Arkivo por la etikedo 'libro'

La Unua Libro

La 14an de julio 1887 (la 26an de julio, laŭ la Gregoria kalendaro) en la presejo de Ĥaim Kelter (Varsovio) aperis la 42-paĝa broŝuro Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro (por Rusoj). Ĝia aŭtoro, la 27-jara Ruslanda judo Lazarj Markoviĉ Zamenhof (Лазарь Маркович Заменгоф), kaŝis sin sub la pseŭdonimo “D-ro Esperanto”. Ĝis la jarfino aperis […]

Sukcesa prezentado de la nova eldono de BLK en BET-55

La 8an de julio kadre de la 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Paneveĵo okazis premiera prezento de la nova, kvara eldono de la legenda beletra kolekto Baza Literatura Krestomatio (BLK), kuneldonita de Sezonoj (Kaliningrado, Ruslando) kaj Litova Esperanto-Asocio (LEA) kaj presita en Kaŭno kelkajn tagojn antaŭ BET-55. La prezidanto de LEA Povilas Jegorovas en sia enkonduka […]

200 hazarde elektitaj sanktuloj de l’ ĉiel’

Gorecka, Halina; Korĵenkov, Aleksander. Nia diligenta kolegaro: Biografioj de 200 eminentaj esperantistoj. — Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2018. — 320 p., il. (Serio Scio, №10). Kun financa subteno de ESF kaj CED. Prezo ĉe UEA: 30,00 € Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov kreis la libron, de kiu oni atendis partan plenigon de la vakuo […]