Arkivo por la etikedo 'literaturo'

Vica Belarta Rikolto

Belarta rikolto 2016: Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio. Nov-Jorko: Mondial, 2016. 139 p. Aperigo de literaturaĵoj, premiitaj en Belartaj Konkursoj de UEA, ekhavis la plej racian kaj stabilan formon. Ja multe pli oportunas legi ĉiujn verkojn, distingitajn samjare, en unu bela volumo, ol dise tra revuaj paĝoj, aŭ eĉ en Beletra [...]

Vintra poezio: Hilda Dresen

Hilda Dresen VINTRA LUNO La plenlumaj vintronoktoj estas nedireble belaj. Froste bluas kaj arĝentas neĝo sub la luna bril’. Al ĉiel’ en muta preĝo sin etendas la malhelaj Nudaj branĉoj de pomarboj dormetantaj en trankvil’.

Vintra poezio: Eŭgeno Miĥalski

Eŭgeno Miĥalski * * * Kristaloj de neĝo, facetoj glaciaj, Kaj varma altuŝo de ŝia manet’ – Jen estas la tempo por belfantazio De juna flamema, amanta poet’!

Vintra poezio: Kálmán Kalocsay

Kálmán Kalocsay VINTRO Lamentas la arboj, ĉielen etendas La brakojn skeletajn frostante kaj treme, Ĝis fine la bona ĉiel’ kompateme Al ili ŝirmantan tapiŝon subsendas.

Vintra poezio: Nikolao Hohlov

Nikolao Hohlov VINTRA FABELO Sur la sledo, svelta sledo, post amuza kabaredo,      Kun tintila sonorad’ Ni veturas – aventuras, la ĉevaloj fluge kuras      Sub la stela miriad’.

Du Kristnaskaj noveloj

Hodiaŭ, kiam la kristanoj, uzantaj la Gregorian kalendaron, festas Kristnaskon, ni proponas legi du Kristnaskajn novelojn, kiuj aperis ankaŭ kelkaj jaroj en La Ondo de Esperanto:

Poemoj de Maksim Bahdanoviĉ

Per la subaj tradukoj de Valentin Melnikov, aperintaj antaŭ kvin jaroj en La Ondo de Esperanto ni modeste kontribuas al la festado de la jubileo de Maksim Bahdanoviĉ (Максім Багдановіч), naskiĝinta antaŭ 125 jaroj, la 27an de novembro (Gregorie: la 9an de decembro) 1891 en Minsko. Dum sia nur 25-jara vivo, Bahdanoviĉ iĝis la plej [...]

La tempoj ja ŝanĝiĝas

Bob Dylan, nobelpremiito pri literaturo 2016 Laŭdire tri el la kvin elektantoj de la Nobel-premio por literaturo estas anoj de la tiel nomata Woodstock-generacio. Ni devas aserti, ke la protestantoj de 1968 ja postlasis multajn spurojn ne nur en iliaj mensoj, sed ankaŭ en tiuj de postaj generacioj. Ili revis pri alternativaj modeloj por la [...]

Literatura konkurso Liro-2016

La redakcio de La Ondo de Esperanto denove invitas al la tradicia literatura konkurso Liro. Same kiel en la tri antaŭaj jaroj, ankaŭ en 2016 la konkurso havos nur tradukajn branĉojn. Por Liro-2016 estas proponataj du tradukendaj verkoj: 1. Traduko el la angla: An Occurrence at Owl Creek Bridge – novelo de Ambrose Bierce. 2. [...]

Dankesprimo

Rakonto de Julian Modest Lina kaj Radi, ŝia edzo, veturis al la ĉefurbo. Ĉe la marbordo ili pasigis bonegan ferion kaj nun, sunbrunigitaj kaj kontentaj, ili veturis aŭte. Kiam ili proksimiĝis al la urbo Plovdiv, Lina petis la edzon, ke ili devojiĝu kaj vizitu ŝian naskiĝvilaĝon, kiu estis proksime al la ĉefvojo. Delonge Lina ne [...]

Dio ne havas eklezion

Steele, Trevor. Dio ne havas eklezion: Originala romano. – Antverpeno: FEL, 2015. – 168 p. Internacie konata foto-ĵurnalisto veturas al la fikcia insulo Hakilule (kiu troviĝas en la nefikcia Polinezio), ĉar tie okazis cunama katastrofo. Raportante pri la tragedio li samtempe konatiĝas kun insulanoj. Li rimarkas, ke kristanoj kaj animistoj sur la insulo havas nesupozeble [...]

Senpaga bitlibro “Don Quijote”

La 1an de julio 2016 en Herrera del Duque en la kadro de la 75a Hispana Kongreso de Esperanto, estis prezentita la kulmino de longdaŭra kolektiva laboro de Hispana Esperanto-Federacio (HEF): la bita eldono de La inĝenia hidalgo Don Quijote de La Mancha – la senmorta verko de Miguel de Cervantes en Esperanto.

Poemo de Lermontov en sep tradukoj

Antaŭ 175 jaroj, la 15an (Gregorie: la 27an) de julio 1841, en duelo pereis Miĥail Jurjeviĉ Lermontov (̨Михаил Юрьевич Лермонтов, 1814–1841)). Okaze de la jubilea mortodato en la julia kajero de La Ondo de Esperanto aperis sep tradukoj de lia populara poemo Mi eliras sola sur la vojon, bonege konata al (preskaŭ) ĉiu ruso ne [...]

Poemoj de Gavriil Derĵavin (1743–1816)

Okaze de la 200a mortodatreveno de Gavriil (Gavrila) Derĵavin, forpasinta la 8an (Gregorie: la 20an) de julio 1816, ni aperigas kvar liajn poemojn, kiuj aperis el la ciklo Rusa Antologio de la revuo La Ondo de Esperanto. PRI LAŬMODA SPRITO DE LA JARO 1780 Pensadi pri nenio, dubon ĉiam spiti, Al ĉio doni tuj decidon [...]

Zamenhof kaj Shakespeare

La 23a de aprilo markas la kvarcentan datrevenon de la morto de William Shakespeare – kaj la 452an de lia naskiĝo: li naskiĝis kaj mortis en la sama tago de la jaro. Jen taŭga okazo por pritaksi lian influon – en la mondo ĝenerale kaj en la Esperanto-movado specife, ĉar ankaŭ ĉe Esperanto Shakespeare havis [...]



Bad Behavior has blocked 849 access attempts in the last 7 days.