Arkivo por la etikedo 'Lingva Festivalo'

La 14a lingva festivalo okazos en Moskvo

La 1an de decembro 2019, dimanĉe, Nacia Esplora Universitato “Supera Lernejo de Ekonomiko” (NIU VŜE) gastigos la 14an Moskvan lingvan festivalon, organizatan de Moskva Esperanto-Asocio MASI kaj teamo de la festivalo kun subteno de fakultato pri neekzaktaj sciencoj de la universitato. La festivalo daŭros la tutan dimanĉon, ekde la 11a ĝis la 20a horo.

La dua LingvaFest’ en Slovakio

Vere granda, sukcesa, bunta aranĝo, dediĉita al lingvoj kaj kulturoj – tia estas lingva festivalo “LingvaFest’”, kiu okazis la 26-27an de septembro en Bratislavo, Slovakio. Ĝi allogis ĉirkaŭ 2500 partoprenantojn, okazis entute 107 programeroj, prezentiĝis 30 ekspoziciantoj. Kaj grava informo: ĝi estas organizita de Esperantistoj!

Esperanto en la 8a Lerneja Lingva Festivalo en Kaluga

La oka Lerneja Lingva Festivalo brile pasis la 20an de aprilo en la urbo Kaluga (ĉ. 160 km sudokcidente de Moskvo), en la mezlernejo №5. En la disdonita papera programo ĉiuj partoprenintoj, kiel ĉiam, legis: «Organizantoj de la Festivalo: departemento pri edukado de la urbo Kaluga, centro pri laboro kun talentaj infanoj “Stelaro”, kun subteno […]

Multe da popoloj, unu mondo

La 30an de marto en la urbo Uljanovsk (ĉe Volgo, 900 km sudoriente de Moskvo) okazis la 16a Internacia Lingva Festivalo “Multe da popoloj, unu mondo”. Ĝi pasis en Uljanovska Ŝtata Pedagogia Universitato I. N. Uljanov (UlGPU), kaj estis organizita de UlGPU, la Palaco de libroj – Uljanovska regiona scienca biblioteko V. I. Lenin kaj […]

La 13a Moskva Lingva Festivalo: novaj perspertivoj

MLF-13 (Foto: Aleksej Bobrinjov) La 13a Moskva Lingva Festivalo, ĉiujare organizata de Moskva Esperanto-Asocio MASI, okazis la 2an de decembro, dimanĉe, en la fakultato de sociaj sciencoj de Supera Lernejo pri Ekonomiko, en kiu en 2012 okazis la sepa MLF.

La unua internacia lingva festivalo en Slovakio

Lingva festivalo estas publika evento, dum kiu lingvaj institucioj (lernejoj, eldonejoj…) povas prezenti sin, kaj kie la publiko povas senpage ekkoni diversajn lingvojn en prelegoj kaj lecionetoj. Tiaj eventoj okazas interalie en Berlino, Moskvo kaj Minsko, sed ĝis nun neniam en Slovakio. Tio estis ŝanĝita la 28-29an de septembro, kiam okazis en Bratislavo LingvaFest’, la […]

Lingva Festivalo: Jam la 23a en Ĉuvaŝio

Ĉeboksaro: En la festivala koncerto (Foto: Aleksej Maksimov) La 21an de oktobro en Ĉeboksaro (Ĉuvaŝio, Ruslando) en la Ĉuvaŝa Pedagogia Universitato okazis la tradicia 23a Lingva Festivalo. Ĝin ĉeestis pli ol 350 partoprenantoj invkluzive de gastoj kaj prezentantoj el Moskvo, Permo, Uljanovsko, Iĵevsko, Kazano, ankaŭ el Portugalio, Germanio, Svislando kaj Ukrainio. La antaŭfestivala programo estis […]

Post 11-jara paŭzo denove en Arras

Post 11 jaroj nia asocio Arras-Esperanto, okaze de sia 25-jariĝo, organizis la duan LingvoFestivalon kun la financa helpo de la NordFrancia Esperanto-Federacio. Ankaù la suno sin invitis la 30an de septembro en la bela ĵus renovigita Kultura Oficejo de la urbo. 25 lingvoj estis prezentitaj (po kvin lingvoj ĉiuhore en kvin diversaj salonoj) laŭ la […]

La trian fojon en Novosibirsko

La ĉeforganizanto de la Novosibirska LF Katerina Arbekova La 13an de oktobro okazis la tria lingva festivalo en la Siberia urbo Novosibirsko! La ideo de Dennis Keefe disvastiĝas tra la mondo kaj trovas subtenon de multaj junuloj. Ili aktive vizitas festivalojn, prezentas siajn naciajn lingvojn kaj demonstras siajn talentojn.

Lingva Festivalo en Sankt-Peterburgo

Pro multaj interesatoj en kelkaj prezentadoj mankis sidlokoj (Foto: Sergej Andrejsons) Grandiĝas la lingva festivalo en la “norda ĉefurbo” de Rusio. Anstataŭ la kutimaj 50 programeroj dum la festivala tago, la 15an de aprilo okazis pli ol 70. Krom prezentoj de 40 lingvoj okazis ankaŭ prelegoj pri lingvistiko kaj lingvoinstruado, metiejo pri kaligrafio, enkonduka prelego […]

Festivalo en la ĉefurbo de Udmurtio

La junaj studentinoj Anastasija Pivovarova kaj Anna Kadrova kunorganizis la festivalon en Ijevsko (Foto: Valerija Titova) La 21an de aprilo en la Internacia Orient-Eŭropa Universitato de Iĵevsk, la ĉefurbo de Udmurtio, okazis la kvara Lingva Festivalo, subtenata de MEA MASI. Pro la koincido de la datoj de la Iĵevska kaj Kaluga festivaloj la moskvanoj ne […]

Eterne juna Lingva Festivalo en Kalugo

Kalugaj lernejanoj interesiĝas pri lingvoj kaj pri Esperanto (Foto: Irina Gonĉarova) La 21an de aprilo en la malnova rusa urbo Kaluga (je trihora trajnveturado de Moskvo) okazis Lerneja Lingva Festivalo, organizata jam dum sep jaroj de la urba departemento pri edukado kaj de Moskva Esperanto-Asocio MASI. La festivalo en Kalugo estas destinita por lingvoŝatanta lernantaro […]

La 6a Minska Lingva Festivalo: La Moskva skolo

LF en Minsko (Foto: Kuzma Smirnov) La 1an de aprilo en Minsko triumfe pasis la 6a Lingva Festivalo, la plej granda en la postsovetia teritorio. De jaro al jaro MinLF fortiĝas kaj disfloras. Jam pasintjare la Minska festivalo superis la Moskvan laŭ la kvanto de vizitantoj – tiu proksimiĝis al 1000. La 6a LF en […]

Esperanto en la 12a Moskva Lingva Festivalo

La 12a Moskva Lingva Festivalo (MLF) okazis la 10an de decembro 2017 en la Centro de Pedagogia Majstreco. La festivalon organizis Moskva Esperanta Asocio MASI. La gvidajn rolojn en la organizado havis la junaj MASIanoj Aleksandr Basov, Aleksandr Lebedev, Sofja Zareckaja kaj Maksim Silantjev. Dek niaj membroj kontribuis al la programo kiel lingvoprezentantoj. Entute estis […]

Lingva Festivalo en Ĉeboksaro: Malpli amasa ol antaŭe

Aleksandr Blinov en la festivalo (Foto: Viktor Ĉugarov) La 22an de oktobro en la Ĉuvaŝa ŝtata pedagogia universitato okazis la 22a Lingva Festivalo. La tuta programo de la festivalo pasis en kvar blokoj po 45 minutoj. Estis anoncitaj 44 programeroj, el kiuj kelkaj ne okazis pro neveno de la prezentantoj. Se kalkuli lingvojn, da tiuj […]

Novosibirsko: La dua Lingva Festivalo

Lingva Festivalo, brila ideo de esperantistoj, vagas tra la mondo kaj kunigas popolojn. La siberia urbo Novosibirsko danke al la urba Esperanto-klubo en 2016 aliĝis al ĉi tiu movado. Unu jaron poste, la 14an de oktobro 2017 okazis la dua festivalo.

La sesa Lingva Festivalo en Kaluga

Kaluga, la publiko (Foto: Ksenija Jefremkina) La 15an de aprilo 2017 en Kaluga (160 km sud-okcidente de Moskvo) okazis lingva festivalo. Ĝin organizis departemento pri edukado de la urbo Kaluga, Moskva Esperanta Asocio MASI, centro pri laboro kun kapablaj infanoj “Stelaro”, kaj mezlernejo №5. La festivalo estas celita al lernejanoj. Antaŭ kelkaj jaroj ĝi estis […]

Slovakio invitas: 4. LingvaFest’ 2017

E@I delonge havis la ideon okazigi lingvan festivalon, kaj nun venis la momento realigi ĝin. Nun la karto turniĝos – pere de la okazigo de lingva festivalo ĝi povos prezenti siajn projektojn en propra aranĝo, sed eĉ pli grave – doni eblon prezentiĝi al aliaj. En la slovakia ĉefurbo Bratislavo (Ekonomia universitato) do okazos lla […]

La kvina Lingva Festivalo en Velikij Novgorod

Velikij Novgorod: La Moskva teamo en la fermo (Foto: Jekaterina Kolos) La kvina Lingva Festivalo en la malnova rusa urbo Velikij Novgorod okazis la 27an de novembro, dimanĉe, en la Ruslanda universitato de kooperado. Ĝin organizis teamo de volontuloj, gvidata de Vasilij Ĥaritonov, kiu antaŭ kelkaj monatoj transloĝiĝis el Moskvo al Velikij Novgorod.

La 11a Moskva Lingva Festivalo, aŭ: kiel malbono venigis al plibono

La dek-unua LF en Moskvo (Foto: Darja Morgunova) La 20an de novembro en la Ruslanda ĉefurbo pasis la 11a Moskva Lingva Festivalo. En la duan jardekon de sia historio la festivalo eniris nesenprobleme. Unu tagon antaŭ ĝi la administracio de la universitato, kun kiu estis traktita kaj jam aranĝita la festivalo, malpermesis okazigi ĝin en […]