Arkivo por la etikedo 'lingvistiko'
1 Majo 2015 de AlKo
Interlingvistiko kaj Esperantologio: Bibliografio de la publikaĵoj de Detlev Blanke. Kun dulingvaj enkondukoj kaj indeksoj = Interlinguistik und Esperantologie: Bibliographie der Veröffentlichungen von Detlev Blanke. Mit Einführungen und Registern in Deutsch und Esperanto / Editoris Ulrich Becker. – New York: Mondial, 2011. – 234 p. La sorto de la afero Esperanto estas intime ligita al [...]
27 Aprilo 2015 de AlKo
La Festivalo de Sciencoj kaj Artoj en Poznano (Pollando) estas kutima printempa aranĝo, kie universitataj fakoj prezentas allogan programon por la interesiĝantoj, ĉefe por mezlernejanoj. La teamo de la Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (Michael Farris kaj Ilona Koutny kun du doktoriĝantoj Ida Stria kaj Michał Kozicki kaj ĉina kolegino Chung-Yi Wang) la [...]
19 Decembro 2014 de AlKo
Per la suba artikolo en Nia trezoro finiĝis la dujara ciklo dediĉita al eminentuloj, kiuj subtenis Esperanton. En la sekva jaro ĉi-rubrike aperos artikoloj pri dek plej gravaj movadorganizantoj. La granda finna lingvisto kaj diplomato Gustav John Ramstedt naskiĝis la 22an de oktobro 1873. La malriĉa familio havis 11 infanojn, el kiuj ne nur Gustav [...]
24 Novembro 2014 de AlKo
En Francio la okupiĝo pri la problemo de t. n. “internacia helplingvo” (langue internationale auxiliaire) aŭ “artefarita lingvo” (langue artificielle) – en interlingvistiko ni ĉefe parolas pri “internacia planlingvo” – havas longan tradicion kaj reiras ĝis la tempo de René Descartes (1596-1650). Francaj intelektuloj ludis aparte gravan rolon dum la unuaj jardekoj de Esperanto. La [...]
5 Septembro 2014 de AlKo
“Profesoro Zenon Klemensiewicz inter 51 viktimoj de aviadila katastrofo!” – informis la unua paĝo de la ĵurnalo Trybuna Ludu la 3an de aprilo 1969. Mi tiam estis ĵurnalisto de la studenta semajnrevuo Itd. Kelkajn semajnojn pli frue mi vizitis Krakovon, por raporti pri instruado de Esperanto en la Jagelona Universitato. Zenon Klemensiewicz (1891–1969) dum multaj [...]
12 Julio 2014 de AlKo
En junio ESF (Esperantic Studies Foundation) bonvenigis en sian teamon d-ron Asya Pereltsvaig kiel parttempan stabanon kiu okupiĝos pri plifortigado de ligoj inter ESF kaj la universitata mondo. D-ro Pereltsvaig identigos fakultatanojn de nord-amerikaj universitatoj, kiuj interesiĝas pri Esperanto-studoj kaj studoj kiuj tuŝas demandojn de internacia komunikado, lingvopolitiko kaj rilataj temoj, klopodante nutri tiun intereson [...]
29 Majo 2014 de AlKo
La 1an de majo la Volapuka movado ekhavis sian okan Cifal (prezidanton): Hermann Philipps, kiu loĝas en Bonn (Germanujo) transprenas la bridon de Brian Bishop (Anglujo).
23 Novembro 2013 de AlKo
Post invito, interkonsento, kaj decido fare de la estraro de la Akademio fariĝis korespondantoj la jenaj personoj, ĉiuj eminentaj en siaj fakoj, por naŭjara periodo, de 2013-12-15 ĝis 2022-12-15.
15 Novembro 2013 de AlKo
Naskita en Romo, Italio, Mario Andrew Pei (1901–1978) estis fama usona lingvisto kun italaj radikoj, kaj konsiderata kiel unu el la grandaj poliglotoj de la 20a jarcento, kiu konis centon da lingvoj, de kiuj li aktive regis tridekon, inter ili la italan, anglan, francan, hispanan, portugalan, rusan, germanan, latinan, malnovan grekon kaj sanskriton. Migrinte en [...]
10 Oktobro 2013 de AlKo
ENKONDUKO 1.1 Ekzistas kaj estas praktike uzataj la jenaj tri sistemoj por trakti la proprajn nomojn en Esperanto: a) Plena esperantigo, jam tradicie uzata por multaj gravaj geografiaj nomoj (ekzemple Afriko, Nov-Jorko, Bulonjo-ĉe-Maro, Rejno, Himalajo) kaj por historie gravaj personoj (ekzemple Konfuceo, Julio Cezaro, Ŝekspiro). Plene esperantigitan propran nomon karakterizas kelkaj nepraj trajtoj:
13 Julio 2013 de AlKo
Chomsky, Noam. Lingvo kaj menso / Trad. el la angla Edmund Grimley Evans. – Rotterdam: UEA, 2010. – 188 p. – (Serio Scienca Penso, №2). Malgraŭ tio, ke esperantistoj superaveraĝe interesiĝas pri lingvoj kaj scipovas ilin, ne abundas lingvistika literaturo en esperanto. Ekzistas studoj pri esperanta lingvistiko, pri ties specialaj problemoj, sed mankas libroj pri [...]
11 Marto 2013 de AlKo
Inter la plej fruaj eminentaj lingvosciencistoj, kiuj aprobis kaj subtenis la planlingvan ideon kaj la lingvon Esperanto, estis Jan Niecisław Ignacy Baudouin de Courtenay (1845–1929). Naskita en Radzymin apud Varsovio en familio kun francaj-polaj radikoj, Baudouin de Courtenay studis en Germanio kaj poste laboris kiel profesoro pri slavistiko en universitatoj de Ruslando, kie li estis [...]
22 Junio 2011 de AlKo
La 20an de junio 2011 en Moskvo forpasis eminenta Sovetunia kaj Ruslanda lingvisto, profesoro Magomet Izmajloviĉ Isajev (1928-2011) doktoro de filologio, akademiano de la Ruslanda Akademio de Natursciencoj, Li estis grava fakulo pri iranaj lingvoj (precipe pri la oseta lingvo), pri sociolingvistiko kaj pri interlingvistiko. Esperantisto ekde 1956, li verkis sciencan studon “Язык эсперанто” (La [...]