Arkivo por la etikedo 'Liptovský Mikuláš'

SES 2018 denove bonega

SES (Somera Esperanto-Studado, https://ses.ikso.net/2018/) okazis de la 14a ĝis la 22a de julio en Liptovský Mikuláš, Slovakujo. 222 homoj el 30 landoj partoprenis. Tiu estis la 11a SES en Slovakujo.

NDK: Prezentado kaj kvizo en Slovakio

SES-2018: Halina kaj Aleksander prezentas sian verkon (Foto: Nina Pietuchowska) La 16an de julio, kadre de la Somera Esperanto-Studado en Liptovský Mikuláš (Slovakio), Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov prezentis sian enciklopediecan verkon Nia diligenta kolegaro (NDK). La kunaŭtoroj rakontis pri sia libro, kiu entenas biografiojn de ducent eminentaj esperantistoj ekde Zamenhof ĝis la nuntempaj Esperanto-agantoj […]

Nia kontribuo al SES 2018

Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov riĉigos la programon de ĉi-jara Somera Esperanto-Studado (SES 2018), kiu komenciĝos la 14an de julio en Liptovský Mikuláš (Slovakio), per kvar kontribuoj: 1. Kurso pri historio de Esperanto (kvin lekcioj) 2. Nia diligenta kolegaro (libroprezentado) 3. La Ondo de Esperanto (rekontiĝo kun legantoj) 4. Kiu estas sur la ekrano? (kvizo)

Ekspozicio pri Esperanto kaj Zamenhof en sinagogo

La 21an de junio en la sinagogo de Liptovský Mikuláš – ĉi-jara SES-urbo en la koro de Malaltaj Tatroj – estis solene malfermita ekspozicio “Jazyk esperanto a jeho tvorca” (La lingvo Esperanto kaj ties kreinto). Ĉi tiu ekspozicio kunigas tri ekspoziciojn, kiuj dum la du lastaj jaroj estis preparitaj de SKEF (Slovakia Esperanto-Federacio) kunlabore kun E@I […]

SES 2018 – speciale program-riĉa

Espereble, al la legantoj de La Ondo de Esperanto ne necesas prezenti SESon – ja en ĉi tiu gazeto regule aperadas informoj kaj reklamoj pri ĝi (pro kio ni elkore dankas). La Somera Esperanto-Studado havas jam sian 11-jaran historion (ĝi ekestis en la jaro 2007, kiam oni per tia evento omaĝis la centjariĝon de la […]