5 Januaro 2016 de AlKo
Dum pli ol kvindek jaroj daŭras la tradicio meze de decembro okazigi Zamenhof-Tagojn en Kaŭno. Ekde la restarigo de Litova Esperanto-Asocio (LEA) en 1988 samtempe kaj samurbe ĉiujare estas organizata ankaŭ jarkongreso de LEA. La 12-13an de decembro 2015 al Kaŭno por la du samtempaj tradiciaj aranĝoj venis 111 esperantistoj el 13 urboj de Litovio [...]
15 Januaro 2015 de AlKo
La 13an de decembro en Kaŭno okazis la jubilea, 50a Kongreso de Litova Esperanto-Asocio (LEA), kiun partoprenis 80 registritaj kaj dudeko da neregistritaj esperantistoj el Litovio kaj du gastoj el Latvio. Post la kantado de la himno La Espero la kongresanoj per minuto de silento omaĝis tri famajn litoviajn esperantistojn, kiuj forpasis en 2014: Vytautas [...]
9 Novembro 2014 de AlKo
Litova Esperanto-Asocio invitas al la tradiciaj Zamenhof-tagoj-2014, dediĉitaj al la 155a naskiĝdato de Zamenhof. La aranĝo okazos la 13–14-an de decembro 2014 en Kaŭno (Kaunas, Litovio) en la Instrua centro pri nutraĵindustrio kaj komerco (strato Vilniaus 42 ). La loko estas en la malnova urboparto de Kaŭno nur je 300 metroj de la Esperanto-Domo, ĝi [...]
31 Decembro 2013 de AlKo
La 14an de decembro 2013 en Kaŭno okazis la 49a kongreso de la Litova Esperanto-Asocio (LEA). Ĝi estis pli grava ol kelkaj antaŭaj, ĉar ĉi-jare finiĝis la kvinjara deĵorperiodo de la asocia estraro, kaj oni devis elekti novajn estraron kaj prezidanton. Krome, la Kongreso koincidis kun la 25-jariĝo de la restarigo de la LEA en [...]
20 Novembro 2013 de AlKo
«Dum la UK en Danzig, 1927, Julio Baghy pere de Pál Balkanyi proponis, ke la 15a de decembro (naskiĝtago de Zamenhof) estu ĉiujare la tago de la Esperanto-literaturo, do festo de la libro. La kongreso unuanime aprobis la ideon kaj jam dum tiu jaro la esperantistoj aranĝis librofeston en la tuta mondo je tiu dato. [...]
15 Junio 2013 de AlKo
UNU MONATO ĜIS LA KOMENCO Unu monato restas ĝis la komenco de la 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-49), kiuj okazos la 6-14an de julio 2013 en la orientlitovia urbo Utena. Je la 6a de junio al BET-49 aliĝis 152 personoj el 20 landoj kaj, ĉar kelkaj dekoj da litovianoj aliĝos surloke, la organizantoj atendas ĉirkaŭ 200 [...]
26 Aprilo 2013 de AlKo
La 25an de aprilo en Vilno la prezidanto de la Litovia parlamento (Sejmo) d-ro Vydas Gedvilas akceptis la prezidanton de la Litova Esperanto-Asocio (LEA) Povilas Jegorovas. La parlamentestro estis informita pri la lastatempa agado de LEA kaj speciale pri la preparado de la 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj. La prezidanto de Sejmo estis invitita partopreni la solenan [...]