Arkivo por la etikedo 'Lingva Festivalo'
21 Decembro 2013 de AlKo
La 15an da decembro 2013, dimanĉe, okazis la 8a Moskva Lingva Festivalo, ĉiujare organizata de la Moskva Esperanto-Asocio MASI kunlabore kun junaj lingvistoj el la ĉefurbaj altlernejoj. Ĉi-foje nia organiza partnero estis la Instituto pri lingvistiko de la Ruslanda ŝtata sociscienca universitato (RGGU), kaj la festivalo pasis en la ĉefa konstruaĵo de RGGU, en la [...]
27 Novembro 2013 de AlKo
La 15an de decembro 2013 en la Rusia ŝtata sociscienca universitato okazos la oka Moskva Lingva Festivalo, tradicie organizata de la Moskva Esperanto-Asocio “MASI”. La Festivalo jam delonge iĝis granda publika aranĝo, ŝatata de moskvaj kaj aliurbaj lingvemuloj kaj intelektuloj. En ĉiu nia festivalo okazas rimarkinda promociado de Esperanto. En tiu ĉi jaro ni uzos [...]
25 Oktobro 2013 de AlKo
La 6an de oktobro en Velikij Novgorod okazis la dua lingva festivalo. Per tiu fakto la lingva festivalo en ĉi tiu nordokcidenta Ruslanda urbo iĝis ĉiujara tradicio. La lokaj aktivuloj montris, ke ili ne timas daŭre okupiĝi pri la afero.
31 Majo 2013 de AlKo
La 21an de aprilo 2013 en Sankt-Peterburgo okazis la sepa lingva festivalo, kiun organizis la lokaj aktivuloj Vjaĉeslav Ivanov kaj Sergej Andrejsons. Ĝin gastigis prestiĝa Universitato pri Informteknologio, Mekaniko kaj Optiko.
6 Aprilo 2013 de AlKo
La 31an de marto okazis en Minsko (la ĉefurbo de Belarusio) la unua lingva festivalo. La festivalon gastigis la filologia fakultato de la Belarusia ŝtata universitato.
14 Marto 2013 de AlKo
La 2an de marto 2013 en la malnova rusa urbo Kaluga tre sukcese pasis la dua Kaluga Lingva Festivalo. Ĝi estis tiom impona kaj sukcesa, ke eblas senhezite diri: la lingvafestivala movado en la urbo stabiliĝis, maturiĝis kaj montras firman tendencon plu evolui.
4 Decembro 2012 de AlKo
La 18an de novembro en la Nacia Esplora Universitato “La Alta Lernejo pri Ekonomiko” (NIU VŜE) okazis la sepa Moskva Internacia Lingva Festivalo (MLF-7) kun ĉ. 1400 partoprenantoj. La festivala strukturo estis kutima: solena malfermo kun parado de la programkontribuantoj kaj kelkaj koncertaj numeroj, la sep paraleloj de programeroj (sume: 70 lingvoj prezentataj po dufoje, [...]
18 Novembro 2012 de AlKo
La 10-11an de novembro en Odeso (Ukrainio) okazis la sesa Lingva Festivalo Ĉielarko de lingvoj. Ĝia iniciatinto estis Odesa junulara Esperanto-klubo Verdaĵo. La celo de la Festivalo estis prezenti samvalorecon de ĉiuj lingvoj de la mondo, montri vastan buntan diversecon de ili, dum ĉiu estas siaspece eminenta kaj esprimas neforigeblan parton de la komuna spirita [...]
25 Februaro 2012 de AlKo
La sesa Moskva Internacia Lingva Festivalo tre sukcese pasis la 12an de februaro 2012 en la plej multnacia Ruslanda altlernejo: Ruslanda Universitato de la Interpopola Amikeco (RUDN). Tio estis la sekva ŝtupo en la evoluo de la Moskvaj lingvaj festivaloj, kiujn ekde 2006 regule organizas la Moskva junulara Esperanto-klubo EK MASI. Al la 1000-homa publiko [...]
17 Januaro 2012 de AlKo
Intervjuo kun Dennis Keefe, la Esperantisto de la Jaro 2011 Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro? Kiam mi eksciis, ke mi iĝis la Esperantisto de la Jaro, mi kortuŝiĝis kaj pensis pri mia familio, fakte. Pri mia iam kvinjara filo, Nikolo, kun kiu mi ludadis korbopilkon en Esperanto, [...]
18 Novembro 2011 de AlKo
La unua Moskva Lingva Festivalo por Lernejanoj (MLFL-1) sukcese pasis la 30an de oktobro en la Pedagogia kolegio №5 en Moskvo. Du kialoj kaŭzis ĝian aperon: manko de konvene granda ejo por la ordinara Moskva LF kaj okulfrapa abundo de registriĝantaj lernejanoj kaj lernejaj instruistoj (pli ol 90). La organizantoj – la Moskva junulara Esperanto-klubo [...]
14 Novembro 2011 de AlKo
La 27a Rusia Esperantista Kongreso, okazinta en Ĉeboksary la 20–23-an de oktobro 2011, pasis sufiĉe sukcese, kaj samtempe ĝi estis interesa sperto. La unuan fojon en la landa historio kongreso estis samtempigita kun lingva festivalo (LF) – unu el plej gravaj neesperantlingvaj aranĝoj, kiun tradicie okazigas esperantistoj. Apartan guston aldonis la fakto, ke laŭinforme ĝuste [...]
19 Oktobro 2011 de AlKo
La 23an-24an de septembro 2011 en Ufa, la ĉefurbo de Baŝkortostano (en Ruslando) okazis la unua lingva festivalo sur la baŝkira tero. La amasa aranĝo pasis solide kaj impone. Estis riĉa kleriga programo: 88 prezentantoj konigis al la vasta inteligenta publiko 42 lingvojn.
19 Oktobro 2011 de AlKo
La 9an de oktobro en la Usona kulturcentro, situanta en la Fremdlingva biblioteko en Moskvo, okazis lingva festivaleto, dediĉita al la dekjariĝo de la Eŭropa Tago de Lingvoj (la 26a de septembro). Ĝin okazigis la Moskva junulara Esperanto-klubo EK MASI, kiu jam kvin fojojn organizis grandajn Lingvajn Festivalojn en Moskvo. La direktoro de la Centro [...]