

Utilaj turismaj informoj pri Utena en la litova, rusa, kaj angla lingvoj estas en la retejo www.utenainfo.lt.

La Litovia parlamentestro akceptis la prezidanton de LEA
La 25an de aprilo en Vilno la prezidanto de la Litovia parlamento (Sejmo) d-ro Vydas Gedvilas akceptis la prezidanton de la Litova Esperanto-Asocio (LEA) Povilas Jegorovas. La parlamentestro estis informita pri la lastatempa agado de  LEA kaj speciale pri la preparado de la 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj. La prezidanto de Sejmo estis invitita partopreni la solenan inaŭguron de BET-49 la 7an de julio en Utena. Se ne ekestos gravaj obstakloj, d-ro Vydas Gedvilas partoprenos la inaŭguron kaj parolos al la partoprenantoj de BET-49. La parlamentestro promesis helpi ankaŭ ĉe ricevado de ŝtata subvencio por BET-49.

D-ro Vydas Gedvilas ne la unuan fojon havas kontakton kun esperantistoj. En 2005 li – tiutempe vicprezidanto de la parlamento kaj prezidanto de la parlamenta komitato pri Eŭropaj aferoj – aktive helpis organizi la 4an Nitobe-Simpozion, kiu okazis post la 90a Universala Kongreso de Esperanto en la Litovia parlamentejo. Li ankaŭ partoprenis la malfermon de la Simpozio, la gazetaran konferencon, aŭskultis prelegojn kaj raportojn, kaj aranĝis solenan tagmanĝon por dudeko da ĉefaj partoprenantoj de la Simpozio.

Povilas Jegorovas

Informoj pri la aliĝo, loĝado, manĝado, invitiloj kaj la reta aliĝilo estas en la retejo de la Litova Esperanto-Asocio.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:

La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2013/04/bet-5