Arkivo por la etikedo 'lingvoj'
30 Septembro 2014 de AlKo
Monda.eu estas nova retejo de la projekto “Global E-learning” (Tutmonda e-lernado), lanĉita fine de aŭgusto. Ĝi estas dediĉita al la tutmondiĝo kun ties diversaj flankoj. La retejo ne hazarde havas la nomon en Esperanto: du el la kvar partneroj de la projekto (E@I kaj Studio Gaus) uzas Esperanton en sia laboro ĉiutage. Ĝi estas mallonga [...]
21 Junio 2014 de AlKo
Inter multaj aliaj aferoj, Interreto estas aparte taŭga por lernado, interalie de lingvoj. Hodiaŭ oni ne nepre devas iri al lingvokursoj aŭ aĉeti kostajn lernolibrojn: ebloj lerni lingvojn rete tre multiĝis en la lastaj jaroj. Mi prezentos kelkajn senpagajn retejojn.
2 Junio 2014 de AlKo
En la februara Ondo aperis raporto pri la 23a konferenco de GIL (Interlingvistiko en la 21a jarcento), kiu okazis fine de 2013 en Berlin. Kiel tie menciite, GIL estas la akronimo de Gesellschaft für Interlinguistik (Societo pri Interlingvistiko). Mi prezentu ĝin iom pli detale.
29 Majo 2014 de AlKo
La 1an de majo la Volapuka movado ekhavis sian okan Cifal (prezidanton): Hermann Philipps, kiu loĝas en Bonn (Germanujo) transprenas la bridon de Brian Bishop (Anglujo).
26 Majo 2014 de AlKo
Ses partioj respondas la demandaron de KEA pri lingvaj rajtoj en EU Okaze de la eŭropaj balotadoj de la 25a de majo 2014, Kataluna Esperanto-Asocio (KEA) sendis demandaron pri lingvaj rajtoj al la partioj kiuj ilin partoprenas. La politikaj partioj kiuj respondis ĝin estas la jenaj: Partit Popular de Catalunya (PP), Esquerra Republicana de Catalunya [...]
25 Aprilo 2014 de AlKo
Baldaŭ en Eŭropo komenciĝos somero! Bela tempo de sunaj tagoj, de novaj vojaĝoj kaj malkovroj venas. Somero estas ja, kiel ni scias, malgranda vivo. Ĉu vi jam pensis pri tio, kiel vi pasigos viajn proprajn feriojn? Ni havas proponon! Ni invitas vin fariĝi partoprenanto de Internacia somera tendaro “Formulo de Integreco”.
23 Aprilo 2014 de AlKo
Kataluna Esperanto-Asocio (KEA) pretigis demandaron senditan al la diversaj katalunaj politikaj partioj kiuj partoprenos en la venonta voĉdonado por la Eŭropa Parlamento la 25an de majo, cele ke ili respondu laŭ ties politika programo. La demandoj senditaj estis la sekvaj:
6 Marto 2014 de AlKo
La 1an de marto 2014 en la Ruslanda urbo Kaluga (160 km sud-okcidente de Moskvo) okazis la tria Lerneja Lingva Festivalo. Por la ŝatata evento al la gimnazio №24 venis pli ol tricent lingvemaj geknaboj el dudek lernejoj de la urbo. Estis prezentitaj 28 lingvoj kaj kvin metiejoj.
26 Februaro 2014 de AlKo
La 18an de februaro startis distanca propedeŭtika kurso pri la rusa lingvo surbaze de Esperanto. Ĝin gvidas Irina Gonĉarova, konsultante la magistran diploman laboron de sia filino Svetlana Gonĉarova: “Propedeŭtika rolo de Esperanto en la instruado de la rusa lingvo”. La kurso enhavas 16 lecionojn (retseminarioj) kaj daŭros du monatojn. Nun ĝin partoprenas ok personoj: [...]
21 Decembro 2013 de AlKo
La 15an da decembro 2013, dimanĉe, okazis la 8a Moskva Lingva Festivalo, ĉiujare organizata de la Moskva Esperanto-Asocio MASI kunlabore kun junaj lingvistoj el la ĉefurbaj altlernejoj. Ĉi-foje nia organiza partnero estis la Instituto pri lingvistiko de la Ruslanda ŝtata sociscienca universitato (RGGU), kaj la festivalo pasis en la ĉefa konstruaĵo de RGGU, en la [...]
2 Septembro 2013 de AlKo
Mi kaj mia edzino Anna ĉeestis la Mezorientan Kunvenon (MK) en Armenujo kaj krome vojaĝis en Kartvelujo. La redakcio invitis min skribi pri niaj spertoj rilate al lingvo, do al la raporto de Renato Corsetti aperinta en la junia Ondo mi aldonas kelkajn rimarkojn pri lingvo… kaj pri manĝo, kio estis ankaŭ interesa por ni. [...]
2 Majo 2013 de AlKo
Vide el Bruselo Antaŭ 50 jaroj la esperantistoj esperis, ke la Zamenhofa kreaĵo estos inter la la oficialaj lingvoj de la Eŭropaj institucioj apud la franca, germana, itala kaj nederlanda. En 1974, kiam aldoniĝis la dana kaj la angla, tiaj esperoj restis en esperantistaj rondoj. Nekredeble, sed la esperoj de la plej entuziasmaj esperantistoj ne [...]
20 Decembro 2012 de AlKo
La rezultoj de la Ruslanda censo de la jaro 2010 indikas, kiel jam raportita en La Ondo de Esperanto (2012, №2), ke 992 ruslandanoj indikis, ke ili scipovas Esperanton. La ĵus publikigitaj pli detalaj raportoj malkaŝas, ke el tiuj parolantoj de Esperanto 223 troviĝas en urbo Moskvo, 91 en la urbo Sankt-Peterburgo, 53 en Moskva [...]
19 Decembro 2011 de AlKo
Vide el Bruselo Eŭropa Unio (EU) foje ŝajnas miraklo. Eĉ en la mezo de la plej granda minaco al la unuiĝo de la plej diversaj Eŭropaj landoj, ĝi akceptas novan membron: Kroation. La pligrandiĝo de EU per Kroatio signifas ankaŭ la daŭrigon de la promeso farita al sud-orientaj Eŭropaj landoj – se ili akceptas demokration [...]
18 Decembro 2011 de AlKo
Laŭ la rezulto de la censo je la 14a de oktobro 2011 la nombro de la konstanta Ruslanda loĝantaro estis 142,9 milionoj da homoj je 2,3 mln malpli multe ol registris la antaŭa censo – 145,2 mln en la 2002a jaro. Ruslando nun estas la oka plej loĝata lando en la mondo post Ĉinio (1335 [...]