Arkivo por la etikedo 'Lillo'

UEA havas jam pli da membroj ol en 2014

Kun kresko de 124 membroj UEA haltigis pasintjare la falon en sia statistiko kaj registris entute 5027 individuajn membrojn. Ĉi-jare la nombro kreskas ankoraŭ pli forte kaj jam komence de junio superis la definitivan pasintjaran nombron. La 7an de junio estis registritaj jam 5050 membroj. Tio estas 545 pli multe ol en la sama tago [...]

Jam pli ol 2000 aliĝis al la 100a UK

La statistiko de la jubilea Universala Kongreso de Esperanto en Lillo (25 julio – 1 aŭgusto 2015) eniris la trian milon la 11-an de marto, kiam estis asignita la kongresa numero 2003. Laŭ la nombro de aliĝintoj la 100-a UK troviĝas jam sur la 32a loko inter ĉiuj UK-oj. Ĉar restas ankoraŭ pli ol kvar [...]

UEA invitas prelegi en Lillo

Kadre de la 100a Universala Kongreso de Esperanto en Lillo (25 julio – 1 aŭgusto 2015) okazos la 68a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU). UEA invitas universitatajn profesorojn, docentojn kaj personojn kun simila kvalifiko sendi proponojn pri prelegoj al la sekretario de IKU rete aŭ paperpoŝte: Prof. Amri Wandel, 767 Makabim, IL-7179901 Modiin, [...]

La centa UK okazos en Francio

La nordfranca urbo Lillo (Lille) gastigos la 100an Universalan Kongreson de Esperanto en la jaro 2015. La Estraro de UEA decidis pri la loko de la jubilea UK en la lasta tago de sia kunveno, kiu okazis la 22–24an de marto en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Inviton pri la okazigo de la [...]

En 2014 Bonaero! Sed poste?..

Ĉi-jare la 97a Universala Kongreso de Esperanto okazos en Hanojo (Vjetnamio), post unu jaro la 98an UKon gastigos Rejkjaviko (Islando). Laŭ la Gazetara Komuniko de UEA, la 99a UK en la jaro 2014 okazos en Bonaero, la ĉefurbo de Argentino.



Bad Behavior has blocked 857 access attempts in the last 7 days.