Nia trezoro: Kalocsay, masonisto de la Parnaso
Nia trezoro Ĉu Esperanto estas taŭga ilo por poezio? Jam Zamenhof pripensis tiun ĉi demandon, sed sendube Kalocsay sin dediĉis dumvive al ĝi, kaj de liaj studoj priaj ŝprucis ne nur impona poemaro kaj originala kaj traduka, sed ankaŭ gvidlinioj por kompreni la spiriton de la Esperanto-poezio. Kálmán Kalocsay naskiĝis en 1891 en la vilaĝo [...]














